Lingvistiko
IVOE

IVOE: nova vortaro diletantece kompilata

En 1990 aperis la "tria -anoraŭ prova- eldono" de Interetna Vortaro de Ordinara Esperanto (IVOE), kompilata de Itneretna teamo sub la gvidado de Lorens' Mi (=Lawrence Mee) kaj eldonata de Istlia Eldonejo Esperantista. La celo de tiu ĉi nova vortaro estas registri unulingve proks. ses mil ĉiutagajn vortojn bezonatajn de esperantistoj en ĉiuj partoj de la mondo. la bazo de IVOE estas la Baza Radikaro Oficiala (BRO) de la Akademio de Esperanto kune kun ĉiuj oficialaj vortoj de Esperanto ĝis inkluzive la 8-a aldono al Universala Vortaro. IVOE  inkludas ankaŭ oficialajn proprajn nomojn kune kun la landnomoj rekomenditaj  de la Akademio de Esperanto. Cetere, enestas ankaŭ  multaj ĉiutagaj vortoj devenantaj el diversaj landoj kaj lingvoj, senkonsidere, ĉu ili jam estas regsitritaj en "Pena Vortaro" aj Supemento" (PVS). Flanka celo de IVOE estas prezenti ĝisdatigitan version de PVS. Ne estas menciite en la Antaŭparolo de la tria proveldono de ivoe, ke PVS jam estas ĝisdatigita en la formo de "Plena Ilustrita Vortaro" (1970) kaj ties "Suplemento" (1987).

Efektive, IVOE ne etas uzebla sen la helpo de aliaj vortaroj, ĉar la ĉefkompilanto Lawrence Mee (LM) apartigas el la vortprovizo de PVS leksikan materialon, kiun li nomas "multaj fakteknikaj vortoj ne-oficialaj" kaj listigas ilin en apendico fine de IVOE sen difinoj. Sekve, por kompreni la signifion de tiaj vortoj, konsultanto de IVOE devas akiri ankaŭ PVS. La instrukcioj por la uzo de IVOE postulas posedon ankaŭ de etnolingva Esperanto-vortaro.

Ekzameno de la enhavo de la 33-paĝa proveldono(literoj A kaj B) malovras nezorge faritan kompiladon kun nekonsekvencaj vortformoj kaj mankhavaj difinoj. Plue, la elekto de vortoj por registrado en IVOE ne ĉiam estas pravigebla laŭ la nocio  de "ordinara Esperanto". Jen kelkaj misaĵoj, kiuj saltas al la okuloj.

LM inomras en sia antaŭparolo, ke propraj nomoj  aperas kun majuskloj, "sed krom tia uzado, majuskloj estas rigore evititaj". Kial, do jenaj interjekcioj komenciĝas per majusklo: Aha!, Aŭ, Ba!, Baf!, Bis!, Brave!, Bravisime!, Bum!?

Registritaj en IVOE estas "agronomio" kaj "agronomo" oficialigitaj en la 1-a kaj 7- a Aldonoj al Universala Vortaro, respektive. Tamen, pro iu nekomprenebla kialo, la multe pli "ordinara" vorto "biologio" estas klasifita kiel fakteknika vorto kaj aperas sen difino en la apendico, malgraŭ tio, ke "biologio" kaj "biologo" troviĝas en la 1-a kaj 7-a aldonoj same kiel "agronomio" kaj "agronomo"!

Ŝajnas, ke LM estas tre konfuzita pri la uzo de la vortoj "civitano" kaj "gento". La difino de "anglo" estas "ano de la ĉefgento loĝanta en Anglujo", sed "bulgaro" estas "civitano de la ŝtato Bulgario, kaj "albano" estas nek civitano, nek gentano, sed nur "landano de tiu ŝtato... kiu havas la nomon, Albanio". Pli da kaoso montras la traktado de "belgo", kiu estas difinita kiel "ano de la ĉefgento en Belgio". En Belgio nuntempe la du plej gravaj gentoj estas la flandroj kaj la valonoj. Ekzistis belga gento nur en pasintco; ili estis kelktoj loĝantaj en partoj de la nuna Belgio kaj Francio. Hodiaŭ la difino "belgo" devas esti "civitano de la ŝtato Belgio". D nepardoneblaj mankoj en IVOE estas la gentnomo "afgano" apud la registro de "Afganistano" kaj la diskriminacia preteratento de la lando Aŭstrio kaj ties civitanoj, la aŭstroj.

