Lasta kunveno de HALE

HALE kunveno okazis la 1-an de majo de 1998 je la 20:20 ĉe kafejo La Oficina (Oficejo) de Valladolid, apude de la Kongresejo 57-a de HEF, kun ĉeesto de la sekvantaj kamaradoj:

Kongreso de Valjadolido La tagordon prezentis nia prezidanto tri horojn antaŭ la kunveno, kiu disvolviĝis jene:
  1. Legado de akto kaj eventuala aprobo. Oni unuanime aprobis ĝin.
  2. Legado kaj eventuala aprobo de bilanco jara. Nia kasisto José María Bernabéu informis, ke estas 64 368 pesetojn, krom lasta pago de Francisco Conejero. Kotizoj al HALE ankoraŭ malabundas. Ni aprobis la kontojn de HALE.
  3. Resumo de aktivadoj post nia Asembleo de Valensjo. Ni ne povis starigi kursojn en sindikatejo en Alikanto. Tamen, ni sukcesis starigi kurson en Ateneo Apoyo Mutuo (Reciproka subteno) de CNT de Beniaján (Mursjo) kun 8 gelernantoj. Miguel Fernández diras, ke oni petis al li gvidi kurson ĉe El Solidario, bulteno de Solidaridad Obrera (frakcio de CNT), sed li ne povis tion fari pro troo de aktivaĵoj. Anstataŭe, li prelegis pri Esperanto, ege sukcese.
  4. Informo pri Kajeroj el la Sudo. La redaktoro klarigas, ke nia bulteno prokrastis sian aperon ĉi foje je la unua fojo unu monaton, ĉar anstataŭ aperi la 1-an de majo, ĝi devus esti aperinta la 1-an de aprilo. Tio estis pro tro da laboro, kion li klopodos ne okazigi en la estonto. Kvankam ne multaj kamaradoj enhavas tiun dian sparkon verki, oni daŭre sendas kontribuaĵojn al Kajero, ĉefe tra Inter-reto.
    Neniu demandis pri nia bulteno, kiun oni disdonis al anoj de Hale dum la dua tago de la Kongreso de HEF.
  5. Programo por la venonta periodo. Estas tre interese, ke liberecanaj junuloj interesiĝas pri Esperanto. Post multjara silento, ni havas nun rilatojn kun aliaj leaoj. Nun la afero funkcias bone. Sed kun SAT ni ne rilatas kiel asocio, kion ni devas fari laŭ la prezidanto. Ni devus kontribui al Lea Komitato minimume per 10 000 pesetoj, laŭ propono de Kasisto Bernabéu. Oni plejmulte konsentas (fakte ĉiuj jesas al tio, nur unu homo sindetenas).
  6. Proponoj kaj kritikoj al SAT pri la Kongreso de Odeso. Neniun kritikon oni diras.
  7. Nepra eksiĝo de la nuna prezidanto kaj elekto de sia anstataŭanto. Prezidanto Bustín diras, ke li demisias ĉar li ne plu deziras okupi sian postenon. Oni akceptis tion post multe da diskuto, dum kiu ni aŭdis ĉefe la voĉojn de kamaradoj Bustín, Fernández kaj de las Heras. Finfine, oni decidas, ke laŭstatute Vicprezidanto Guirao iĝas aŭtomate nia Nova Prezidanto, al kiu restas la respondeco pri la nuna situacio.
  8. Petoj, sugestoj kaj demandoj. Subskribanto petas, ke k-do Bustín re-prezidantiĝu, aŭ ke li almenaŭ vicprezidantiĝu. Li rifuzas duoble.

Ne estante pliaj aferoj por pritrakti, ni finis nian kunvenon je la 21:00 horo.

Eventuala Sekretario,

Subskribis Jesuo de las Heras Jiménez.


~ Kajero 39ª ~ Kajeroj ~ En PDF (paĝo 5ª) ~
Kreita de Jesuo de las Heras la merkredon 15-an de julio de 1998.