Politiko

Iam, antaŭ nelonge, okazis

La 30-an de septembro 1990, la usona televido montris kion la usonaj soldatoj faris en Panamio. Kun la ekskuzo kapti UNU homon (Noriega), ili ne hezitis murdi milojn da senkulpaj civiluloj (tio estas, urbaj loĝantoj, simplaj civitanoj: ne soldatoj aŭ policistoj). Laŭ la televidprogramo, ili ĵetis iliajn kadavrojn per buldozoj en grandajn fosojn, sen ceremonio, sen identigo. Neniu klopodo estis farita por noti iliajn nomojn, sciigi parencojn, ktp. Iu, kiu deĵoris en la flughaveno de Panamo (ĉefurbo de Panamio), kaj sukcesis eskapi el la senkompata kaj sencela amasmurdo de ne-batalantoj, rakontis jene: la malmultaj soldatoj kaj policistoj, kiuj kutime gardis la flughavenon, sciante, ke la usonanoj estis alvenintaj, forlasis la lokon. Eĉ ne unu soldato, policisto aŭ armita homo restis en la flughaveno. La restantaj gelaboristoj, kontrolistoj, bilet-vendistoj, ktp., kiuj kun bonveniga rideto sur la lipoj atendis la usonajn soldatojn, ne ridetis longe. La usonanoj envenis maŝinpafante en ĉiu direkto, al ĉiu vivanta estaĵo. Kompreneble, la deĵoristoj tuj klopodis fuĝi, sed la invadantoj pafadis al iliaj dorsoj dum ili forkuris...

Tiam oni montris en la T.V. la klopodojn ankoraŭ faratajn de la popolo identigi siajn malaperintajn familianojn. Per potencaj maŝinoj oni elfosas truojn en la grundo kaj eltiras kaj kuŝigas en longa vico la kadavrojn jam putrajn post pli ol ses monatoj. Gepatroj serĉas perditan fil(in)ojn; virinoj serĉas perditajn edzojn, kaj estis tre malfacile identigi la restaĵojn. Malgraŭ la ega malbonodoro, ili serĉas kaj klopodas legi identigilojn trovitajn en poŝoj, aŭ, manke de ili, rigardas en buŝoj por rekoni dentojn, aŭ ekzamenas ringojn restantajn ĉirkaŭ fingraj ostoj. Tiuj, kiuj rekonis amatan parencon, senkonsole eksplodis en ploro. Aliaj, ne trovinte parencon en unu vico, iras al alia vico da kadavroj en alia parto de la urbo, kaj al alia, kaj al alia, dum la maŝinoj senlace elfosas tunojn da grundo miksita kun homaj korpoj.

Usono diras, ke ili mortigis 202 "malamikojn" dum la invado de Panamio. Granda mensogo, diris homo en la programo. Oni jam estas trovintaj pli ol kvarmil murditojn, kaj la serĉado daŭras, ĉar oni ĵetis ilin en kaŝitajn lokojn sen ia ajn indikilo.   Panamianoj neniam pardonos, ke iliaj amataj parencoj estis murditaj sen kialo kaj forĵetitaj kvazaŭ ratoj...


Kajero 26ª ~ En PDF (paĝo 9ª) ~ Kajeroj
Enretigis jesuo.