Humuro

Bonvolu ridi..., sed ne tro!

Konversacio inter amikoj.

Du amikoj konversacias pri strangaj okazaĵoj spertitaj de ĉiu el ili, kaj unu rakontas:
Suno humura —Imagu, amiko mia, la pasintan semajnon mi iris al hipodromo por vidi vetkurojn. Subite mi vidis moneron surtere kaj kiam mi kliniĝis por preni ĝin, homo terure furioza saltis sur mian dorson kaj samtempe kun frenezaj krioj instigis min kuri kaj kuri...
—Ho, kurioza situacio!—, diris la amiko. —Kaj kion vi faris'—
—Bone, mi faris kon mi povis, galopis kaj galopis, ĝis mi atingis la kvaran pozicion!

Oni ne povas diri, ke la bona homo ne estis pli ol komprenema! Ĉu ne?

Ĉu bona komenco?

Mortkondamnito montriĝas tre babilema, kiam li iras al eŝafodo, kaj kun ĝentila tono diras al siaj akompanantoj:
—Ĉu ne estas bela tago hodiaŭ, sinjoroj? Kiu tago estas hodiaŭ?

Ambaŭ akompanantoj seke respondas:
—Lundo!

Lamortkondamnito senzorge afable:
—Ĉu lundo? Nu, ĉu oni povas diri, ke la semajno bone komenciĝas?

Sendube al la malfeliĉulo tute ne mankis bona humuro!

Racia plorado.

Antaŭ la tomboŝtono de bopatrino viro ploras senkonsole. Amiko, kiu bone konis la malbonajn rilatojn inter la forpasinta virino kaj la bofilo, demandas al li:

—Nu, kial vi priploras ŝin tiom abunde kaj redunde?
—Tute klare, amiko mia, mi dankas ŝin pro la ĝentileco de ŝia forpaso, kompreneble, sciante, ke ŝi neniam revenos!

En teatro.

Homo malriĉe vestita sidas sur apogseĝo en la partero de teatro. La lokmontristo alproksimiĝas al li kaj ĝentile lin demandas: ˇ —Sinjoro, ĉu vi bonvolas montri al mi vian bileton?
Jes, vidu, sinjoro—diras la bona homo.

La lokmontristo rigardas, ĝin kaj indikas:
—Vi ne estas en via sidloko, sinjoro, vi devas iri al la tria etaĝo.
—Jes, jes, mi scias, sed..., mi estas falinta! —diras la malfeliĉulo.

Brila kariero de juna kuracisto!

Mizerulo ne manĝinta dum pluraj tagoj trairas straton. Subite li haltas, ŝanceliĝas kaj fine falas surteren. Promenantoj kompate alproksimiĝas ĉirkaŭ la malfeliĉulo sveninta pro malsato. Junulo venas kaj kun aŭtoritato preskaŭ ordonas:
—Permesu al mi, mi estas kuracisto!

Respekteme ĉiuj lasas lokon al la juna kuracisto, kiu, post atenta esplorado, sentence diagnozas:
—Efektive, temas pri misdigesto, terura misdigesto!

La sveninto malfermetas la okulojn, kaj per voĉo apenaŭ aŭdebla ironie susuras:
—Brila kariero, juna kuracisto! Ho jes, brila kariero!

María Fernanda

Olafo


Kajero 15ª ~ En PDF (paĝo 10ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo