ESPERANTO, aparta muzika sperto


Kiam mi aŭdis, ke Hispana Warner eldonigis diskon kompakton esperantan, kaj ke ĝi eĉ nomiĝis tiel, Esperanto, mi kuris al murciaj diskovendejoj por aĉeti ĝin. Tamen, radia kaj televida averto antaŭeniris la komerciistojn je pli ol du semajnoj. Nun, mi aŭdas ĝin ĉe la sama komputilo kie mi verkas ĉi-artikolon pri miaj impresoj pri la afero...
La kompakto de Esperanto Fakte, mi reverkas la artikolon, kiu aperis jam ĉe numero 3 de El Correo del Esperanto, hispane verkita. Kontraŭas mian ĝisnunan kutimon pri ne verki opinian artikolon ĉe la revuon kies redaktoro mi estas, sed ĉar mi legis du artikolojn pri la disko en magazinoj de la esperanta movado, mi ŝatus klarigi mian vidpunkton al la resto de la mondo.

Unue. mi devas diri, ke ne estas kantoj pri aŭ de la esperanta movado, feliĉe, sed mi revenos pri tio poste. Ankaŭ, ne estas originalaj muziktemoj, kion mi ja esperis. La etoso kiun la muziko vokas ne estas orienta aŭ okcidenta, sed miksaĵo el ambaŭ: la ĥorkantoj havas unuvoĉan melodion, kiel kutimas orienta muziko, sed abundas maŝina, popola akompano, je la vojo aperigita de Waldo de los Ríos, kiu je la fino de la sesdekaj jaroj famigis klasikan muzikon pere de tiaj miksaĵoj polemikaj. Rigardante la kantojn, ili reprezentas larĝe orientajn kaj okcidentajn komponistojn, kvankam mi ne trovis tiujn el Afriko, sed eble la intencita publiko ne agnoskus ilia muziko. Verŝajne, tiu publiko ne estas la esperantistaro, sed la tuta homaro. Mi priparolas nun la kantojn po unu:

