Letero el Prezidanto

Nia nova prezidanto parolas.

Saluton, haleanoj!

Mi estas nova prezidanto hazarde kaj tute neatendite, ĉar mi ne iris al Valjadolido...

Mi devas konfesi, ke kiam mi akceptis proponon de Kamarado Marteno Bustín al vicprezidanteco, mi ne imagis, ke li demisius tiom frue, lasante al mi sian postenon. Mi ne volas esti prezidanto. Mi ne ŝatas esti prezidanto. Mi ne scias esti prezidanto. Sed mi klopodos esti vian prezidanton ĝis kiam nova kamarado alprenos tiun ĉi gravan respondecon, aŭ ĝis la venonta monato de aprilo, kiam mi nerevokeble prezentos mian demision antaŭ vi ĉiuj pere de Kajeroj el la Sudo aŭ kunveno, kiun mi alvokos.

Mi malfermas la limtempon, por ke oni kandidatiĝu al posteno de Prezidanto de HALE, kortuŝa asocio de ni ĉiuj amata, kiu ne meritas morton pro manko de prezidanto, bedaŭrinde.

Kamaradece,

María del Mar


~ Kajero 39ª ~ Kajeroj ~ En PDF (paĝo 4ª) ~
Kreita de Jesuo de las Heras la merkredon 15-an de julio de 1998.