Beletro

Tanaŭsuo

Iam, antaŭ jarmilduono, en eta insulo apud Afriko kies rondon oni povas transiri piede en du-tri tagoj, troviĝis princino kiun du princoj volis edziniĝi. Mi donos mian koron al vi, diris Tanaŭsuo. Mi donos mian vivon por vi, diris Majantigo.

Paro benaoara

Surprizas nin, ke tiutempaj knabinoj —eĉ se princinoj, aŭ eĉ princinoj— povis elekti, kaj la patro ne direndis ion ajn. Sed alian kulturon havis la benaoaranoj, hontinde perditan. Finfine ŝi elektis: ŝi edzigos Majantigon, la reĝo de la orienta parto de la insulo. Tanaŭsuo, reĝo de la meza parto, subigis sian kapon, kaj ĉar li ja amis la ĉarmulinon, li agnoskis ŝian elekton malgaje, sed amike.

La glavo sangon soifanta...

Sed la paro ne multe amindumis kaj feliĉe vivis. Post kelkaj monatoj strangaj ŝipoj venis, kiuj portis strangajn homojn vestitajn per fero. Ankaŭ ili portis kvarkrurajn bestojn grandajn, sur kies dorso ili sidis kaj la tuto trairis la insulon pli rapide ol iam vidite. Benaoaranoj ne sciis, kiuj tiuj feraj homoj estas, nek kion ili volas. Ili ja nur sciis, ke li ne volis strangulojn promenante laŭ Benaoaro, amata insulo sia. Ili vidis, ke tiuj homoj bruiĝas multe kiam ili paŝas, kaj ankaŭ siaj bestoj krias strange. Tiuj fihomoj mortigis iliajn zorge garditajn kaprojn, per bastonoj ege bruiĝantaj, kaj ili ne ŝatas ĝin. Ankaŭ la fihomoj perfortis paŝtistinon kiun ili trovis tute sola.

Kion fari? Tanaŭsuo kaj la aliaj dek du reĝoj el la insulo kunvenis, kaj decidis, ke ili ne povas alproksimiĝi al la diabloj feraj sufiĉe por mortigi ilin —se eblas— per siaj tranĉiloj kaj bastonoj, kaj ankaŭ, ke ili estas tro altaj sur siaj bestoj bruiĝantaj. La sola solvo estas ĵeti ŝtonojn al la kapo, esperante mortigi ilin tiumaniere.

Dirite kaj farite: ili subeniris al loko super la diablejo, kaj elspezis provizon da ŝtonoj frakasante kapojn senkaskajn diablajn. Kiam ili finis sian provizon de ŝtonoj, vicoj da kamaradoj portis ĉene plian municion el la pinto de la monto. Finfine, kaj ĉefe pro timo kaj malorganizo de la diabloj, kiuj tute ne sciis el kiu parto de la ĉielo venis tiu ŝtonpluvo, venko venis por la lokanoj: preskaŭ ĉiu diablo mortis, eskapante nur tri aŭ kvar inferaj estaĵoj, kiuj sukcese atingis siajn ŝipojn por, espereble, ne reveni dum siaj vivoj.

Se nia rakonto haltus ĉi tie, ĝi estus finfeliĉa rakonto. Bedaŭrinde, estas pli da diabloj en la mondo ol dezirite, kaj ili revenis. Kaj kiel! Ili revenis kvaroble, ili tromultiĝis, kaj la nova batalo estis pli akra. Tanaŭsuo gardis virinojn kaj infanojn en kaverno sekreta en la mezo de la insulo, kie tero subeniras kiel granda umbiliko. Virojn li ordonis supreniri al la plej alto de la insulo, kaj formi plilongajn vicojn por alporti ŝtonojn ĵeteblajn al la invadintoj. Ne mankus ŝtonoj, ĉar la insulo estis sindona ŝtone. Sed ŝajne la diabloj havis helpon de Dio: la montsupro malvarmiĝegis tiam, kaj multe da la defendantoj mortis pro malvarmo! Kiam Tanaŭsuo konstatis, ke ili estis senarmitaj antaŭ la diabloj, li kapitulacis kaj la diabloj malliberigis lin kaj sian popolon. Tiuj diabloj estis arĝentavidaj, ĉar ili disvendis lian popolon kiel sklavojn en Diablujo, kaj Benaoaron, patrio jarmila de la raso de Tanaŭsuo, popolis la diabloj, kaj sekve nova lingvo, nova kulturo, novaj sintenoj reĝis la insulon. Ĉar ili ignoris la lingvon benaoaran, ili renomis la insulon, laŭ arbo tiuloka: La Palmo.

Protektilo malnova de diabloj.

Kvin centjaroj pasis, dum la praidoj de tiu diableska popolo multobligis, kaj nun ili defendas, ke ili estas idoj de tiuj "gŭanĉoj", kaj la nunajn diablojn ili nomas gotoj (kiuj fakte estis invadintaj Diablion multe jaroj antaŭ la diabloj invadis Benaoaron), al kiu ili kulpigas pro mortigo kaj disvendo de praavoj siaj. Sed tiuj hodiaŭaj gŭanĉoj (raso kiu neniam vivis en Benaoaro) nekredeble farus tion, kion Tanaŭsuo faris: kiam oni portis lin ŝipe al Diableska Duoninsulo por prezenti al sia Diabla Moŝto la Reĝino, li rifuzis manĝi, ĝis li finfine mortis pro malsato, montrante trajton benaoaran por libereco.

Tiu ĉi rakonto estu omaĝo al malnova Tanaŭsuo, kaj ankaŭ al liberecana sento kiujn ĉiuj, eĉ ni diabloj kaj duoninsulaj kaj insulaj, kaŝe havas je la fundo de nia koro!

Alfonso