Laborismo

La ĉefa kaj plej grava temo por ni estos la aktuala stato kaj estonto de SAT.

Per tiuj defiaj vortoj en mesaĝo al ĉiuj LEA-oj (Laboristaj Esperanto-Asocioj) pere de ĉi tiu ligilo, kamarado Kreŝimir Barkoviĉ, Sekretario de SAT elmontras celojn de la 1997-a SAT-kongreso.

Volonte tion kiel klariona vekilo al ni, Kreŝimir eĥas la nuntempajn pensojn kaj esperojn de ĉiu LEA enkadre de la SAT-rondo.

Ron Lynn de SATEB diskutante tiujn inspirajn vortojn kun mi, diris Nia ĉefa metodo helpi estas pli konstrui kaj pli fortigi la LEAojn. Tiumaniere SAT devus gajni pli da forteco.

Do ĉe Aŭgsburgo SAT povas alfronti sian estonton jam plifortigite per la nova entuziasmo de la LEA-aro. Ni laŭte respondas Ekantaŭen Esperanto al tiu klariona voko!

AGo

Bonnovaĵoj el Hungario

Sincerajn dankojn al k-do Guy Cavalier, Sekretario de LEA-K pro sendo de la unua numero de nove starigita.

Hungarlanda STA-informilo

Nia celo estas eldoni kvaronjaran informilon pri la hungarlanda SAT-movado, skribas Apáti Kovács Béla, redaktoro de la informilo, kaj hungarlanda peranto de SAT.

Ja tiu ligilo brave faras tion.

Tre informa kaj interesa ĉefartikolo pri la hungara laborista movado priskribas diversajn baraktojn de hungara proletaro ĉi-centjare. Sekvas detaloj pri la 70-a kongreso de SAT ĉe Aŭgsburgo, kaj postulo aranĝi tiun kongreson en Hungario en la jaro 2001! Gratulon kaj bonsanĉon al ili. Senpagaj kopioj haveblaj de H-700 Kaposvar, Béla kiraly u.44, Hungario.

Tagordo

de la LEA-komitato kunveno okazonta la 4-an de aŭgusto je la 16-a horo en Aŭgsburgo

  1. Rezumo de ĉefaj aktivaĵoj fare de la ĉeestantaj LEA-oj.
  2. Kreiĝoj de Itala LEA kaj de PREM (Popola Rusa Esperanto Movado).
  3. Propono farita al la LEA-Komitato en ILEA INFORMILO n-ro 3 _ En kunlaboro kun Germain PIRLOT (Belgio) lanĉi komunan iniciaton al la eŭropaj parlamentanoj de PSE (Partio de la Socialistoj Eŭropaj) kaj de SUE (Eŭropa Unuiĝa Maldesktrularo).
  4. LEA-ligilo.
  5. Elekto de LEA-Komitato.
  6. Diversaĵoj.

Guy Cavalier,
Sekretario de LEA-Komitato
3, Rue de Nancy
FR-93800 Epinay, Francio

Noto de la redaktoro de LEA-LIGILO

: Nepre rememoru ke laŭ la Statuto de SAT, ĉiu LEAo rajtas sendi po du reprezentantojn al al supra kunveno. Ankaŭ rajtas ĉeesti po unu reprezentanto el landoj en kiuj ne ekzistas LEAo. Por Esperanto, peresperante. Jarkunveno en Stokholmo. 26-an de Aprilo 1997.

Reportas Pelle Perrson. Sveda Laborista Esperanto Asocio (SLEA) disponis pri la kunvenejo en "Parmis" Parmmätargatan 9 A, ekde la 12-a h. ĝis la 22-a h. Esp-libroj el Esperanto-Skolan estis aĉeteblaj dum la tuta tiama tempo. Lokaj SLEA-Klubanoj bonvenis ĉeestantajn SLEA-anojn el Gotenburgo kaj Huskvarna per regalo de buterpanoj ktp.

La plej grava demando por la jarkunveno estis ĉu ĝi ree akceptos la proponitan statutŝanĝon de la SLEA regularo. Post iom da diskuto estis tamen ree la decido de la pasintjara SLEA-jarkunveno akceptata, t.e. Se estus decido pri likvidiĝo, devus samtempe esti decido pri dispono de eventuala posedaĵo de la asocio.

La proponita nova teksto estas nun definitive akceptita de du sinsekvaj jarkunvenoj de SLEA, kaj ĝi tekstas jene: Se estus decido pri likvidiĝo de la asocio SLEA, ĝiaj posedaĵoj estu je dispono de SAT, Sennacieca Asocio Tutmonda.

