Kvizo:

Enigmoludo pri beletraj bestoj


 Enigmoludo pri bestoj.   Nomoj de bestoj troviĝas en la titoloj de kelkaj originalaj kaj tradukitaj verkoj en Esperanto. Sekvas mallongaj priskriboj de la enhavo de dek tiaj libroj. Ĉu vi povas diveni la koncernajn bestojn kaj diri la titolon de la verko kaj la nomon de la aŭtoro?
  1. Malgraŭ la nomo de iama fama pariza esperantista kabaredo, oni ne aŭdis miaŭadon sed humurajn poezion kaj kantojn. Tiu heredaĵo estas konservita en la libro.
  2. Tradukita romano de hungara aŭtoro temas pri psikologiaj problemoj de junulo suferanta pro skizofrenio. En la titolo estas la nomo de longkrura birdo, kiu ofte nestas sur tegmento.
  3. La titolo de kolektaĵo da dek tri originalaj noveloj verkitaj de hungaro, kiu elmigris al Svedio, estas anoncita fare de kokerikado de galina kortbirdo.
  4. Senvestita homo estas ĉirkaŭita de  ululantaj sovaĝaj rabobestoj en tradukaĵo de germana aŭtobiografia romano pri la fifama nazia koncentrejo Buchenwald.
  5. Longvosta birdo el la ordo de paseroformaj birdoj aŭdis fabelojn de sia patrino kaj prezentis ilin en la libro. Ĝiaj spritaj, fantaziaj rakontoj havas esperantajn temojn.
  6. Kornhava besto portanta la latinan taksonomian nomon Rangifer Tarandus, kontribuas sian lapondevenan nomon al originala novel-kolekto pritraktanta la vivon kaj landon de la popolo loĝanta en la nordo de Finnlando.
  7. La nomo de felisa kvarpiedulo troviĝas en la titulo de libro kun dek kvar mallongaj noveloj de estona verkistino.
  8. Rabobesto el la familio de musteledoj donas sian nomon al la titolo de dramo en la serba lingvo pri Bosnio sub aŭstria regado en la 19-a jc.
  9. Enhavas la nomon de dekpieda krustulo la titolo de bildstira aventur-libro pri la entreprenema raportisto Tinĉjo, kiu kun la kapitano Hadoko kaj la hundo Miluo ĉasas drogistojn.
  10. Fiŝnomo formas parton de la titolo de kromromano pri mezaĝa viro, kiu malkovras sekretojn de eventoj dum la dua mondmilito en franca vilaĝo.



Bernard Golden


Kajero 26ª ~ En PDF (paĝo 20ª) ~ Kajeroj
Enretigis jesuo.