Enkonduko en muzikon

Ni kantu

Discantus Homo kantis antaŭ ol li lernis paroli, kaj sekve multe pli frue ol li lernis fari muzikan instrumenton. Aldone, oni asertas ofte, ke neniu instrumento povas kompariĝi al homa kanto pri sia delikateco, nuanceco, kaj sentesprimo. Kiel ajn estu, ni konsideru la sekvantajn notojn:

La signo F nomiĝas sol, kaj pro tio, ke ni metas ĝin sur la dua linio, signifas, ke ĉiu noto metita sur tiu linio estas la noto sol. La noto la estas en la sekvanta spaco inter tiu linio kaj la tria, la noto si kuŝas ĉe la tria linio, kaj denove en la tria spaco ni trovas la noton do —kompreneble en la oktavo sekvanta—. Se ni subeniras, ni trovas la noton fa sur la spaco unua (tiu inter la unua kaj la dua linioj). Sciante, ke la sekvo de notoj estas do-re-mi-fa-sol-la-si, ni povas supreniri kaj subeniri laŭ la gamo aŭ skalo por trovi la noton. Sub la noto sur la unua linio -mi- ni aldonas la noton re en la unua aldona spaco, kaj do sur la unua aldona suba linio.

Ĉion ĉi dirite, ni povas kanti la fragmenton supran. Ili estas la du unuaj mezuroj de fama franca infana kanto. La notoj estas do-re-mi-do, kaj se vi legas min en Interreto, klaku sur la notoj kaj vi aŭdos la muzikon. La numeroj 4/4 signifas, ke la mezuro estas organizita en kvar partoj (unua kvar) kaj ke la figuro kiu daŭras tutan parton estas K kiu nomiĝas nigra. Kiam ni jam kantis bone do-re-mi-do (ni imagu, ke ni paŝas, kaj ni kantas po unu noto ĉiu paŝo). Nun ni povas lerni la duan parton:

La notoj nun estas mi-fa-sol, sed ni vidu, ke sol havas la kapon blanka. Ni nomas tiun figuron blanka figuro (aŭ simple, blanko), kaj ĝi daŭras du paŝojn, tio estas, du partojn de la mezuro: mi-fa-sool. Nun la afero komplikiĝas iomete:

Sol-la-sol-fa daŭras duonpaŝon (ĉiu noto, kompreneble, aŭ du paŝojn por la tuto): dum la unua paŝo ni kantu sol-la kaj dum la sekvanta paŝo ni diru sol-fa. La du sekvantajn paŝojn ni kantas mi kaj do. Nun ni venas al la lasta mezuro:

Ni ne trovas problemon nun por kanti tion, ĉu? Bone, nun ni bezonas alian kantiston, kaj kiam ni atingas la trian mezuron, li aŭ ŝi komencu kanti la komencon, kaj ni havas duvoĉan kanton Frere Jacques:


Kajero 42 | Kajeroj | Esperanto Hispanio ~ MEL Kurso ~ MEL

Muziko: Frato Javo, franca popolkanto, adaptita kaj tradukita de Jesuo de las Heras
Jen la vortoj:
Frato Javo
Frato Javo
dormas vi?
dormas vi?
sonu sonorilon
sonu sonorilon
klin, klon, klan
klin, klon, klan

~ Kajero 42ª ~ Kajeroj ~ En PDF (paĝo 19ª) ~
Kreita de Jesuo de las Heras la merkredon, 20-an de aprilo de 1999.