Movado

Concerto de Tárrega

Levante Esperanta

Monumento al Esperanto, Kasteljono, 4-an de aprilo de 1998

Vivo kaj muziko de Francisco Tárrega estis temo de tiu prelego, kiun mi diris dum la pasinta 9-a Kongreso de VEFkM en Kasteljono, la 4-an de aprilo de 1998.

Se vi ne tre bone regas Esperanton, estas ankaŭ hispana versio tarresp.htm, al kiu ĉiuokaze vi alvenos el menciitaj adresoj. Por angloj ankaŭ estas paĝo (tarreng.htm) al kiu oni alvenos ankaŭ el la esperanta versio.

Sed estis aliaj okazaĵoj pli gravaj dum tiu kongreso: Placo de Esperanto kreiĝis en ĉefurbo Kasteljono la 4-an de aprilo 1998. Tio estas gravega okazo kaj granda sukceso farita de kasteljonaj samideanoj. Ekde nun, ĉiuj kasteljonanoj kaj vizitantoj scios pri Esperanto, eĉ se ili ne bezonas ĝin.

La monumento staranta meze de la Placo de Esperanto estas ŝtona, kaj reprezentas nian planedon ĉirkaŭitan de zono diranta Universala Lingvo. Sub la mondo estas du radioj kiuj venas el du manoj malfermantaj.

Sub tiu bildo estas averto kun la nomo de la skulptisto, Francisco Ferragut, kaj la dato de la okazo, la 4-an de aprilo de 1998.

Malkovrante la plakon.Ankaŭ mi prelegis dimanĉe pri El síndrome de Babel, hispane. Fakte tiu prelego estas digesto de tiu mirinda libro verkita de Claude Piron, Le défi des langues, kune kun miaj personaj travivaĵoj kiel kaj esperantisto kaj profesia instruisto pri la angla dum pli ol dudek jaroj. La prelegon mem konas S-ro Piron, kiu aprobis la enhavon. Vi trovos tiun prelegon -bedaŭrinde nur hispane, kvankam mi planas esperantan version- en Internet ĉe http://www. distrito.com/esperanto/sindrome.htm.

Mi bedaŭris, ke ne okazis la programita vizito al Ekologia domo, pro manko da tempo. Nin regalis, tamen, muzikistoj lokaj Voĉoj kaj lumoj, kiuj ludis bolerojn por ni dum pli ol du horoj ĉe la urba teatro, sabaton, kaj ankaŭ dimanĉe infano Tomás Fabregat ludis sian violonon por ni, akompanita de sia patro. Ĝi estis kortuŝa koncerto en kiu ne mankis La Espero de Ménil, kompreneble.

Sed la ĉefa evento en tiu kongreso estis la gravaj decidoj atingitaj de ni dum nia Ĉenerala Asembleo, pri kiu la prezidanto informos en la venonta numero de Kajeroj el la Sudo El Correo del Esperanto.

Jesuo


Kajero 38ª ~ Kajeroj ~ Gazetoteko ~ En PDF (paĝo 22ª)