La unua kanto estas multekultura, kvankam tra la registro ombras La planedoj, el Gustav Holst, je la komenco. Ne estas kaprico, ke tiu temo nomiĝas Astro Jupitero, kiel unu el la temoj de la fama suito de Holst. La dua kanto estas Mistero numero kvin: la numero omaĝas la muziko de Pjotr Iliĉ Ĉejkovski, kies kvinan sinfonion ludas la kantistoj, sed la mesaĝo, kiun ili kantas esperante pri ĝojo sen ridokaj ploro sen larmoj, eble referas al divorco inter kapo kaj koro. La duan temon de la sinfonio de Ĉejkovski ludas sole elektrika gitaro inter la ĥora kanto kaj sia reo. La tria numero estas la fama Bharata Kanto, el la opero Sadko, verkita de Nikolaj' Rimski-Korsakov, kiel oni agnoskas je la titolo de la kanto. Estas enkonduko al kanto per vulgara voĉo kiu angle diras Yes, I knew it! (jes, mi sciis!), al kiu alia voĉo respondas en lingvo nekonata de mi (ia daba, iu isam), kaj tiun surdulan konversacion interrompas la ĥoro kiu kantas Sadkon esperante: Mi volas esti maristo, la maro estas mistera. Citro, tiu emblema orienta muzikilo, enkondukas la kanton pri Tirano, post kio ni aŭdas solon pianan kiu similas al tiuj de Richard Clayderman, al kiu aldoniĝas sintezitaj kaj naturaj voĉoj kiuj plendas kontraŭ subpremo de tirano, subpremo kontraŭ ili invitas denonci, estante kontrasto akuta inter muziko kaj vortoj. Thais ofertas temon el tiu opero de Massenet kiu parolas pri anĝeloj pri kiu mi revis. La sesa kanto parolas pri Zamenhof, kiel endas pionira registro esperanta celanta la grandan publikon. La solisto de Amplifiki omaĝas la kreinton de Esperanto, sonante la malnovan kanton Green Leaves (folioj verdaj), kio taŭgas por la okazo. La sekvanta kanto estas Lumo, kiu demandas pri aliaj vivformoj sub la sonoj de la tria parto de la Sinfonio el la Nova Mondo, de Antonin Dvorak, kaj kiu estas la plej brila parto de la sinfonio, kies unua temo estas plej fama, tiu, kiu temas pri manko de sia lando; sed la tria estas malfermo al la nova mondo, al la alveno, omaĝante ĝin: Ĉu aliajn formojn havos la viv'? Sekvas la kanto oka, kies nomo estas Universala Naturo, kiu sub la sonoj de la Marŝo de Pompo kaj Cirkonstanco nombro 1-a, de la brito Edward Elgar (konsiderita kiel la vera himno de Anglujo, ĉar la fama Dio savu la Reĝinon estas vere himno de la Commonwealth, tio estas, komuna riĉeco), kaj ĝi defendas, ke homoj rajtas vivon, liberecon kaj personan sekurecon, bezonatajn por akcepti la inviton al amo, observi kaj studi naturon. Tiun inviton oni faras al ni ĉe la kanto naŭa pere de la muzika omaĝo kiun Camilo de St. Saëns faris al naturo pere de sia Carnaval des animaŭ (karnavalo de bestoj), kies temo La cigno ilas deklari, ke estas kruela mortigi birdojn, kaj anstataŭ oni devas kapti kantojn en la kaĝo de l' aŭdado. Post tio, La rido, sub la sonoj de tio, kion oni nomiĝas kelkefoje la himno de Eŭropo, kaj ni scias, ke ĝi estas eltirita el la Naŭa Sinfonio de L. van Beethoven. Li verkis la muzikon surbaze de la Himno al Libereco, verkita de Schiller, sed kiun la netoleremo de Metternich igis Himnon al ĝojo. Tiu kanto diras al ni, ke ni ĉiuj bezonas ridon kiel elementon de la vivo; kaj por atingi ĝin ni devas lerni nian lingvon kaj ankaŭ Esperanton por ĉiuj, kiel lingvo de l' Homaro. La lasta nomigas la diskon tutan, Esperanto, kaj diras, ke donacoj kaj leĝoj apartenas al ni ĉiuj, ĉar ni heredis ilin kiam ni naskiĝis; kaj finas la kanto per infana ĥorokanto al Esperanto, invitante la mondon akcepti ĝin.

Stranga afero estas, ke la kajereto kiu akompanas la registron ne diras kiu kantis, aŭ kiu ludis la instrumentojn kaj sintezilon, sed nur la firmao kiu eldonas ĝin, Warner Española, ke la diskon oni faris en Germanio, kaj ke estis produktita de ESPERANTO, kio mi supozas, ke estas firmao kreita ad hoc (por tio). Eble la ideo estas, ke la vera aŭtoro estas ĉiuj...

Nun mi klarigas kion mi diris je la komenco de tiu artikolo: feliĉe ne temas registro kun kantoj tipikaj esperantistaj, kun apartaj himnoj, nek batalo, nek aliaj aĵoj kutimaj en la movado esperantista. Ĉi disko estas por la publiko ĝenerala, Rekaj mi opinias, ke Zamenhof aprobus ĝin. Mi plie opinias, ke ni esperantistoj el la tuta mondo devus havi ĝin por subteni tiun ideon kaj helpi, ke en la estonto aperos aliajn diskojn kiel tiu, ĉar esperto diras, ke la farintoj de tiu disko atingis multe pli por disvastigo de Esperanto ol multaj aliaj samideanoj kies streboj estis pli heroaj, sed malpli brilaj. Eble tiu disko povus esti pli bone farita, eble la lingvo uzata povus esti pli akademia, pli bongusta aŭ pli perfekta..., sed ĉiuj tiuj plioj estas usaj, kaj la aso, tio estas, la realo, diras ke Esperanto estas la plej perfekta, bongusta kaj akademia registro fonografika kiu estis ĉiam. Gratulon, sekve, al ĉiuj la farintoj de la disko, kaj ni rekomendu kaj aŭskultu ĝin ree, esperante, ke post ĝi aperos multaj aliaj komercaj diskoj kiuj helpos formigi pli komunikeman mondon kiu uzas Esperanton kiel ĉefan komunikilon!


| Kajero 34ª | En PDF (paĝo 21ª) | Kajeroj |