Movado

La movado en kaj ekster Iberio

Maribor.- La venonta SAT-kongreso okazos en Maribor, Slovenio. Maribor estas la dua urbo en Slovenio laŭ grandeco kaj plejindustria. Ĝi troviĝas en tre bela regiono kun belega naturo. la urbo troviĝas je 15 km. de Aŭstria landlimo, 35 km. de la Kroatia kaj 85 de la Hungara landlimoj, do por tiuj, kiuj deziras turismi en iom pli ol duonhora veturado, oni povas facile viziti unu el tiuj landoj.
Ĉeftemo de la kongreso estos "Tolero al minoritatoj".
*****

LEÓN.- La Kasisto de HALE, k-do Nikolao GIL CARBALLO entreprenis la gravan taskon traduki kvar verkojn de la Liberecana Movado.
Gratulon kaj sukceson por nia karamado!
*****

Italio.- La germana fondaĵo "FAME" asignis al "Heroldo de Esperanto" kaj al verkistino Spomenka Ŝtimec la kulturpremion (po 5 000 DEM) pro ilia kontribuo al la disvastigo de kulturaj verkoj kaj subteno de internacia kompreniĝo.
Antaŭ la milito "Heroldo" estis malpermesata de la Gestapo kaj Teo Jung rifuĝis en Nederlando: en postmilitajaroj la gazeto aperadis sinsekve en nederlando, Belgio, Hispanio kaj nun en Italio.
Sinceraj gratulojn!
*****

Amboise.- Prepare al la kongreso de SAT en Petersburgo la Amikeca Reto organizas grandan rondvojaĝon de nia moskva k-do Leo Vulfovic, kiu tra prelegoj starigos forumojn cele al pli profunda kompreno de la sotuacio en Rusio. Pluraj temoj estos proponataj, sed la ĉefa estos: "Ĉu Rusio havas demokratian tradicion de libera esprimo kaj memorganizado?
La vojaĝokostoj en okcidenta Eŭropo estos dispartigitaj inter ĉiuj grupoj kaj ne superu 200 fr.f.
Informoj: G. ROLLIN, 88, Rue Victor Hugo; F-37 400-AMBOISE. Francio.
  

Kajero 24ª ~ En PDF (paĝo 10ª) ~ Kajeroj
Enretigis jesuo.