Himnoj,
(okaze de la Himno de Okcitano)

Kiam la internacia Kongresa Ĥoro koncertis kadre de la 83-a Universala Kongreso de UEA, mi ne volis kredi miaj miajn orelojn, kiam mi aŭdis interpreton de Himno de Okcitanio kantitan ne nur de nia ĥoro, sed ankaŭ de preskaŭ tuta la ĉeestantaro. Ŝajnis, ke la esperantistoj akordigis kun tiu sinteno de subpremado, kiujn tiuj tiel nomitaj subpremataj popoloj el la mondo kutime havas. En la plej centrisma lando de la mondo. Lando, kiu akceptis nin esperantistojn sindoneme kaj gasteme. Mi dubas ĉu Okcitanio estas subpremata lando. Mi ankaŭ dubas, ĉi okcitanoj estas popolo. Bezonas oni havi ion pli ol apartan lingvon por esti popolo.

Por kontraŭi tiun 'laŭ mi' sensencaĵon, mi bedaŭris, ke mi ne sciis la Marseljeson en Esperanto (ankaŭ mi ne sciis en la franca). Do mi devis kontentigi min kriante Vive la France!

Sed La Marseljeson, kvankam simbolon de centrisma Francio, oni tute ne povas rigardi kiel simbolo subpremanta. Ni konsideru tion, kion ĝi diras:

La Marseljeso.

Ni iru, infanoj de l' patrio,
la tag' de gloro alvenis jam!
Kontraŭ ni de la tiranio
Flago sanganta levis sin (2)
Aŭskultu vi dum la kampanjoj
Muĝi la bestaj soldatoj
Dum rabante viajn infanojn
sufokas ilin laŭ sia plezuro.

Refreno:
Al armoj, civitanoj!
Formante bataljonojn!
Al arm', al arm'!
Malpura sang'
inundas la kamparon.

Al armoj, civitanoj!
Formante bataljonojn!
Al arm', al arm'!
Malpura sang'
inundas la kamparon.

II
Kion volas ĉi sklava hord'?
perfidistoj, komplotaj reĝoj?
Por kiu tiuj nenoblaj kaptiloj ,
feroj longtempe pretigitaj? (2)
Francoj, por ni! Ve, kia ofendo!
Kian senton ĝi devas levigi?
Nin oni kuraĝas mediti
meti je antikva sklaveco!

[Refreno]
Al armoj, civitanoj!
Formante bataljonojn!
Al arm', al arm'!
Malpura sang'
inundas la kamparon.

Al armoj, civitanoj!
Formante bataljonojn!
Al arm', al arm'!
Malpura sang'
inundas la kamparon.

III
Ĉu fremdaj kohortoj
leĝigos ĉe niaj hejmlokoj?
Ĉu salajrataj falangoj
faligos niajn fierajn militistojn?
Granda Dio..! Per ĉenitaj manoj
ĉu niaj fruntoj plorus,
malnoblaj despotoj iĝus
mastroj de niaj destinoj?

[Refreno]
Al armoj, civitanoj!
Formante bataljonojn!
Al arm', al arm'!
Malpura sang'
inundas la kamparon.

Al armoj, civitanoj!
Formante bataljonojn!
Al arm', al arm'!
Malpura sang'
inundas la kamparon.

IV
Tremu, tiranoj!, perfiduloj
Cxu oni malfrancendigus Marseljeson? malaprobo de ĉiuj ajn.
Tremu!, viaj patrmortigaj planoj
finfine ricevos sian pagon.
Ĉio soldatas kontraŭ vin.
Se ni falas, junajn heroojn
la lando denove produktas
kontraŭ vi pretigitaj por bati.

[Refreno]
Al armoj, civitanoj!
Formante bataljonojn!
Al arm', al arm'!
Malpura sang'
inundas la kamparon.

Al armoj, civitanoj!
Formante bataljonojn!
Al arm', al arm'!
Malpura sang'
inundas la kamparon.

V
Francoj!, en grandomilitiste
portu aŭ haltigu viajn batojn,
savu tiujn tristajn viktimojn
armitajn nevole kontraŭ ni ,
sed despoton sangavidan,
kaj komplicon kuiritan ĉe ni,
ĉiun tigron kiu, senkomptate,
ŝiras enon siapatrinan.

[Refreno]
Al armoj, civitanoj!
Formante bataljonojn!
Al arm', al arm'!
Malpura sang'
inundas la kamparon.

Al armoj, civitanoj!
Formante bataljonojn!
Al arm', al arm'!
Malpura sang'
inundas la kamparon.

VI
Amo sakra al patrio,
gvidu levi venĝeman brakon nian.
Libereco, kara liberec'
batalu inter viaj defendantoj.
Sub niaj flagoj, venko
asekuru vian fortan akcenton,
ke viaj mortantaj malamikoj
vidu vian venkon kaj nia gloro!

[Refreno]
Al armoj, civitanoj!
Formante bataljonojn!
Al arm', al arm'!
Malpura sang'
inundas la kamparon.

Al armoj, civitanoj!
Formante bataljonojn!
Al arm', al arm'!
Malpura sang'
inundas la kamparon.

Mi konkludas gvidante vian atenton al fakto, ke kanto kontraŭ tiranio ne povas esti rigardata kiel tiraniigo. Okcitanio neniam estis pli grava ol kiel parto de unu el la plej gravaj landoj el la mondo. Lokalaj estroj ofte subpremas samlokanojn, kiel historio atestas. Fakte naciojn oni elpensis por fini feŭdistojn. Malhistoriistoj nunaj volas ripeti historion, kiel oni vidis en Bosnio kaj aliaj parto de la mondo. Himnoj estas vere nenio, krom respegulaĵo de faktoj pasintaj aŭ estantaj. La himno de Okcitanio estas kanto de amo. La Marseljeso estas kanto de ribelo sangosoifa, sed kiu signalas kaŭzoj de tiranio kaj subpremado, kaj ĝi ankaŭ signalas la vojon por liberigi sin de tiu subpremo, ne nur plendo, por ke dio aŭ alia fantomo liberigu nin. Kutime ni devas solvi niajn problemojn. Mi ankaŭ ne komprenas kial nia ĥoro ankaŭ ne kantis la solan kanton kiu portas la nomon La internacia. Oni diris al mi, ke oni ne devas fari politikon, sed ĵus tio estis, kion ni faris en Montpeliero irante tien. Ni montras praktike, ke internacia ilo funkcias bone, kaj tio ankaŭ estas politiko, kio estas la arto fari bezonaton ebla. Se oni analizas la vortojn de tiu kanto, oni povas atingi rezoneblajn konkludojn, kiuj estas tre proksimaj al nia celo. Sed tio estas alia kanto.

John Hammer.



~ Kajero 40ª ~ Kajeroj ~ En PDF (paĝo 33ª) ~
Kreita de Jesuo de las Heras la sabaton 29-an
de aŭgusto de 1998 je la 13:38:59-a horo.