Esperantismo

La Esperanto-Grupo de Bilbao kaj vero

La Esperanto-grupo de Bilbao asertas, en sia bulteno Nia Ponto (marto de 1998), ke ne ekzistas en Hispanio minimume bone -kaj do rekomendinda- Esperanto- informilo nacilingva. Tio ne nur ne veras, sed estas insultema al agado de kelkaj samideanoj, kiujn mi konas kaj subtenas en ilia agado por Esperanto. Ekde du jaroj ekzistas El Correo del Esperanto, kiun HEF rifuzis agnoski ĝis nun. En la pasinta jarkunveno de HEF oni demandis al la tiama estonta HEF-estraro pri ilia sinteno pri la sola hispanverkita magazino kiu parolas pri Esperanto, kaj ili diris, ke ili ne ankoraŭ havis tempon pritrakti la aferon. Ankaŭ ili ne havis programon, kvankam ili devis improvizi tie intencaron antaŭ la asembleo. Sed jaro pasis, kaj ankoraŭ ne estas deklaracio de HEF pri la afero. Ankaŭ Esperanto España, eble la plej granda TTT-paĝo pri Esperanto (pli ol 17 megoj) restas senagnoskita de HEF eĉ se ĝi estas en tri servistoj kaj havis jam pli ol 12 000 legojn. Mi opinias, ke oni devas kunlabori, ne ĵaluzi. Tiel, ni iras nenien.

La Redaktoro


Kajero 38ª ~ Kajeroj ~ Gazetoteko ~ En PDF (paĝo 23ª)