Kutime Faritaj Demandoj pri Esperanto
Oka parto

20. Se ĉiuj malaprobas Esperanton..., ili devas pravi.

Tio ne veras. Ne ĉiuj malaprobas Esperanton, kaj multe malpli la ideon reprezentita de ĝi, tiu manko kiun ĝi klopodas rimedi. Sed mi parolos al vi pri tiu, kiu malaprobis pleje tiun ideon kaj Esperanton mem: Adolfo Hitlero. Tiu ulo kaj siaj fisekvantoj engazigis milojn da esperantistoj ĉar li diris, ke ili estas komunistoj. Lia ruĝa samaganto, Jozefo Stalin, pafigis milojn da esperantistoj en Sovetunio ĉar li diris, ke ili estas burĝistoj kaj kontraŭrevoluciuloj. Ambaŭ murdegistoj estis ankaŭ grande azenoj, ĉar Esperanto ne estis, kaj neniam estos, aparta politika sinteno. Ĝi reprezentas unikan kulturon en la mondo, ĝi estas kritikisma sinteno pri realo, sed ĝi ne estas doktrino politika aŭ filosofia. En Hispanio kaj Portugalio Esperanto -dum diktaturoj de Franco kaj Salazar- estis persekutata vorte, sed ne age, tiel kiel ĉion, kio ne estis inklina al la reĝimo, sed ĝin oni toleris. Ĉe landoj demokratiismaj Esperanto ĉiam povis disvolvi senprobleme, kvankam ĝi estis ofte socie nekonvena. Tamen, en satelitaj landoj el Sovetunio Esperanto diskoniĝis multe pli, eble ĉar ili parolis multe da malgrandaj lingvoj.

Kiam ideo estas bona por ĉiuj, ĝi malboniĝas por tiu malplimulto kiu havas povon. Kaj tiu malplimulto kutime regas komunikilojn. Kaj tiuj kreas opinion. Tial tiom da homoj kondamnas Esperanton sen scii tion, kio ĝi estas, nek pri tio, kion ili parolas.


Sekvanta ~ denove ~ Demandoj ~ Kajero 37~ Kajeroj ~ Esperanto Hispanio

21. Kial la plej parto de geesperantistoj estas maljunaj?

Tio ne estas tiel, kvankam eĉ tion oni klarigas. Unue, ekzistas multe da junuloj kiuj lernis Esperanton. Fakte, ĉiuj homoj al kiuj mi iam instruis Esperanton estis pli junaj ol dudekjaraĝo. Ekzistas multaj asocioj de junaj esperantistoj, kiel Juna Amiko aŭ la Rosetta Ŝtono, kiun oni kreis ĉe la Mursja Universitato. Tamen, veras ke se oni vizitas kelkajn kon-gresojn de Esperanto kiuj ekzistas ĉiujare en la tuta mondo, oni vidos, ke la kongresanoj averaĝas maljunan aĝon. Tio estas tiel ĉar homoj pli aĝaj ol 30 jaroj havas pli bonan ekonomion, kaj emerituloj disponas, krome, pli multe da tempo. Sed ankaŭ veras, ke multaj homoj kiuj kiam ili estis junaj batalis kontraŭ Esperanto -aŭ simple ignoris ĝin- bezonis tutan sian vivon por maturiĝi kaj kompreni la esencon kaj naturon de Esperanto, venkante antaŭjuĝojn -kutime alies- kiuj malebligis ilin vidi klare. Tiuj homoj alvenas malfrue al Esperanto por helpi krei kaj solidigi la Kulturon de la Tuta Homaro, sed almenaŭ ili jam povas profiti ĝin je sia nuna stato.
Sekvanta demando ~ Pasinta demando ~ Demandoj ~ Kajero 37 ~ Kajeroj ~ Esperanto Hispanio

22. Kiom da personoj parolas Esperanton tra la tuta mondo?

Tiu demando estas malsimple respondebla. Ni scias, ekzemple, ke 300 miljonoj da homoj parolas la hispanan en la mondon ĉar oni scias kiom da homoj loĝas en ĉiu lando hispane parolanta. Ni aldonas la ciferojn, kaj ankaŭ kalkulon de kiom da personoj vivas eksterlande (kiuj ankaŭ estas censitaj) kaj oni povas trovi informon tre akuratan pri kiom da personoj aliĝis hispanan kurson ĉe oficialaj kurscentroj pri eksterlandaj lingvoj. Sed por atingi tiun totalan nombron ni uzis servojn de statistikaj oficejoj de kelkaj landoj, kaj ankaŭ ni uzis aliajn instituciojn. Esperanton oni ne studas oficiale krom en kelkaj izolitaj landoj, kiel Ĥinio, Pollando aŭ Hungario. En la resto de la mondo oni povas nur fari estimon laŭ la nombro da esperantaj asocioj. Tamen, ekzistas multe da esperantistoj kiuj ne apartenas al iu ajn asocio. Tial oni ne povas estimi ekzakte, ankaŭ ne alproksimiĝante. Plej realisme estus diri, ke malpli ol ni dezirus, sed multe pli ol niaj kontraŭuloj volus. Sed tio estas tre dubesenca, kaj por ke oni ne diras, ke ni evitas respondon, ni diras, ke la plej pesimisma estimo taksas la nombron ĉirkaŭ 20.000, dum la plej optimisma diras, ke ekzistas 30 miljonoj da geesperantistoj en la mondo! Sed plej gravo pri tiu temo estas, ke tute ne gravas por ni esperantistoj, kiom da homoj parolas Esperanton. Preferinde estas, ke estas malmultaj bonaj ol multaj malbonaj uzantoj de Esperanto. :-) Vidende, nia nombro kreskos kaj kreskos kun la tempo, sed ĉiun tagon tiuj homoj kiuj jam esperantistiĝis iomete plibonigas kaj pligrandigas la kulturan riĉaĵon de Homaro. Ni konsideras homon pli kiel tuto ol kiel nacia aparteco. Tiuj, kiuj venos post ni, trovos multe da vojon glatigitan. Sed tiu vojo iros tien, kie ni malfermis ĝin...
Sekvanta demando ~ Pasinta demando ~ Demandoj ~ Kajero 37 ~ Kajeroj ~ Esperanto Hispanio

23. La angla estas la latina de la jarcento XX-a. Oni NE bezonas Esperanton.

Tio estas vera. Kiam vi diras latina, mi supozas, ke vi volas diri la rolon de pontolingvo kiun la latina ĝuis dum la Mezepoko: oni parolis ĝin en ĉiuj landoj en Eŭropo, sed ĝi tiam estis la lingvo de neniu ajn el ili, ĉar la Romia Imperio falis jam kelkajn jarcentojn antaŭe. Sed, kiu parolis la latinan dum la Mezepoko? Evidente, ne la komunpopolaj homoj: ĝin parolis preĝistoj (multaj el ili tre malbone, kiel oni povas pruvi konsultante plendojn rilate al tio fare de episkopoj en siaj kunvenoj, kies aktoj alvenis al ni) kaj erudiciuloj, tio estas: humanistoj kaj scienculoj. Alkŭino el Jorko -ekzemple-, estante anglo, povis instrui en La Sorbono _ la fama pariza universitato _ , kaj en iu ajn alia eŭropa universitato, kaj liaj lernantoj tute komprenis lin, ĉar ili sciis la latinan. Sed ni ne forgesu, ke erudiciuloj estis malmulte da homoj, kaj universitataj studentoj estis malmultaj pli. Preĝistoj studis dum pli ol dekdu jaroj (en kelkaj landoj ankoraŭ ili studas tiel longe) por iĝi preĝistoj, en seminario. Sufiĉe da tempo por regi malfacilan lingvon. Tamen, se oni parolas al iu erudiciulo nuna pri klasikaj lingvoj, li diras, ke NENIU PAROLAS la latinan aŭ la grekan nun, kaj tiu latina parolata de nunaj preĝistoj estas vulgara, ne klasika latina.

Sed KIAL ONI FORLASIS LA LATINAN? Kiam Gütenberg elpensis printilon, kulturo demokratiiĝis, tio estas, atingebliĝis al ĉiuj, ĉar libroj malmultekostiĝis ege, kio estis en si mem kultura revolucio. Popolaj homoj lernis legi kaj skribi, malkreskante multe analfabetismon ĝistiame ĝeneralan. Sed libroj, sed vendendaj, ne povis esti en la latina, lingvo kiun popolo ne regis. Tial graviĝis la tiel nomitaj vernakularaj lingvoj (tio estas, lokaj lingvoj kiel la franca, hispana, angla...), kiuj forpuŝis la latinan malrapide, sed efektive, ĝis la hodiaŭa klerula situacio.

Per tiu longa enkonduko mi volas diri, ke jes, ke la erudiciuloj de la XX-a jarcento uzas la anglan por siaj komunikoj kaj eldonoj. Ĉiu el ili preferus uzi sian lingvon, sed ili scias, ke tio estas neebla, kaj ili konsentas uzi ian anglan detranĉitan kaj senspritan, al kiu mankas stilo kaj riĉeco leksikologia kaj sintaksa, kiun iuj nomas internacian anglan, volante per ĝi eble leĝigi siajn egajn malakurataĵojn lingvajn kaj -ĉefe- fonetikajn. Estu, kleruloj uzu la anglan se tiom forte ili deziras tion. Sed popola gento, ni kiuj estas nek Erasmo de Rotterdam, nek Isaak Neŭtono, nek Hipatia de Aleksandria, nek Emily Brönte, ni, malklera nura civitanaro de la mondo tuta, bezonas facilan lingvon, kiu post dusemajna studado permesas al ni kontroli tiujn bazajn situaciojn de ordinara vivo. Veras, ke la angla estas iel simpla lingvo, relative pli facila ol aliaj eŭropaj lingvoj. Veras ankaŭ, ke ĝi ne estas sufiĉe facila por niaj bezonoj. Ununura alternativo estas Esperanto. Esperanto posedas gramatikon facilan kiu konsistas el 16 regulojn SEN IU AJN ESCEPTO, kiujn oni povas lerni dum unu vespero. Ĝi havas vortaron bazan havante ĉirkaŭ mil vortoj, kiujn oni povas multobligi 200foje danke al sia sistemo afiksa, kiujn oni povas siavice kombini libere unu la alian por esprimi novajn konceptojn. Sed NENIU UZAS 200 000 VORTOJN en iu ajn lingvo. En la hispana kleruloj diras, ke oni bezonas 7 000 vortojn por paroli pri iu ajn temo, kvankam en la angla oni bezonas nur 3 000. Sed en Esperanto sufiĉas trifoje malplie, sed se bezonate, oni povas multobligi ducentfoje sen bezoni konsulti vortaron. Alia avantaĝo de Esperanto estas, ke preskaŭ ĉiu baza vorto jam sonas al ni, kiel baza, homo, skribi, inteligenta, porko, blanka, rapide, ktp.

Tial ni povas konsenti, ke vere LA ANGLA ESTAS LA LATINA DE LA XX-a JARCENTO. Esperanto estas vernakularo tutmonda, la lingvo por ke ni ĉiuj, -ne plu nur la klera elito- komprenas unu la alian, sen bezoni esti Erasmo aŭ Hipatia; kaj ankaŭ ĝi servas por ke -tiuj kiuj volas- ni povas kunfratriĝi en tuta libereco kaj egaleco, atingante finfine tion, kion popolo petis kaj petas ekde la Franca Revolucio, antaŭ du jarcentoj, kaj ke ankoraŭ restas plenumota farendo por homaro.

Daŭrigota de
Olga López.


~ Kajero 37ª ~ Kajeroj ~ En PDF (paĝo 17ª) ~ Fernando Sor ~ Narciso Yepes ~