Gramatiko

Pri esperantaj verboj: ne pronomumaj verboj

Senca juĝo estas esprimita skribe aŭ parole per propozicio.

La propozicioj povas esti EC-PROPOZICIOJ AŬ AG-PROPOZICIOJ.

·Per EC-PROPOZICIOJ ni atribuas econ aŭ kvaliton al iu aŭ io.

Ekzemploj: leono estas besto.
Li aspektis mizere.
La etoso iĝis sufoka.
La arbaro ŝajnas ploranta en aŭtuno.
La lingvo devas ne ŝajni bona sed esti bona.

Do, la verboj esti, aspekti, iĝi, sajni, nomatas KOPULATIVAJ ĉar ili ligas la subjekton kun predikato.

Aliaj verboj esprimas staton aŭ pozicion de la subjekto: tiuj verboj nomatas --stat-verboj-- : farti, frosti, kaŭri, kuŝi, sati, sidi, soifi, stari..., ĈIUJ NE TRANSITIVAJ.

-Sed verboj kiuj esprimas agon, nomatas AG-VERBOJ kaj siaj propozicioj, AG-PROPOZICIOJ.

Transitiveco estas kvalito kiu permesas al verbo transmeti sian agon sur objekton, kaj verboj kiuj havas tiun ag-povon nomatas TRANSITIVAJ.

Kontraŭe AG-VERBOJ kiuj ne havas tiun povon nomatas NE-TRANSITIVAJ: ekz.: koleri, labori, promeni, vivi, zorgi, ktp. Kompreneble laŭ tiu difino ĉiuj verboj transitivaj estas samtempe ag-verboj.

Sed ankaŭ oni povas difini la transitivecon kiel energion enhavatan de la verbo, dank _ al kiu, la subjekto efikas sur objekton.

Rimarku kiel en la frazo mi donas la libron, la ag-senco signas al objekto, neniam al subjekto. Do, la transitivaj verboj signas direkton ĝis objekto kiu ricevas la N.

Sed la demando pri kiuj kriterioj oni devas postuli por konsideri tian difinitan verbon transitiva aŭ ne, havas tre malfacilan respondon (vidu Bernard Golden - Bulgara Esprantisto, junio 1991).

La verboj signifi aŭ simili, kiuj de komence ŝajnas kopulativaj estas tamen transitivaj, eble por ke ni klare diferencigu signifanton disde signifato similanton de la responda similato. Ekzm.: la mondo ne estas hospitalo kvankam TION ja ĝi similas. Koncerne la transitivecon eĉ la esperantaj verboj montriĝas diverse laŭ P.V. de Grosjean-Maupin aŭ P.I.V. de Waringhien (Vidu Valencia Luno nŬ 31, VALE).

Krom la rekta objekto, pluraj aliaj komplementoj kompletigas predikative la sencon de la juĝo: Ekzm.: li sendas al sia patro (ne rekta objekto), la libron (rekta objekto) por ne perdi ĝin (adjekto). Tial ke la transitiveco ne respondas laŭ diversaj lingvoj ĉe la samaj verboj, ni ofte devas konsulti pri tio ĉe la esperantaj verboj, en niaj vortaroj.

Ĉe verbo transitiva, metu ni akuzativon en la ne-rektan objekton antaŭ la foresto de la rekta objekto.

Ekz: Ne ricevi al la mastro, sed ricevi la mastron.
Ne finfine mi skribas al vi, sed mi skribas vin.
Ne mi skribas vin, sed pardonu min.

-En niaj okcidentaj lingvoj ekzistas verboj transitivaj plej ofte uzataj ne-transitive (per nia refleksivo SE) kiuj tamen en Esperanto estas ĉiam, per si mem, ne transitivaj. Tiuj verboj nomatas NE-PRONOMUMAJ VERBOJ laŭ koncepto de FERNANDO DE DIEGO, kaj pli-malpli devas esti parkere lernitaj por ne stumbli pri ili. Kompreneble tiuj verboj neniam prenas IĜI!

Tiuj verboj estas:

Mi ege dankas al Bernard Golden lian artikolon Vidpunktoj pri verba transitiveco en Esperanto, publikigita en Bulgara Esperantisto (junio 1991), kiu respondis multajn el miaj duboj pri tiuj temoj. Sed mi nun kuraĝas demandi lin: La 15ª regulo de la Fundamenta Gramatiko rajtigas enkonduki en Esperanton la tiel nomatajn fremdajn vortojn. Sed kiam tiu vorto estas verbo, ĉu ni rajtas elekti por ĝi la transitivecon aŭ ne-transitivecon LAŬ LA PLEJ BONA EŬFONIO DE NIA LINGVO? Kial ekfloris en la gorĝo de multaj engaĝiĝintaj trobadoroj kaj ne ekfloris en la gorĝo de multaj engaĝintaj trobadoroj? Do, engaĝi (comprometerse, ntr) kaj NE-PRONOMUMA VERBO. Ĉu? Kaj se en Esperanto restas ankoraŭ radikoj de duba naturo, ekzemple flor, milit, plant..., kial ne meti en tiun grupon la radikon publik kaj forlasi por ĉiam la sufikson ig por la participo, do la artikolo publikita kaj ne publikigita?

Antaŭdankon pro via respondo,

VALE.


Bibliografio:
  1. Golden, Bernard: Vidpunktoj pri verba transitiveco en Esperanto. Bulgara Esperantisto. Junio 1991.
  2. De Diego, Fernando: Nuevo método de Esperanto. 1982.
  3. Vale: Pri esperantaj verboj: transitiveco. Valencia Luno nº 31. 4 Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto.

| Kajero 34ª | En PDF (paĝo 23ª) | Kajeroj |