Movado

La movado en kaj ekster Iberio

Parizo
Kiel anoncite, la 68a SAT-kongeso okazos en Maribor, Slovenio, de la 15a ĝis la 22a de julio de 1995. En la SAT-sidejo en Parizo oni organizas aviadilan vojaĝon al la kongreso, de la franca ĉefurbo al Ljubljana pere de la flugkomanio "Air France", laŭ jena projekto:

Flugo AF 2792 ĉu dimanĉe 9/7/95, ĉu 14/7/95, Orly Sud 12,25h./Ljubljana 14 h.
Reveno: 23/7/95, Ljubljana 14,40 h./ Parizo-Orly Sud 16,25 h.

Prezo: 1900 FF proks. al kio ni devas aldoni la koston de la vojaĝo ĝis / al Maribor.

Por certeco partopreni tiun vojaĝon, bonvolu serndi antaŭpagon da 1000 FF precizigante la daton de via foriro.
Aldonaj informoj ĉe SAT-sidejo.

————
Legado estas ekscio.Zaragozo, "Biblioteko D-ro Olavide"
La veterana esperantista societo "Frateco" de la aragona ĉefurbo, fondita je 1908 kaj funkcianta seninterrompe de tiu fondojaro ĝis hodiaŭ, krom dum la hispana intercivitana milito, posedos de la fino de majo 1995 unu el la esperantistaj bibliotekoj plej kompletaj de Hispanio, post la decido de familio Olavide donaci sian privatan bibliotekon al nia E-rondo.

D-ro José OLAVIDE, psikiatro, forpasinta en 1992, tre kompetenta esperantisto, estis vera sciado-arkivo pri Esperanta Literaturo kaj  havis senliman amon por la libroj, kiujn li aĉetis  per akuta fajna sentiveco. Li posedis, do, la plej kompletan privatan esperantistan bibliotekon de nia lando.

La biblioteko de "Frateco" de Zaragozo, jam sufiĉe ampleksa post la librodonacoj de familioj Manuel kaj Eusebio Maynar, Gastón, k.a., akiras nun altan rangon post tiu de familio Olavide, plej alta kontribuo el tiuj libro-donacoj.

Kiel dankon al tiu grava malavara donaco kaj honore al la esperantisteco de la dokta forpasinto, la biblioteko de la centro "Frateco" de Zaragozo, post decido de sia estraro, alprenis la nomon "Biblioteko D-ro José OLAVIDE".

————
Barcelono
La 23an de aprilo okazas en Katalunio unu el la pelj gravaj kulturaj festoj: tradicie la virinoj donacas librojn al la viroj, kaj la viroj rozojn al la virinoj. Ankaŭ la Esperantaj Asocioj de Barcelono partoprenas en tiuj festoj kaj ĉi-jare starigis standon kun Esperanto-eldonaĵoj: libroj, revuoj, afiŝoj kaj informfolioj pri nia movado.

Ankaŭ en Barcelono, konkrete la 7an de aprilo kaj organizita de SIETI, okazis en la Aŭtonoma Universitato Bellaterra simpozio pri "Nefortaj lingvoj en Eŭropo": babla, kataluna, irlanda, rumana k.a. Partoprenis 8 prelegantoj, inter kiuj nia samideano Giordano Moya en la nomo de Esperanto-lingvo, en kiu li sugestis, ke registaroj kaj parolantoj de tiuj minoritataj lingvoj, kiel protekto kaj defendo de siaj respektivaj lingvoj devus subteni la uzadon en internaciaj kongresoj de neŭtrala lingvo, t.e. Esperanto, kun la celo, ke iom post iom tiuj 7/8 "fortaj" lingvoj perdu sian hegemonion en la grandaj internaciaj kunvenoj. Pli ol cent gestudentoj partoprenis en la simpozio kaj alta nombro el ili ankaŭ en la debatoj.

Deziras korespondadi
Miaj gefiloj, Marijana 18-jara kaj Ylijan 17-jara, dez. kor. kun hspanaj genujuloj pri ĉiuj temoj.
Adreso: Doĉka Dolapĉieva; bul. Nikola Petkov, 13, pk. 48. BG-6000 KAZANLAK, Bulgario.

Belaj fraŭlinoj Alina, Olga, Elvira, Ira, Orsana, Julia, Tania, lernantinoj de 2/3/4/5/6 klasoj el meza lernejo de. kor. kun hispanoj per esperanta aŭ hispana lingvo pri: ĉiutaga vivo, lernado, amuzado, muziko, sporto, vojagoj, ktp. Bonv. skribi al jena adreso: Interklubo "Esperanto"-Junulara Grupo. Nijnevartovsk, 6, 626440-Siberio Rusio-Poccna. RUSIA.


Kajero 26ª ~ En PDF (paĝo 15ª) ~ Kajeroj
Enretigis jesuo.