Same kaprica estas la difinoj de landnomoj. Ŝtatoj estas Afganistano, Belizo kaj Bolivio, sed Benino estas respubliko. Butano estas reĝlando kaj Aŭstralio estas kontinento. Por pli racia difinado, oni uzu la vorton "-stato" en ĉiu kazo, ĉar respublikoj kaj reĝlandoj povas subite ŝnĝiĝi al aliaj reĝim-formoj. Ĉe la kapvorto "Barbudo" troviĝas la indiko "kontrolu sub Antigvo". Tio ne helps, ĉar Antikvo ne estas registrita!

Ne eblas kompreni kial LM signas la verbon "bati" transitiva, dum en PV ĝi estas kaj transitiva kaj netransitiva laŭ la signifo. Anoraŭ unu fusaĵo rilatas al la verbo "akuŝi", kiu en PV esgas transitiva. Post la verbo en la ekzemplaj frazoj esta ssustantivoj en la akuzativa kazo. Tame en IVOE Mee indikas, ke "akuŝi" estas netransitiva verbo, sed li uzas la samajn ilustrajn frazojn deŭ PV kun rektaj objektoj post la verbo!

LM difinas "bastli" jene: "memfari, (aparte ku la senco lerni iun metion per sperto en la metio)". Tio ne akordas kun la difino de Rüdiger Eichholz, kiu enkodukis la vorton: "lude aŭ amatore produkti objekton". Eichholz akcentas, ke grava estas la nocio de ludo, ne de metia manlaboro kun personec-educa celo.

La difino de "brajlo" ne estas kovnena: "speciala skribsistemo por blinduloj". Pli utila difino klarigas, ke temas pri reliefe presitaj punktoj (ne literoj), kiuj etas legeblaj per fingropalpado.

jam elmodiĝinta verbo "apaĉo", do devas esti resendo al la aktuala "huligano". Ceter, LM forgesis mecii, ke apaĉo estas membro de indiana tribo el Nordameriko.

Pritraktendaj estas aliaj registraĵoj en IVOE, kiuj apenaŭ estas pravigeblaj en vortaro de ordinara Esperanto; inter ili estas: alparo, andono, anzano, baldi, basmo.

Kelakj aliaj rimarkoj pri IVOE koncernas ĝian planadon kaj tipografian formon. En Braziko Sylla CHavez ja komencis kompili similan vortaron bazitan sur PV, kiu enhavos ankaŭ ilsutraĵojn: Origina Esperanta Bildvortaro (OEB). Estas konsilinde, ke LM kontaktu s-ron Chaves por evito de duobla laboro kaj ankaŭ por eventuala kunlaboro.

La kompostad-tekniko de IVOE ne taŭgas por konsultlibro. La lieroj de la komputero uzata de LM kelkloke estasmalfacile legeblaj, specife "g" kaj "p", kiuj plurfoje apetas kiel "o", ĉar la longa piedo de tiuj literoj  ne ĉiam esta sklare presita. Eĉ pli malbela estas la presado de lakursivaj literoj.

Konklude, la tria proveldono de IVOE donas impreson de diletanta leksikografia laboro. pro tio, estas esence, ke Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), kiu aŭspicias la verkon, pli profunde kaj objektive ekzamenu sian ligon kun IVOE por ne riski kompromitiĝon. Ĉiuokaze, antaŭ publikigo d ela definitiva versio, la tekso de ĉiuj artikoloj devas esti reviziita fare de grpo de esperantologoj kun sperto pri leksikografia laboro.

Bernard Golden


Kajero 14ª ~ En PDF (paĝo 8ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo