Historio

Kaŭzoj de la Hispana Intercivitana Milito

Lasta Prezidento de la Dua Respubliko HispanaEn la riĉa bibliografio kaj dokumentaro pri la Hispana Intercivitana Milito, ekzistas atentinda parto de dokumentoj verkitaj tuj post la fino de la konflikto, kiuj okupiĝis pri la kaŭzo de tiu interfrata milito, kies rezulto preterpasas la teruran ciferon de pli ol unu miliono da mortintoj, krom perdoj de homaj rajtoj kaj agresoj gravaj kontraŭ la kulturo kaj civilizacio.

Inter la plej elstaraj homoj verkintaj pri tiu interesa socia temo estas Don Manuel Azaña y Díaz, hispana advokato,  politikisto, lasta Prezidento de la Dua Hispana Respubliko kaj unu el la plej gravaj intelektuloj de sia epoko.

Don Manuel Azaña estis la plej fidela reprezentanto de tiu respulikana reĝimo naskiĝinta la 14an de aprilo 1931. Liberala politikulo, li aspiris  starigi en nia lando liberalan burĝan revolucian programon similan al tiu reganta en Francio laŭlonge de la 19-a jarcento, kaj konkrete tre similan al tiu de la Tria Franca Respubliko. Kiel politikulo, li apartenis al la revolucia komitato aktivinta kontraŭ la monarkio en 1930, partoprenis en la provizora registaro kiel ministro tuj post la triumfo de la Respubliko (1931), refondis sian partion per maldekstraj elementoj kaj montriĝis ĉiam kiel unu el la plej brilaj oratoroj en la Parlamento. Fine, li atingis la plej altan ŝtatan postenon: Prezidento de la Respubliko.

Don Manuel ekziliiĝis en Francio post la malvenko de la respublikanaj trupoj en la t.n. "Ebro-batalo", kaj demisiis kiel Prezidento tuj post la honta agnosko de la Franco-reĝimo fare de Francio kaj Anglio, kiuj fakte tiel legitimis ribelon de generaloj kontraŭ reĝimo leĝe balotita de la hispana popolo.

Jam de la komenciĝo de sia ekzilo, Azaña verkis serion da sociaj kaj politikaj artikoloj d pri Hispanio kaj la intercivitana milito, kaj unu el ili, kiun sufiĉe grava, kiun ni nun komentas, analizis la kaŭzojn de la hispana milito.

Laŭ li, du gravaj kaŭzoj ekzistis por okazigi la hispanan militon: unu de interna karaktero kun profundaj radikoj en la strukturoj politikaj kaj sociaj de nia lando; kaj alia kun specifa karaktero eksterlanda.

Sub ambaŭ vidpunktoj, li donis jenajn eksplikojn kiel kaŭzojn de la hispana milito:

  1. La malekvilibro inter hispanaj regionoj, inter la grandaj urboj, vilaĝoj kaj kamparo. Ekzistas gravaj kontraŭdiroj en la hispana socio, kies violentaj kontrastoj tute ne ebligas harmonian regadon kaj administradon. Ekzemple, dum certaj grandaj urboj ĝuas altan vivnivelon, similan al tiu de plej komfortaj kaj riĉaj landoj, en aliaj lokoj, ne malproksime de tiuj urboj, eble nur kelkajn kilometrojn, vilaĝanoj kaj modestaj kamparanoj vivas en terura mizero, sub kondiĉoj similaj al tiuj de la 15 jc.

    Tiu malekvilibro ampleksis ne nur la materialan aspekton sed ankaŭ la kulturan kaj religian. Ekz. laŭ religia vidpunkto, ekzistas atentinda amaso da agnostikuloj kaj samtempe ankaŭ konstateblas elmontroj de superstiĉo kaj religia fanatikismo.

    Alia grava malekvilibro observeblas en la neracia distribuo de riĉaĵoj: ĉe la norokcidentaj provincoj ekzistas grava dispecigo de laborgrundo, laŭ tom malgrandaj parceloj, ke ties produkto tute ne sufiĉas por nutri eĉ unusolan familion. Tute kontraŭe sed same nekonvene okazas ĉe la sudo kaj sudokcidento de Hispanio, tutpotencaj bienuloj mastras la produktivan grundon po parceloj ne malpli grandaj ol 14 000 hektaroj, kio fakte signifas la absolutan regadon de kompletaj vilaĝoj sub la premo de unu sola mano.

