Asocio

Akto de la HALEa kunveno dum la Kongreso Eŭropa 1997

Okazis la kunveno la 10-an de julio de 1997 en la Salono Ada Fighiera de la Fakultato pri Ekonomio, strato Vicente Blasco Ibáñez, je la 4-a horo. Oficis kiel sekretario kunvena la redaktoro de Kajeroj el la Sudo pro neĉeesto de la ofica sekretario.

Akordoj:

  1. La akto de la antaŭa asembleo estis aprobata pro unuanimeco.
  2. La kamarado kasisto, José María Bernabéu Franco, prezentis la kontestaton de niaj financoj: resume, ni havas 90 000 pesetojn. Li ankaŭ informis, ke li ne havas nombrojn pri la libroservo. Oni decidis peti al kamarado Nikolao Ŝil Karbaĝo, ke li sendu bilancon. Ankaŭ oni rekomendis, ke ni legu kaj disvastigu la Laboristajn Kronikoj-n kaj aliajn verkojn.
  3. Nia ĉefa celo estas disvastigi Esperanton en la laboristaj medioj. Du samideanoj starigis kursojn, sed ili fiaskis ambaŭkaze. Junuloj ne venas pro manko da tempo. La prezidanto diris, ke li insistos.
  4. Kajeroj el la Sudo: oni sendu la magazinon nur al la abonantoj de nia kotizo. Oni povas pagi per bileto en koverto. Ankaŭ, ne pagantoj povas ricevi la magazinon, sed ili almenaŭ devas agnoski, ke ili ricevis ĝin. Ni akordis ankaŭ sendi la revuon al elstaraj samideanoj.
  5. Kotizo: 1000 ptoj. por anoj de HALE. 1200 por tiuj kiuj ne volas esti anoj de nia asocio, sed ili volas aboni kaj legi la revuon. Ni balotis pri tio, estante la rezulto: 6 por dupreza kotizo, 2 por unupreza kotizo.
  6. Rilato kun SAT: ne ekzistas. Por kiu afero oni devas proponi agadon kun SAT? Ĉu iuj el vi deziras ŝanĝi la preskaŭ neekzistantajn rilatojn kun la aliaj leaoj kaj SAT?
    Proponas Marco Botella, ke kion oni sugestas pri agado rilate al leaoj kaj SAT oni pritraktu kaj balotu, sed oni anoncu sufiĉe antaŭe. Li krome proponas, ke oni elektu kapablan personon por redakti Sennaciulon, aparte de ofica laboro en Centra Oficejo, ĉar la nivelo de tiu revuo malaltiĝas ĉiutage. Ni balotis tiel: 5 por kaj 3 ne balotis.
  7. Havaĵoj: ili restas same ol antaŭe.
  8. Ĉu oni devas anstataŭigi nian Prezidanton? Proponu sin, kiu volu. Tamen, neniu proponis sin, kaj la Prezidanto restas la sama.
  9. Pri la Proponoj de la Sekretario ĉe la lasta numero de KelS, ni decidis:
    Tial ke ĉiu ano de HALE ankaŭ apartenas al HEF, kaj ke ni devas profiti ĉiun esperantan renkontiĝon, la propono ne eblas. Baloto: por 0, kontraŭ 5, ne balotis: 2.
    Tamen, gekamaradoj María del Mar Gallego kaj Martín Bustín Benito deklaris, ke ili ne HEFanas.
    Pri la aliaj du punktoj, oni diris, ke ne endas, sed indas ŝanĝi la pensmanieron, sed la afero demandita estas nedifina. En niaj kunvenoj oni devas veni kaj pridiskuti siajn proprajn proponojn.
  10. En petoj, demandoj kaj proponoj, nur la kunvena sekretario sugestis, ke pro la laceco de ni ĉiuj, ni devas havi bieron pagante HALE, sed la proponon oni malestimis, kaj sekve la proponinto manifestis, ke li ne venos denove.
  11. Fermis la akton la Prezidanto je la sesa horo.

    | Kajero 36ª Kajeroj | Esperanto Hispanio | Gitaro |