Poemo


ORIGINALA POEZIO Poetino

El la koto plej mizera
alten grimpas revo-turoj,
en fuĝemo de strukturoj
el filigrano aera,

supren, sor, ek al etera
mondo de svagaj konturoj,
kie feliĉo, plezuroj,
ĝuoj mil kaj am' libera

kirliĝas en ŝaum' kimera,
inter klaroj kaj obskuroj,
inter allogaj susuroj
kaj la lontano mistera.

Sakrilegio danĝera!
krias alarme tamburoj,
ludi per ĉi partituroj
atencaj al realo vera;

do, malsupren, re al tera
nesto de naturaj muroj,
pafu vin for, aventuroj,
kotu koto plu mizera.

************ *** **************

Ha,
se ĉies
maskoj
forfalus
samtempe...
***

Sur la tombon
de nia amo,
kiel ĉiudimanĉe,
jam de tri jaroj,
mi lasis hodiaŭ
mian faskon de floroj
apud la via.
LIVEN DEK


Kajero 14ª ~ En PDF (paĝo 21ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo