Kio gravas?

Ne gravas al mi, ke aliuj decidas pri tiu ĉi malbonodora lando. La Hispana Ŝtato estas tre granda, kaj ne interesas al mi, ke oni pligrandigas impoŝtojn nerektajn; tute ne interesas al mi, ke oni favoras privatan edukadon kontraŭ tiu publika. Kiel rilatas al mi, ĉu oni aprobas aŭ malaprobas leĝon pri aborto, se mi ne estas virino? Pro tio, ke mi ne loĝas en Baskolando, E.T.A. kaj feinoj estas same realaj al mi. Se Usono bombadas Afganistanon, tiu ĉi certe kulpos pro io, kaj usonanoj pravas. Honduranoj domaĝas ĉi-jare; eble venontjare ili povos gajni la Pokalon de l' Mondo. La sola aspekto kiu ĝenas al mi pri la Klinton-Lewinski afero estas, ke mi ne sukcesas, ke oni faras same al mi, kiel ŝi faris al Vilĉjo.

Kio sole gravas vere al mia vivo estas, ke mia futbala teamo gajnu la Pokalon de Eŭropo kaj ke morgaŭ mi sukcesos havi postenon en kiu mi laboros tre malmulte kaj gajnos multe da mono. Kiel bele estas, esti apolitika!

Toloyen

Kajeroj ~ Kajero 43 | Kajeroj ~ En PDF (paĝo 12ª)
Kreita de Jesuo de las Heras la mardon 13-an de julio de 1999 je la 16:39:59 horo.