(Kamarado Pelle Perrson klarigas en letero al LL: Ĝis nun tamen ne estis diskutita en iu jarkunveno de SLEA eventuala malfondiĝo de ĝi).

Post la jarkunveno, ĉeestintoj komune manĝis, aŭ manĝante tion, kion la stokholmanoj senkoste donis, aŭ uzante la servojn de najbara restoracio.

ILEA

Certe nia nove kreita Itala Laborista Esperanto Asocio malŝparas neniun tempon! Jam alvenas la tria eldono de ties rapide pliboniĝanta iLEA informilo. Dulingvajn artikolojn diskutas LEA je internacia nivelo, La specifecoj de iLEA, kaj oficialaj rilatoj kun la partio PDS (ĉefa partio de la maldekstro en Italio). Ankaŭ dulingve skribita, estas iLEA propono al LEA-Komitato kiu aperas en la tagordo por la LEA-K kunveno ĉe Aŭgsburgo. Kaj rigardu! Jen utila ideo!

Loka inform-servo de ILEA::
La iLEA informilo enhavas liston de dek du lokaj perantoj, kun nomoj kaj telefonaj numeroj. Pro tio, de Ancona al Venezia, iLEA-anoj povas ligi sin kun sia asocio. Bonege!

S.A.T.E.B.
Post ĝia aprila jarkunveno (raportita en LL2) Sennnacieca Asocio Tutmonda en Britio vigle agadas. Anne Johnson, la SATEB sekretario, tuj skribis al la franca ambasadoro en Britio protestante pri enmigra leĝo de J.L. Debré. SATEDB komitato komisiis koloran reklamilon en MSF at work, dom-revuo de MSF sindikato. Jam respondis ne malpli ol dek du sindikatistoj, petante lerni Esperanton, kaj jam iuj aliĝis al SATEB. Jen laborist-movada varbado. Pro la fakto ke tiom da vizitantoj ĉeestis la jarkunvenon, SATEB sendis al ĉiu ekzempleron de La verda Proleto enhavante raportojn pri tiu okazo, ankaŭ SATEB aliĝilon. Do, esperoj pri novanoj. Tiu komitato ankaŭ elektis Ron Lynn kiel sia SAT Ĝernerala Konsilanto. Gratulojn Ron, vi bone labori/a/os.

PREM

Pere de sia PREM-bulteno n-ro 2 (kiu uzas sole Esperanton), PREM, Popola Rusa Esperantista Movado, alia nove kreita LEAo, elmontras siajn estontajn boncelojn kaj esperojn. Ĝi komencas per bonvenigaj mesaĝoj de la SATa plenum-komitato, HALE, kaj Liberecana Frakcio de SAT. Tuje sekvanta estas rakonto pri la iom tumultaj rilatoj inter PREM kaj ERA (Esperanto Radikala Asocio). (Nu, ni ĉiuj havas niajn etajn problemojn PREM!) En bone konstruitaj artikoloj, Firdaus Ŝukurov debatas lingvo-etnajn problemojn en la postsoveta tereno, precipe rilate al Taĝikio, kaj redaktoro Nikolao Gudsov demandas Ĉu ni povas kunlabori kun dekstruloj?

Klariĝas al ni la grandegeco de la rusa ter-amaso kiam Aleksandr Titajev, prezidanto de E-klubo PACIFIKO, informis nin pri sukcesoj de la Vladivostoka Esperanto-movado! Alia kontinento, alia tempo-zono, sama lingvo. PREM-bulteno ankaŭ enhavas diversajn utilajn informerojn, inklude novaĵojn pri libroj, fakoj kaj pri Amikeca Reto, turisma servo de SAT.

Ankaŭ ricevitaj kun dankoj, Kajeroj el la Sudo, LEA/G Magazino, Laŭte! kaj diversaj aliaj eldonoj, sed pro manko de spaco ktp. Mal.gaje ankoraŭ silentas ASLE, la aŭstria LEAo. Ĉu iu konas ASLE-peranton?


Raporto kaj konto pri ĝisnunaj LL eldonoj estos havebla ĉe LEA-komitato de SAT.

LEA-Ligilo n-ro 4 eldoniĝos 04.11.97. Bv. sendi viajn noverojn ne poste ol 14.10.97.




~ Kajero 37ª ~ Kajeroj ~ En PDF (paĝo 5ª) ~ Fernando Sor ~ Narciso Yepes ~