Laborismo

Historio de LEA-Komitato de SAT

En la periodo de la skismoj fare de IPE kaj ISE la skismigantoj uzis unu argumenton, kiu posedis certan pravecon. Ili plendis, ke la organiza formo de SAT ne ebligas rektan kontakton por kunlaboro kaj interhelpo de la diversaj LEA-oj.

Por forigi tiun mankon, kamaradoj Fulhauber kaj A. Veen, tiamaj prezidanto kaj sekretario de la nederlanda LEA (FLE) prezentis al la SAT-kongreso en Bruselo (1938) la proponon fondi LEA-Komitaton, kiu neniel ŝanĝante la organiz-formon de SAT mem kaj neniel miksante sin en per-esperanta agado de SAT, formos oportunan bazon por la kunlaboro de la konvencie al SAT ligitaj LEA-oj kaj okupos sin pri la internacia por-(propaganda) laboro. Kvankam la propono estis farata kun la celo forigi por la estonteco favoran argumenton por eblaj novaj skismigantoj,

La ankoraŭ tro freŝaj rememoroj pri la skismoj kaŭzis malfidon al la propono, ĉar pluraj timis, ke malantaŭ tiu propono sin kaŝas nova formo de internacio. Precipe en rondoj de franca kaj brita LEA-oj, kiuj forte suferis pro la skismoj, estis tre malmulte da entuziasmo. La brusela Kongreso forŝovis la definitivan decidon ĝis la sekvonta kongreso en Kopenhago (1939). Tie ĝi trovis plimulton, sed la baldaŭe poste eksplodonta milito malhelpis la efektivan konkretan ellaboriĝon de la propono.

Post la mondmilito la ideo pri LEA-Komitato estis re-starigata, kaj en Arhuzo (1947) ĝi fine ekvivis. Dana, sveda kaj nederlanda LEA-oj tuj plenkonsente partoprenis kaj ankaŭ la brita kaj franca LEA-oj forlasis sian malfidan vidpunkton, konvinkite per la praktika evoluo pri la sincereco de la iniciatintoj kaj siaj samopiniantoj. Sinsekve aliĝis ankaŭ finlanda, itala kaj la provizore en Francio starigita hispana LEAo. Krom tio ankaŭ SAT mem partoprenas en la komitato por tiel garantii anticipe la neeblon de konfliktoj kaj por plene inter-konsentigi kaj interharmoniigi la agadterenojn de la internacia per kaj por laboro.

El la landoj kie ne ekzistas LEA-oj, aliĝis reprezentantoj de la laboristaj esperantistoj el tiuj landoj. Tiel Aŭstrio, Norvegio, Argentinio, Belgio, Germanio kaj kelkaj landoj kie pro iu ajn kaŭzo ne ekzistas aparta LEAo, estas reprezentitaj en la komitato kaj per tio pligrandigas kaj plivastigas ĝian internaciecon.

La ĉefaj rezultatoj de LEA-komitato de SAT estas la pli kaj pli fortiĝanta interligiteco de la LEA-oj, la klare fiksitaj linioj sur la tereno de eldonado kaj librovendado kaj la eldono de plurlingva flugfolio. Ankaŭ kun UEA kreiĝis elasta kaj nedeviga formo de kunlaboro, kiu en pli oportunaj momentoj povos pruvi sian utilecon kaj forigi ja certajn miskomprenojn kaj konfuziĝon, kiu nur ĝenis klaran principan startopunkton de la laborista esperanto-movado.

Kvankam ne tre brue. LEA-komitato tamen montris sian utilon kaj akiris sian modestan, sed firman lokon en la kadro de SAT kaj la gotenburga Konvencio. (El Historio de SAT).

Bedaŭrinde

Ĉi tiu eldono de nia ligilo devas esti la fina de la nuntempa serio. Mi prezentis jarraporton al al LEA-Komitato de 1997 kun peto por permeso daŭrigi ĝis la venonta LEA-K kunveno en 1998. Kun la raporto estis aparta konto montrante elspezojn rilate al la tri ĝis tiam eldonoj, kaj ĝisdata sendolisto. Mi petis permeson elspezi sumon da mono el la LEA-K konto sufiĉa ĝis la venonta kunveno. Mi petis konsilon de ili pri la ricevontaro kaj aliaj aferoj.

