La 68ª Kongreso en Maribor

  
DEKLARACIO. La 68-a SAT-kongreso okazis de la 15 al la 22-7-1995 en Maribor, Slovenio, kun partopreno de reprezentantoj el 26 landoj, kadre de la SAT-statuto kaj de la kongrestemo Tolero al minoritatoj, kiel eduka organizo

konstatas:
1) -ke la tiel nomtata "Nova mondordo", kelkajn jarojn post la fino de la «malvarma milito» tre  malkontentigas la esperojn de la gelaboristoj kaj mezklasuloj en la mondo;
-ke la malarmado estas tute malkontentiga. La eta malarmigo ne estis uzata por krei kromajn laborlokojn en la sanigservo, edukado kaj industrioj, sed por pligrandigi la nombron de la senlaboruloj;
-ke mondskale senlaboreco daŭras kaj kreskas;
-ke la mariĉeco plivastigas interalie sub premado de Internacia Monda Fonduso (IMP);
-ke malegaleco pligrandiĝas kaj la diferenco inter tiuj kiuj ĝuas la riĉaĵojn de la mondo kaj tiuj, kiuj ne ĝuas ilin, ankaŭ disvastiĝas;

Tiuj ĉi konstatoj rezultas ofte de ekonomiaj politikoj faritaj de tiuj, kiuj havas la regpovon en multaj el tiel nomataj naciaj ŝtatoj de la mondo. Estas bone konate, ke ekzistas rilato inter tiuj ĉi sociaj kaj ekonomiaj kondioj kaj naciismo.

Naciismo kaj ofte ŝovinismo denove floras en multaj landoj.

Militoj kaj persekutadoj abundas kaj eĉ estas farata "etna purigado". En tiu situacio, la rolo de UNO gravegas kaj memevidentiĝas, ke ĝi ne estas sufiĉe demokrata organizo.

GVIDREZOLUCIO
La 68ª SAT-kongreso kun partopreno de reprezentantoj el 26 landoj petas:
-ĉiujn LEA-ojn, ke ili atentigu unu la alian pere de Sennaciulo kaj per rekta kontakto, pri ĉiu grava atako kontraŭ la homa rajtoj de laboristoj kaj aliaj en iu ajn lando,
-okaze de tio organizi la sendadon de protestleteroj al registraroj kaj apogleterojn kun helpoj al sindikatoj kaj aliaj batalantoj kaj defendantaj demokratajn rajtojn kaj vivnivelon, tiel montrante al mondo la tutmondan  karakteron de SAT-agado kaj nian partoprenon en la monda progresiva movado;
-invitas al SAT-membrojn en ĉiuj landoj kie ne ekzistas LEA-oj kaj kie estas ebleco starigi propran LEA-ojn;
-invitas estontajn kongresojn kiel plej multe strebi apartigi prelegojn, ekskursojn, frakciajn kunvenojn de laborkunsidoj, tiel ke ili ne okazu samtempe.


Kajero 27ª ~ En PDF (paĝo 23ª) ~ Kajeroj
Enretigis Jesuo