Beletro

Federiko Garsia Lorko, poeto.García Lorca kaj lia domo ĉe la bedaro

Antaŭ kelkaj tagoj oni inaŭguris la domo-muzeon García Lorca. En tiu domo naskiĝis kelkaj el liaj plej reprezentaj verkoj, nome "La cigana romancaro" aŭ "Sanga nupto" (ambaŭ tradukitaj al Esperanto). De tie li eliris por ne plu reveni ĝis  kiam oni trovis lin murdita sur la fata intermonta loko nomaga Viznar, dum la unuaj tragikaj tagoj de la intercivitana hispana milito je 1936.

Du monatoj pli frue ol kalkulite, la domo de Federico García Lorca ĉe a bedo de San Viente, la granada bedaro kie la poeto kutimis libertempi dum somero, transmormiĝis en novan muzeon elkokantan lian vivon kaj verkaron.

Leteroj, libroj, desegnoj, manuskriptoj kun liaj poemoj, privataj objektoj kaj aliaj memoraĵoj montriĝas en tiu ĉi nova Lorca-muzeo, kiu celas, kune kun tiu de Fuente Vaqueros, omaĝi la figuron kaj memoron de tiu neripetebla artisto, kaj integri lin per lia ĉeesto nevidebla, ankoraŭ pli ol ĝis nun, en la belan Granadon de liaj revoj.

La domo-muzeo de García Lorca iĝas de tiu ĉi momento deviga loko por pilgrimado de artistoj, idealistoj kaj simplaj homoj amantaj la lirikon kaj la progresemajn sociajn ideojn.

La domo-muzeo ne nur elvokas la figuron de granda poeto, sed ankaŭ atentigas nin, ke kune kun  belo, bono, vero kaj homoj sindonemaj, ankaŭ ekzistas inter ni homoj perversaj kapablaj murdi poeton kaj atenci kontraŭ la ideoj plej puraj. Kiel siatempe kantis Franciso Salinas:

"Nur ĉar ĝi mirinde kantis
oni murdis la najtingalon.

Florplenas la blankaj karmenoj*
ploras Granada senkonsole,
pugnoj vibrantaj kun kolero
postulas punvenĝon furore.

Venas el vilaĝa turo
funebra flor' de sonoriloj,
larmas silenttrista la luno
post la morto de Federico.

Eksonas gitaro preĝanta
el araba-kaprica fenestro...
La revaj kortoj de Alhambra
vibras sen doloro kaj plendoj, ktp.

Kamarado vizitonto: iam, kiam vi venos al tiu ĉi domo-muzeo de García Lorca, memoru ĉiam, ke ĝi estis la hejmo de idealisma homo amanta la belecon, sub kies etoso li kreis mirindan lirikan mondon. El ĝi, perforte, li eliris kaj trovis la morton fare de homoj, kiuj volis mortigi kun li la ideojn. Sed ili ne atingis la celon, tute kontraŭe ili nur akcelis la triumfon de la homa spirito kaj la universalecon de la granda poeto.

A.M.B.

Kajero 26ª ~ En PDF (paĝo 17ª) ~ Kajeroj
Enretigis jesuo.