La krizo de HALE

Marteno Bustín Benito

Dum multaj jaroj kamarado Marteno Bustín Benito estis Prezidanto de HALE, tasko kiu lacigis lin. Pro tio li demisiis kaj María del Mar Guirao Gallego anstataŭigis lin. Poste, Juan Antonio Cabezos, krom sia posteno kiel Prezidanto de VEFkMu, akceptis la oficon de Prezidanto de HALE. Li prezentis skipon, por ke ili helpu lin en sia agado. Li kredis, ke li povis kalkuli je ĉiuj de li proponitaj, eĉ se li ne povis aranĝi la aferon sufiĉe frue antaŭ la prezento de sia skipo al la balotanaro.

Bedaŭrinde, la proponita de li vicprezidanto respondis, ke li ne volas gvidi ŝipon kies tripulacio volas submarigi ĝin, aŭ almenaŭ ne gravas al ili, ĉu la ŝipo atingos havenon. Laŭ li la rilato inter la haleanaro ne estas sufiĉe bona, kaj tiel oni ne emas kunlabori.

Maria del Mar

Pro tio, ke la Prezidanto, la ĝis nun Vic-prezidanto kaj nuna respondeculo pri Libroservo kaj la redaktoro de nia magazino kunvenas ĉiusemajne, oni ne povas diri, ke ni ne rilatas unu al la alia, aŭ ke ni ne kunlaboras. Ni komentis tiun leteron, kiu ne estas privata afero, ĉar ĝi estis ricevita de la Prezidanto nome de ni ĉiuj, kaj kies temo estas sufiĉe publika: rifuzo akcepti postenon, ne pro personaj kialoj --eĉ se li simple Prezidanto Cabezos ne volas, tio ja estas persona decido respektinda kaj ne publikigebla--, sed pro fundaj atakoj al HALE devigas nin atentigi la anaron pri tiu krizo. Mi ne scias, se estas multaj esperantaj asocioj kies 75% de estraranoj kunvenas semajne, sed mi suspektas, ke ne estas multaj. Ni nun ĵus organizas la 1-an Kongreso de HALE, io neniam antaŭe atingita. Estas vere, ke ni ne ĉiam respondas leterojn sufiĉe frue, sed kelkaj el ni havis problemojn prisanajn, kaj ne povis aktivi tiom multe, kiom ni volus. Sed eltiri el tio, ke la asocio ne funkcias, estas troigi la aferon. HALE estas kultura esperanta asocio. Ni ne estas revolucia, laborista asocio, kiel SAT, kiu volas ŝanĝi maljustajn statojn de aferoj. Ni nur estas kultura asocio, laŭ nia statuto. Tiusence mi kredas, ke ni faras nian laboron sufiĉe bone.

Nun ni havas krizon, ĉar ni ne havas vic-prezidanton. Eble en la Kongreso ni interkonsentos pri la afero. Estas la unua fojo, ke ni ne havas vic-prezidanto, sed nia prezidanto estas ankaŭ prezidanto de alia esperanta asocio.

~ Kajero 42ª ~ Kajeroj ~ En PDF (paĝo 18ª) ~
Kreita de Jesuo de las Heras la merkredon, 20-an de aprilo de 1999.