Enkonduko en muzikon

Prezento


Francisco Tárrega

Post niaj gravaj serioj da artikoloj pri mursjaj Lirikaj Perloj de Al-Andalus kaj Kutime Faritaj Demandoj, ni enkondukas novan interesan temon serian, Enkondukon en muziko, kiun ni ankaŭ taksas alte pro la intereso de la temo kaj pro la utileco de la afero. Inter ni esperantistoj ne ekzistas tro da muzika sperto kaj kulturo, laŭ mia travivaĵo, kaj mi esperas, ke miaj artikoloj kontribuas al plenigo de grava truo en nia movado. Se mi eraras tion farante, mi atendas lojalajn korektojn de samideanojn. Aliflanke, mi devos proponi novajn vortojn, ĉar la sola verko, kiun mi konas, kiu tuŝas nian temon, estas Muzika terminaro kun alfabeta indekso, de David. G. Hill kaj eldonita de MEL en Sofia je 1992. Bedaŭrinde, ĝi estas verko de brito, kiu apogis sin —laŭ oni eltiras de sia verko— larĝe en la brita tradicio. Male, mi opinias, ke la lingvo de muziko estas ĉefe itala, kaj pro tio oni devus konsideri la italan --ne la anglan-- kiel evidentan fonton por terminoj teĥnikaj. Tamen, miaj innovaĵoj estos malmultaj kaj sufiĉe rezonitaj, por ke oni konsideru ĝiajn oportunecojn.

Mi esperas, ke legantoj de miaj artikoloj partoprenos en diskutoj pri tiuj temoj de mi proponitaj ĉi tie, kaj eĉ se ne ĉiujn komentojn mi publikigos ĉi tie, mi promesas, ke la plej interesaj el ili aperos kun mencio de la aŭtoroj.


Kiom da notoj havas piano?

Tio estas kaptila ridindigaĵo! Mi esperas, ke neniu el vi falas en ĝi... Piano havas... sep notojn! Kial nur sep? Bone, ekzistas nur sep notoj. Piano havas multajn sonojn, sed notoj estas nur sep. Tio estu nia unua leciono. Kio estas noto? Notoj estas grafikaj signoj kiuj esprimas muzikaj sonoj kaj difinas iliaj tesituroj kaj daŭroj. Ni parolos pri daŭro poste, sed nun klarigas, ke tesituro estas la muzika Kiom da notoj havas violonon? :-)alteco de notoj, tio estas, kiom altaj aŭ akutaj ili estas. Notoj havas sep nomojn, laŭ siaj relativaj tesituroj: do, re, mi, fa, sol, la kaj si. Tiuj nomoj estas multe pli kanteblaj ol tiuj nomoj, kiujn ili ricevas en la angla tradicio: C D E F G A B. Kialo estas, ke kiam oni lernas muzikon en Britio kaj aliaj landoj, oni kutime ne kantas, sed uzas muzikilon --kiel pianon aŭ gitaron-- por praktiki la ekzercojn. Rezulto estas, ke dum oni ja povas uzi klavon A aŭ G, oni trovas multe pli kanteblaj silabojn do-re-mi-fa-sol-la-si en la cetaraj landoj, kie oni ne uzas muzikilon, sed la propran voĉon por eklerni muzikon.

Sufiĉas por unua leciono. Venontfoje, mi klarigos kial tiujn nomojn oni elektis por notoj. Ĝis!


~ Kajero 40ª ~ Kajeroj ~ En PDF (paĝo 31ª) ~
Kreita de Jesuo de las Heras la sabaton 29-an
de aŭgusto de 1998 je la 13:38:59-a horo.