Laŭ la protokolo (vidu poste) la 1997a LEA-Komitato ne konsentis pri tiuj petoj krom ia sugesto pri sendado per K-do Ivo Peyraut. (K-do Ron Lynn kaj aliuloj sendis diversajn kaj memkontraŭdirajn opiniojn al mi pri kio tie okazis). Iu kiu deziras inspekti la supre menciatajn paperojn povos ricevi ilin de mi. Por ĉiuj aliaj LEA-K aferoj, adresu al la sekretario. Mi sendos pluajn klarigantajn detalojn al Sennaciulo. Mi dankas al ĉiuj kiuj helpis kaj kuraĝigis ĉi tiun tro mallongan veturon.

Kamaradece,

Alan Gould.

LEA-Ligilo n-ro 4 novembro 1997

LEA Komitato:

Raporto de la laborkunsidoj kiuj okazis dum la SAT-kongreso de Aŭgsburgo

Pro ampleksa tagordo okazis 3 kunvenoj, la 4-an, 5-an kaj 7-an de aŭgusto.

Sin esprimis laŭvice la sekvantaj delegitoj:

Jen komunaj ĉefaj aktivaĵoj kiuj estas efektivigitaj:

  1. Regula eldono de bulteno.
  2. Organizado de kursoj aŭ surlokaj aŭ perkorespondaj.
  3. Konstanta zorgado pri libroservo.
  4. Reeldono de vortaroj.
  5. Reklamo per informiloj okaze de diversaj oportunaj okazaĵoj: surstrataj manifestacioj.
  6. Starigo de Esperanto budo kadre de asociaj festoj.
  7. Rilatoj kun sindikatoj.

Ĉiuj konfirmis pli malbonan ekonomian situacion en sia propra lando. Poste ni diskutis pri la du novaj LEA-oj kiuj deziris eniri la LEA-komitaton: Itala LEA kaj PREM.

Ĉiuj LEA-oj ricevis la statuton de itala LEA en majo 96. Antaŭ la Sankta Peterburga kongreso tiu nova asocio jam planis diskuti por aldoni paragrafon en kiu la Gotenburga konvencio esos agnoskita. La laboro estis plenumita komence de la jaro sed estis poste enordigita iom tro malfrue por esti diskonigita kaj ĉefe debatata en la asocioj. Ĉar la ĉeestantaj delegitoj ne estis komisiitaj por tuja akcepto de la nova statuto estis decidate ke la itala LEA eniros la LEA-komitaton post tri monatoj (ĝis fino de novembro) krom se iu LEA malakceptos ĝin.

Koncerne PREM (Popola Rusia Esperanto Movado) kvankam la regularo estis sendita al ĉiuj rekte el Moksvo, ŝajnas ke ne ĉiuj LEA-oj ricevis ĝin. Ni mencias ke jam la statuto entenas la Goteburgan konvencion (unua paragrafo b). La fakto ke SAT-membro aŭtomate iĝas membro de PREM (dua paragrafo a) estas denove diskutita. La kandidateco de PREM estos definitive akceptata dum la Odesa kongreso.

La respektiva statuto estas aldonita al tiu raporto.

Sekve la proponon de itala LEA, t.e., kunlaboro kun Germain PIRLOT (Belgio) lanĉi komunan iniciaton al eŭropaj parlamentanoj de PSE (Partio de la Socialistoj Eŭropaj) kaj de SUE (Eŭropa Unuiĝo de Maldestrularo) estas decidite fari komunan deklaracion pri uzo de Esperanto, esplorante la agadmanieron por ne kolizii kun la aliaj iniciatoj. Kontaktoj kun Germain PIRLOT estas necesaj. Tiu decido ricevis la subtenon de la kongreso (vidu gvidrezolucion paragrafo C en la septembra n-ro de Sennaciulo).

LEA ligilo, kiu estas la informilo por ĉiuj LEA-oj, prizorgita de Alan GOULD kaj Ron LYNN, aperis tri-foje en la jaro. Estas decidite sendi ĝin al la SAT-perantoj kaj al la Ĝeneralaj Konsilantoj (kategorio A), K-do Ivo PEYRAUT sin proponis efektivigi tiun laboron.

ASLE, kiu estas nia LEA en Aŭstrio, ne plu respondas al nia leteraro. Necesas rekontakti ĝin.

La LEA-oj petis, ke la mona kontado aperu venontjare antaŭ la kongreso.

Elekto de la LEA-komitatanoj: K-do Martín Bustín akceptis la postenon kiel vicprezidanto kaj mi daŭrigas mian laboron kiel prezidanton kaj sekretarion.

Guy CAVALIER,
Sekretario de la LEA-Komitato. Epinay,

14-an de oktobro 1997.
3 Rue de Nancy,
FR-.93800 Epinay-sur Seine.
Francio.


~ Kajero 37ª ~ Kajeroj ~ En PDF (paĝo 9ª) ~ Fernando Sor ~ Narciso Yepes ~