Redaktore:

Jen novan numeron de nia revuo! Ĉi foje ni enhavas du novajn subskribojn: Gbeglo Koffi kaj Ángela Soriano. Ni bonvenigu ilin, kaj esperu, ke ili kutime verku por nia magazino. Ankaŭ ni retrovas Isabel-n Acevedon, kies kutime interesan artikolon vi trovos en paĝo 33.

Don Francisco

Nin ĉagrenas, ke la de multoj amata majstro, S-ro Francisco Zaragoza Ruiz, mortis en sia hejmo de Callosa del Segura, pro longa malsano. Kamarado José María Bernabéu rakontas al ni pri li je la paĝo 23.

Ne mankas artikoloj en nia revuo ĉi foje! Dudek sep entute, kaj ne malpli ol 10 rilatas al socio kaj laboro, temo pri kiu nia asocio devas ĉefe prizorgi, laŭ kelkaj samideanoj. Ankaŭ ne mankas mia promesita artikolo pri mia ueaeco ka nesataneco, kiun vi povas legi je paĝo 17. Mankis tie la evidenta argumento, ke estante SAT sennacia, la estraro estas ja ununacia! Kial ne povas esti brito, latvo, ruso aŭ brazilano en la estraro de SAT? Ĉu funkciulismo ankaŭ regas SAT?

Kaj grava problemo ankaŭ estas, ke HALEanoj ne legas multe en Esperanto, kiel asertas Nikolao Ŝil en paĝo 18. Nia libroservo posedas multajn librojn nevenditajn kiuj rilatas al liberecanismo kaj laborismo, inter ili la tuta verkaro de Lanti, plej leginda.

Jurgo Alcaser, Maite Alcalá kaj Pablo Ruiz rakontas interesajn aferojn pri ekspkluatado kaj postenoj de laboristoj. Gbeglo Koffi verkis interesan artikolon pri vortoj esperantisto kaj esperantano. Kompletas la Kajeron amuzaj artikoloj, kiuj mi esperas, ke vi aprobas. Mi esperas, ke vi ĝuos la numeron, kaj ke ni kunvenos en Valensjo kaj ni analizos kaj pridiskutos ĉiujn debatindajn temojn spekulitajn en niaj paĝoj. Ĝis baldaŭ!


Kopirajto © 1997
Kreita per WebEdit, la mardon 24-an de junio de 1997


Kajero 35 ~Kajeroj ~ Esperanto Hispanio