La tajforegno de Murcio.

El Lirikoj perloj el Al-Andalus,

de Antonio Marco Botella.

La tiamaj poetoj multe uzis la pomon por siaj metaforoj, komparante ĝin kun virinaj vangoj se ruĝaj, kaj kun doloroj kaj envio, se flavaj.

Abu Yafar Ahmad ibn Waddad, alnomita al-Buqayra (la bonvideto) kaj ankaŭ al-Mursi, t.e. la mursjano, verkis divanon, kie aperas, inter multaj aliaj, ĉi tiuj versoj, verŝajne verkitaj okaze de la decido de certa sinjoro lasi la poeton sen protekto kaj ekonomia helpo, kiun li ĝuis ĝis tiam:

Ĉu ne estis mi birdeto
dediĉita per la kanto
laŭdi viajn eblajn virtojn
en konstanta glorekzalto?
Sed okazis kun surprizo
certan malfeliĉan tagon,
ke vi volis ja min lasi
sen la ombr’ kaj protektado
de la malavaro via
kaj kun ĝi de via ŝato.
Se vi nun de mi elŝiris
mian logan belplumaron,
kiel povas min prikanti
viajn glorojn kaj virtfarojn?

Abu Yafar Ahmad ibn Waddad forpasis en la jaro 1125.

Elstara kiel poeto, ĉar li verse verkis sian propran biografion kaj laŭdajn poemojn al siaj protektantoj, estis ‘Ali ibn’ Ahmad (laŭ aliaj aŭtoroj ibn Ismail), Abu-l-Hasan al-Mursi, pli konata per la nomo Ibn Sida, ‘la blindulo’, naskiĝinta en Mursjo ĉ. la jaro 1006. Li estis blin- da, same kiel sia patro, kiu instruis lin dum junaĝo, krom pri filologio, kiun la patro lertege mastris, ankaŭ pri bazaj sciencoj. Poste li kompletigis sian edukadon en Kordovo, kie li lernis aliajn intelektajn movadojn same el Oriento kiel el Okcidento. Jen fragmento el unu el liaj poemoj elvokantaj tiujn jarojn kaj mencianta grandan parton de liaj profesoroj, ĉiuj famaj en siaj respektivaj scio-fakoj:

Kiam estis milkvarjara
jam mi legis la Koranon,
kaj ankoraŭ ne sesjara,
mi, parkere, sen eraroj,
recitadis longajn pecojn
el la libro’ de islamanoj.
Jam talente mi dotita
per hermeneŭtik-kapablo
mi profitis de la scio
de klerul’ el ĉiu kampo,
kaj kleriĝis mi amplekse
per scienco de Sallam-o**
la Abbas-aj opinioj**
kaj la Humaydi-a sago**
ĉion mi gravuris zorge
en l’ intern’ de mia kapo.
Kiam la kapabloj miaj
maturiĝis pri pensado studis mi la grandajn majstrojn,
eksplikantojn de eraroj, de religiaj duboj,
de la veroj de imanoj:
doktajn verkojn de Ibn Ishaq**
tre rigorajn pri Korano;
pri arabaj tradicioj
Talamanki sen rivalo;
ja Ubaydi la leksikojn**

**Pro manko da loko, mi klarigos venontnumere.

Daŭrigota

| Kajero 36ª Kajeroj | Esperanto Hispanio | Gitaro |