  2. Malprogreso en la popola instruado, nesufiĉa industria malvolvo, malmoderniĝo de la banko kaj financorimedoj.
  3. Divido de la meza klaso inter ŝtatlaikismo kaj la petoj de proletaro klamanta revoucion. Tusence, la meza hispana klaso agis simile kiel tiu en Eŭropo, kiu antaŭ la timo al socia revolucio apogis la faŝismon kiel rimedon por iom bremsi la socian revolucion.
  4. La ekonomia krizo de la jaro 1929, kiu okazigis malaltiĝon de eksportado kaj, tial, plialtiĝon de senlaboreco. Azaña, en tiu ĉi punkto estas sufiĉe eksplikodona: «paraliziĝo de la negocoj, doganobaroj, komercoreduktiĝo, fermo de minoentreprenoj, paraliziĝo de la konstraudo, deficito konstanta de la fervojo pro la rivaleco de la aŭtomobilo, resume, regreso de la nacia ekonomio al katastrofa punkto nefacile solvebla».
  5. Firma bremsado de enmigradopolitiko fare de iberoamerikaj landoj, kiu malebligis la elmigradon al Sud-Ameriko de 100 000 hispanaj laboristoj ĉiujare.
  6. Proletara opozicio al la reformoj proponitaj de la respublikana reĝimo, kiuj, akcepteblaj por la burĝaj respublikanoj, tute ne interesis la proletaron.
  7. Senstabiliĝo de la publika ordo.
  8. La eksterlanda helpo estis definitiva por decidigi la intercivitanan miiton. Dum Italio kaj Germanio malavare helpis diplomate kaj per armiloj la ribelintojn, Francio kaj Anglio trompis ĉiujn esperojn de la demokratoj, kaj montriĝis sufiĉe perfidaj al legitimeco kaj demokrataj principoj. La genufleksa politiko de francoj kaj angloj antaŭ la perforto nur ilian propran sklavigon meritis.
  9. Al tiuj kaŭzoj, Azaña aldonas unu plian sufiĉe gravan, la hispana temperamento: ekzistas multaj hispanoj, kiuj konceptas la nacian politikon nur en unusola direkto, t.e. la propraj principoj politikaj kaj religiaj. Tiuj, kiuj ne same kiel ili pensas, ne estas bonaj patriotoj, ne estas bonaj hispanoj. Tia maltoleremo nur kondukas al la propra detruo, kies tuja rezulto en tiu ĉi kazo estis, la intercivitana milito.

    Niaopinie, Don Manuel Azaña ne tro enprofundigis en la problemon kaj prijuĝis ĝin per okuloj de komforta burĝo, ekz., li forgesis indiki kiel militokaŭzon la fiaskon de la Agrara Reformo, kies korekta prezentado kaj triumfo sendube estus evitinta grandparte tiun cititan ekonomian krizon, ja la proletaro droninta en la krizo radikaliĝis kaj prave postulis socian revolucion kiel unikan solvon al la propraj problemoj. Cetere, la burĝa reĝimo aŭspiciita de la Prezidento Azaña ne havis la kuraĝon, nek la forton, postuli de la kapitalistoj tiun revolucian projekton aŭ alian kun profundaj radikoj sociaj. La rezulton de tiu kapitulaco antaŭ la kapitalismo oni devis pagi baldaŭ je alta prezo.

La sola konkludo esprimebla al tiu sumo de faktoroj povas esti, ke kiam socia justo kaj homama idealo tion postulas, oni devas firme batali ĝis la fino, sen ebla hezito aŭ sveno.


Juan Antonio Cabezos Martínez.
Bibliografio.-
1 Memorias de política y de guerra (Memoraĵoj pri politiko kaj milito), de Manuel Azaña. Eldonejo "Crítica".
2 Causas de la guerra de España (Kaŭzoj de la intercivitana milito en Hispanio), de Manuel Azaña. Eldonejo "Crítica".
3 La República Española y la guerra civil (La Hispana Respubliko kaj la intercivitana milito), de Gabriel Jackson. 1931-1939. Eldonejo Orbis. Kolekto Historio-Biblioteko.


Kajero 26ª ~ En PDF (paĝo 6ª) ~ Kajeroj
Enretigis jesuo.