Labormondo

Ĉu oni povas instrui en Hispanio?

Ene de unu monato mi legis du komdamnojn pri civila respondeco de instruistoj kaj ambaŭ estante tute malsimilaj je la supozoj, tute similis la rezultoj.

La unua estis novaĵo nacia, ĉar lernejestro de E.G.B. (baza ĝenerala edukado) estis kondamnita pagi 120 milionojn da pesetas. Kaj la faktoj okazis ekster lernejo kaj la lerneja horaro:

En lernejo kun transportilo por geinfanoj, aŭtobusoj venas je la 8:25 matene, sed klasoj komencas je la 8:45. Estas, tial, dudek minutoj inter la alveno de la busoj kaj la komenco de klasoj. Kiu patro ne konsentus la decidon de la estro por malfermi la pordon de la lernejo por ke geinfanoj sepjaraĝaj ĝis dekdujaraĝaj povu ludi en la ludejo? Mi opinias, ke ni ĉiuj samopinias kun la estro, ĉar gardi la lernejon fermitan kaj lasi centoj da infanoj atendi sur la trotuaro kaj la strato ĝis la lernejo estos malfermita povas kaŭzi akcidentojn.

La lernejo estis malfermita, sed kelkaj infanoj ne ludis tie, sed en falita domo apude de la lernejo; kaj domaĝe muro falis sur infanon. Siaj kunludintoj portas lin al alia loko, kaj sekve vundas lin tiel, ke li handikapuliĝas.

La defendanto de la instruisto argumentas, ke la akcidento okazis ekstere de la lernejo antaŭ la komenco de klasoj, sed la juĝisto konsideris, ke kiam la lernejestro ordonis malfermi la lernejon, li alprenis gardon pri la geinfanoj, kaj sekve civilan kaj punan respondecojn derivitajn de la gardo de la infanoj. La ĵuĝisto komdamnis, deklarante ke devis esti gardado en la ludejo por ke la infanoj ne eliru aŭ ŝanĝi la horaron por ke ĝi eniĝu la venon de la aŭtobusoj. Li kondamnis civile firmaon Winterthur ĝis la limo paktita en la poliso, kaj la instruiston por la diferenco kaj solidare al la Generalitat, tio estas, okaze ke la instuisto ne havus propraĵojn, la Ĝeneralitato devus pagi. Kiu lernejestro aŭ patro ne estus aginte same? Kiu estus rifuzinte malfermi la pordon de la lernejo, lasinte la etajn infanojn sur la troruaro? Tamen, la lernejestro estis kondamnita.

La alia afero okazis en Murcia, kaj ankaŭ estis sur niaj televidaj ekranoj. La faktoj okazis en la lernejo, kaj estis ekster la klasaj horoj. Infano ĵetis kalkon al alia infano, kiu sekve perdis okulon. La aktivaĵo estis aprobita de la Lerneja Konsilio. La instruiston oni ne kondamnis pune, sed civile, kaj li devis pagi kelkajn milionojn.

En ambaŭ okazoj la misfaraĵoj estas ekster klaso, ambaŭfoje instruistoj agis bonintence, kaj ambaŭfoje ili devis pagi kelkajn milionojn.

Eĉ se la Ĝeneralitato pagas, eĉ la se la Ministerio pri Edukado kaj Scienco pagas, kiu pagos al la du instruistoj por malgajajn tempojn kiun ili vivis?, por timo, por kolero? Bedaŭrinde, neniu pagos. Kvankam la viktimoj havis stipendion por sia doloro, ĉu ili estus pagitaj pli por alpreni pli grandan respondecon? Bedaŭrinde, ne. Por eviti akcidenton kaj, la alia, por voli aktivvaĵojn aprobita de la Lerneja Konsilo, ili nur obtenis malgajaĵon, malfarton, sensonĝajn noktojn.

Finfine, per tiu kaj aliaj similaj kondamnoj, geprofesoroj ne volas alpreni respondecon, ĉar neniu pagos nek dankos tiun aktivaĵojn, kaj ankaŭ ili devos pagi por ĉio difektita.

Juan Antonio Cabezos Martínez


Reiri
| Kajero 30ª | En PDF (paĝo 8ª) | Kajeroj |
Muziko: Lando da espero kaj glorioª, marŝo de brita komponisto Elgar. Daŭro: 1'40".