Humuro

... sed ne tro!Bonvolu ridi..., sed ne tro!

Misinterpreto
Amindumanto maljuna diras al bela fraŭlino:
—Kiom feliĉa mi povus fari vin!
Kaj la fraŭlino tuj respondis:
—Ankaŭ mi pensas kiel vi: ĉu eble vi havas konvenan nevon por edzinigi min?
***


Alia misinterpreto
Instruisto lerniganta geografion indikas per la fingro punkton de landkarto kaj demandas al lernanto:
—Kio estas tio?
Kaj la lernanto sen dubi eĉ unu sekundon, tuj respondas:
—Malpura fingro!

Ankoraŭ pri malpureco
Malpurema homo diris al siaj amikoj:
—Mi ne scias kiamaniere mi min maskos ĉi tiun karnavalon, por ke neniu povos min rekoni.
—Provu vin lavi, —respondis unu el ili—, kaj eĉ via patrino certe ne rekonos vin!
Pupo ne ridas...
Ŝparemaj virinoj
—Mia edzino estas tiel ŝparema, ke el la ŝtofo de sia vestaĵo ŝi faris al mi tri kravatojn.
—Ho!, mia edzino avantaĝas la vian kaj estas konsiderinde pli ŝparema, ĉar el unu sola kravato mia ŝi faris al si tutan vestaĵon.

***
Kompetenta konsilanto
Bonfara homo donacas moneron al almozulo kaj kaptas la okazon por konsili al li:
Bonfaranto: —Jen cent pesetoj, sed ne elspezu ilin tuj en la unua drinkejo.
Almozulo: —Mi ja rimarkas, ke vi estas kompetenta, sinjoro, ĉar en la dua drinkejo de ĉi tiu strato oni oferttas pli bonan vinon ol en la unua...
***

Frivoleco
Modernisma frivola virino parolas kun siaj amikinoj pri sia influo en la hejmo kaj subpremado al la edzo, kaj kun mokemaj vortoj ofertas al unu el ili:
—Mi vendas al vi mian edzon, kiom da mono vi donas al mi?
—Neniom!—, respondas la alia kun sama tono.
—Nu, akceptite, la viro jam estas via!
***
Scienco-malkovroj
Brita scientisto asertis, ke la televido fortimigas la ratojn. Laŭŝajne, la vibrado de la ondoj efikas sur tiujn ronĝulojn tiel, ke ili foriĝas la televidaj aparatoj.
Kiam la ĵurnaloj aperigis la informon, leganto rapidis jene respondi:
—Tio, kio fortimigas la ratojn, ne estas la vibrado, sed..., la programoj!
***

Speciala kvalito
Antaŭ nelonge, en amika rondeto, usona aktorino diris en Parizo:
—La viroj de ĉiu lando havas, kompreneble, siajn specialajn kvalitojn kaj ĉarmojn. Ekzemple, la angloj, humurojn; la francoj, afablecon; la hispanoj, galantecon; la italoj, pasian karakteron... —Tamen mi ekziniĝos kun usonano, ĉar usona edzo scipovas lavi la telerojn.
***
Ruza kuracisto
Kuracisto estis urĝe vokita al paciento, kiu ege suferis pro forta fiŝosto enpikiĝinta ĉe la gorĝo. La kuracisto tre lerte kaj rapide sukcesis forigi la pikilon. Post tiel feliĉa operacio, la kliento demandis:
—Kiom mi devas pagi?
Al kio la kuracisto tuj respondis:
—La duonon de tiu sumo, kiun tre volonte vi estus paginta, kiam la fiŝosto ankoraŭ ŝiris vian gorĝon.
***
Leciono pri botaniko
En leciono pri botaniko, instruisto demandas al distriĝema lernanto:
—Kiu estas tiu ĉi herbo?
—Mi ne scias.
—Ĉu vere? Ĉu efektive vi ne konas la medikagon? Ho!, vi estas azeno.
—Tute ne, sinjoro profesoro, se mi estus azeno, tuj mi estus koninta tiun herbon.
María Fernanda.


Kajero 26ª ~ En PDF (paĝo 10ª) ~ Kajeroj
Enretigis jesuo.