Informoj de la prezidanto

Estimataj samideanoj:

Dum la pasinta monato de decembro de 1998 la haleanoj elektis novan estraron. La pasinta prezidanto, María del Mar, estis la unua virino kiu prezidis asocion de Esperanto.

Ni havas novan programon: unue havi komuniko kun la sindikatoj, kaj due plialtigi reale la rilaton kun civila agado.

Ni devas havi rilaton kun la sindikatoj, ni sendos ilin informadon pri Esperanto kun la artikoloj kiuj aperas en la naciaj ĵurnaloj.

Aliflanke, ni kompilos datbazon de asocioj pri civila agado, kun kiuj ni devas kunlabori pro tio, ke ni havas komunan celojn. Ekzemple, ni havas similajn cel-punktojn al tiuj de vegetaranaj asocioj.

Hale devas disvastigi Esperanton ekster la movado en asociojn, sindikatojn kaj similajn. Tio signifas ŝanĝi la pensmanieron: novaj lernantoj ne venos al la asocio esperanta, endas, ke Esperanto iras al la asocioj aliaj.

Fine, mi kredas, ke ni devas formi novan tipon de instruisto, kun alt-kvalita uzo de la lingvo kaj kiu serĉas liajn lernantojn.

Juan Antonio Cabezos


~ Kajero 41ª ~ Kajeroj ~ En PDF (paĝo 4ª) ~
Kreita de Jesuo de las Heras la vendredon, 12-an de marto de 1999 je la 21:59:11 horo.