Libro

Grava alvoko al niaj veteranoj

La Hispana Asocio de Laboristoj Esperantistaj (HALE) informas niajn gekamaradojn, ke ĉe iniciato de pluraj SAT-membroj sub la devizo "Nia propra historio estu nia memoro", nia k-do Antonio Marco Botella, kun la valora kontribuo de kelkaj veteranoj kaj eĉ kun ne tiom veterana kiel tiu de nia k-do Miguel Fernández Martín, verkis historion pri la LABORISTA HISPANA E-MOVADO. La celo de tiu ĉi ALVOKO estas antaŭ ol la libro estu eldonita, t.e., dum la mallonga periodo de korektoj, aldonoj aŭ forigoj, inviti niajn esperantistajn veteranojn, kiuj vivis, suferis kaj strebis por laboristaj esperantistaj celoj (en karceroj, milito, koncentrejoj laboristaj, ktp.), skribi al nia k-do Marco pri la propraj spertoj. Bonvenaj estos ankaŭ sugestoj de aliaj esperantistoj. Gravas, ke ili informu nian k-don pri tiuj viveroj, eĉ se la forpaso de la tempo duonsvenigis tiujn impresojn...

La temoj ĝis nun jam pritraktitaj sed modifeblaj per novaj alportoj jenas:

TEMARO
Antaŭparolo.
Kronikoj pri Laborista E-Movado en Hispanio:
Naskiĝo de la Movado.
La hispanaj laboristoj antaŭ la UK de Barcelono.
La Laborista Movado post la UK.
Efikoj de la unua mondmilito.
Revivigo d la E-Movado. Elstars Vaskolando.
Grava decido pri Esperanto fare de sindikatoj.
Rigardo al eksterlando. Fondiĝo de SAT.
Esperantistoj politike diverspensantaj.
IPE naskiĝas en Berlino.
Denove pri nia specifa Hispana Laborista E-Movado.
Progresas la Movado en Hispanio.
Potenca progreso de laborista kataluna esperantismo.
Esperanto en la Nacia kongreso de la Socialista Partio.
La Laborista E-Movado en Madrido.
Ribelo de respublikanoj en Jaca.
Triumfo de la Respubliko en Hispanio.
Fondo de E-Grupo kun karakterizo solidara.
La Laborista E-Movado ĉe Kanariaj Insuloj.
La 14-a SAT-kongreso en Valencio.
Marksisma politika partio tre esperantema.
Fondo de la polemika POUM. Andreo NIN.
Ankoraŭ je la mano de Juan Régulo.
La hispana intercivitana milito.
La Laborista E-Movado dum la hispana milito.
Originala ne-ŝtata nek privata produktadorganizo.
Laboristaj E-revuoj: "Popola Fronto", "Informa Bulteno"...
La Komitato por Ne-Interveno en unu sola direkto.
La defendo de Madrido.
La ofensivo de italaj faŝistoj.
Gernika sub sovaĝa nazia bombardado.
Riproĉoj al indiferento de Eŭropaj antifaŝistoj.
Kvereloj en la antifaŝistaj familio.
Sekvoj de la maja ribelo en Barcelono.
La deklivo malfavora al la Respublikbatalantoj.
Esperantisma etoso en laboristaj vicoj.
Unuiĝo de esperantistaj neŭtraluloj en Barcelono.
La Internaciaj Brigadoj en la demokrata Hispanio.
Terura militofino.
Ekziliĝo de la hispanaj demokratoj.
Miaj konversacioj kun generalo Mangada.
Punkoncentrejoj en Alĝerio.
Liberigo de ekzilitoj el nord-afrikaj koncentrejoj.
La longa, longega postmilita periodo en Hispanio.
Fino de la Dua Mondmilito. Apero de «Senŝtatano».
Hispanoj ĉe naziaj ekstermejoj.
Sur la hispana tero.
K-do Luis Hernández: lirika talento, fidela homo.
La fondo de LEA-o en Hispanio.
SAT-Antaŭkongreso en Ordesa.
La 59-a SAT-kongreso en Sant Cugat.
Fondo de HALE. Problemoj, problemoj...


Kajero 26ª ~ En PDF (paĝo 18ª) ~ Kajeroj
Enretigis jesuo.