Humuro

Bonvolu ridi..., sed ne tro

En teritorio de antropofagoj.- Pajaco

Du kanibaloj, patro kaj filo, malsataj, trairante la arbaron, ekvidas belegan esploristinon.

La filo, rigardante ŝin kun brilaj okuloj antaŭ la frando de tiel delikata blanka karno, diras al la paro: —Paĉjo, ĉu ni povas manĝi ŝin?-

La patro, ĝue rigardante la sekse apetitvekan linion de la belulino respondis al la filo: -ho, tute ne, mia filo, ni kunportos ŝin al nia hejmo kaj ni formanĝos vian patrinon!-

Sendube malmankas la komentoj!

*******        **********     ********

Kalkulema ebriulo.-

Plene ebria homo penas zigzage iranta trovi sian hejmon. Fine, li haltas sur la trotuaro kaj demandas al promenanto:

-Sinjoro, ĉu vi estus tiel afabla diri al mi kiom da vundoj mi havas sur mia frunto?-

La promenanto ĝentile al li respondas: -ho jes, vi ja havas tri vundojn-.

La ebriulo pripensas, kalkulas kaj diras al si mem: Tiam nun mankas al mi nur kvin semaforoj por atingi la hejmon.

Oni ne povas diri ke tiu ebriulo ne estis kalkulema!

*******        **********     ********

Insultema infano.-

Pakito, fileto de mia najbarino, estas infano sufiĉe ofendema, kiu, kutime, vole-nevole insultas ĉiam, kiam li parolas, kaj ĉar babilema, plenmerite gajnis famon de netolerebla infano.

Iun tagon vizitis la hejmon de mia najbarino ŝia laborestro, kaj, konscia pri la ofendemo de sia filo, ŝi ordonis lin paroli eĉ ne unu solan vorton dum la vizito de la ĉefo.

Venis la vizitanto kaj jam dum la aperitivo la infano montris deziron ion diri, sed la patrino, tre rigore, ne permesis al li tion. Du, tri, kvark kvin fojoj, eble pli la infano insistis pri sama deziro, sed ŝi ĉiam respondis negative. Al la insisto de la infano ankaŭ aldoniĝis la peto de la vizitanto, ke ŝi lasu lin paroli. Fine, ŝi antaŭ tiom da insisto rigardis al la ĉielo kaj, kvazaŭ petante miraklon, diris al sia fileto: -Bone, fileto mia, diru, diru kion vi volas!

La infano tuj ekparolis kaj demandi sian patrinon: -kial, panjo mia, nia vizitanto havas tiom grandan nazon? Aŭ pli bone, diru al mi uue kial li havas tiom grandajn orelojn, similajn al tiuj de azeno?- aŭ kial li aspektas simie? Kaj la infano daŭrigis kaj daŭrigis... La bona patrino ŝajnis esti en alia mondo kaj mallaŭte nur murmuris: -parolu, fileto mia, parolu, parolu... kaj komplezu lin!

*******        **********     ********

En juĝejo.-
La juĝisto demandas: ĉu la akuzito estas edziĝinta?-
La akuzito respondas: -Jes, sinjoro!-
La kuĝisto: -ĉu kun idaro?-
La akuzito: -Ho, ne! kun Maria-
La juĝisto: -Idaro signifas kun filoj-
La akuzito: -Tiam jes, mi havas "idaron kaj idarinon".

*******        **********     ********

Infana sincereco.-

-Karulino, diris patrino al sia filineto, kondutu bone kaj faru nenian rimarkon pri la oreloj de nia hodiaŭa vizitanto-

Alvenas la vizitanto kaj kiam ĉiuj sidas ĉirkaŭ la tablo, la infanino ekaŭdigas jenan maloportunan demandon: -Panjo, kial do vi ordonis al mi, ke mi nenion diru pri la oreloj de nia invitito, ĉar mi konstatas, ke, kvankam iom grandaj, ili havas nenion specialan?

Kompreneble, panjo neniam respondis la naivan demandon.

María Fernanda


Kajero 13ª ~ En PDF (paĝo 7ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo