Krio el Jugoslavio

Post du monatoj ni atestis senhelpigeble militon en Jugoslavio, fare de tiuj registaroj, kiuj diras, ke ili reprezentas nin. Ni ankaŭ ricevis, sendefende, tonojn da propagando -la propra maniero prezenti la novaĵojn ja estas propagando-. Por kontraŭi tion, kaj por ke ni povu eltiri niajn proprajn konkludojn, ni memoru, ke serboj ne estas diabloj, sed homoj, same kiel ni, kiuj suferas, soifas, malsatas kaj timas, lacigas, malamas kaj amas, same kiel ni.

Unu el tiuj homoj, Zoran Ciric, travivis la plej amarajn tagojn de sia vivo dum la milito. Li rakontis al ni pere de Interreto. Kajeroj el la Sudo ofertas lian rakontadon nun, kvankam ĝi estas tre longa. Ni pensu, ke kio okazis en la plej stabila lando el la mondo dum ĉirkaŭ 50 jaroj, ankaŭ povus okazi ĉe ni.

Mi ankaŭ inkluzivas la adresaron, kiu ricevis la mesaĝaron de Zoran.

La redaktoro

X-From_: zcnis@cent.co.yu Tue May 4 18:18:29 1999
Reply-To:  _ Zoran Ciric _  <zciric@eunet.yu>
From: zcnis@cent.co.yu (Ciric Zoran) To:  _ Josenilton Passos do Nascimento _  <kongreso@svn.com.br>,
 _ Jorg de Mulder _  <jorgo@agoranet.be>,
 _ Jean-François Colson _  <espocolsonjf@hotmail.com>, <espero@freemail.c3.hu>,
 _ Ilja B.S. De Coster _  <Ilja.DeCoster@rug.ac.be>,
 _ Hoŝida Acuŝi _  <czw06615@nifty.ne.jp>,
 _ Heroldo _  <heroldo@tin.it>,
 _ Francesco Amerio _  <f.amerio@agora.stm.it>,
 _ fernandopita _  <fernandopita@openlink.com.br>,
 _ Eventoj _  <eventoj@hungary.net>,
 _ esperanto.en.vendomois _  <esperanto.en.vendomois@mail.dotcom.fr>,
 _ Esperanto project, Ekparoli _  <esperanto@Education.monash.edu.au>,
<EHRMANT@de.ibm.com>,
 _ Edmund GRIMLEY EVANS _  <edmundo@rano.demon.co.uk>,
 _ Don HARLOW _  <don@donh.vip.best.com>,
 _ Dirceu & Claŭdio _  <claudirc@unisys.com.br>,
 _ Cielismo Von (Wang Tianyi) _  <komerco@esperanto.nu>,
 _ Camelia Pop _  <c.pop@btr.ro>,
 _ Burgos-Sanĉez _  <esperanto@neunet.com.ar>,
 _ Bruno Masala _  <bruno@poetic.com>,
 _ Bojan Stanojevic _  <bojandst@eunet.yu>, <BahaaELigo@aol.com>,
 _ amikeca reto _  <a.reto@france-association.com>,  _ Alain Fagot _  <A.Fagot@francemel.com>,
 _ Jesuo de las Heras _  <jesuo@distrito.com>
Subject: 41
Date: Tue, 4 May 1999 17:19:54 +0200 X-MSMail-Priority: Normal
X-Mailer: Microsoft Outlook Express 4.72.3110.1
X-MimeOLE: Produced By Microsoft MimeOLE V4.72.3110.3

Niŝ, la 04an de majo 1999, 16:20 h

Dum du tagojn ni entute ne havis elektron. La plej nova atakcelo estas elektraj instalaĵoj. Tuta Serbio restis sen elektra energio. La elektra situacio ankoraŭ ne stabilas kaj mi rapidas por sendi le mesaĝojn kiujn mi pretiĝis antaŭ ol la malapero de elektr-energio.

Venontfoje mi skribos pli. Nun mi nur aldonas ke mi tute ne kredas je demokratio kiu uzas bombojn kaj rakedojn kiel argumentoj. Ke ne temas pri veraj demokratuloj jen ankoraŭ unu ekzemplo. Oni provis detrui ŝtatan TV-entreprenon (RTS) ĉar ĝi mensogas. La atakoj damaĝis RTS-konstruaĵon kaj mortigis plurdekon da ĵurnalistoj sed la elsendoj daŭrigis. Plej suferis tute senkulpaj ĵurnalistoj. Eĉ se ĉi estus vero (la vero fakte estas ke RTS nur, kelkfoje, ne donas plenan informon kaj foje iom troigas la sukcesojn, ĉu politikaj,ĉu ekonomiaj. Sed ĝuste demokratiaj informiloj kelkfoje uzis elpensitajn informojn) detruado ne estas solvo. Unue: demokratia principo estas ke ĉiu havas rajton je sia propra opinio kaj vidpunkto; kaj due: do, se al mi ne plaĉus inform-maniero de iu inform-entrepeno, ĉu mi rajtus ataki ĝin per bomboj?! Al mi mem la informado je RTS tute ne plaĉas ĝuste pro la troigado. Tamen ĝis nun mi neniam ekpensis ke mi ataku ĝin. Mi simple ŝanĝas la kanalon...

Ankaoraŭ io. La protestoj de serboj en Jugoslavio kaj en la mondo, kune kun aliaj pacemaj kaj kontraŭ militaj movadoj ne signifas nepre la suporton al la politiko de Miloŝevic. Multaj serboj (granda plimulto) tute ne konsentas kun ajna perforta forigo de ajna nacieco - ja eĉ serboj mem (kiuj vivis tie) estis perforte forigitaj de kelkaj eksjugoslaviaj teritorioj, ankaŭ de Kosovo - fare de kosov-albanaj ekstremuloj pli frue - vi verŝajne ne sciis ĉi. Nome kosov-albanaj ekstremuloj aktivas tie delonge... ne nur serboj suferis. Krom aliaj naciecoj, ankaŭ albana loĝantaro estis atakata - ĉiuj kiuj ne pretis akcepti ilian ekstreman politikon... Do, homoj protestas kontraŭ NATO-atako kiu vere danĝerigas pacon je tuta mondo. La NATO-estroj simple decidis ke serboj kulpas kaj tial ili havas rajton okupi la teritorion kaj tutan ŝtaton. Se oni ne akceptas okupon NATO bombados la civitanojn ĝis la ŝtatestroj permesos eniron de NATO-fortoj en Serbio. Poste NATO-estroj rajtus fari samon ie ajn je la mondo, kaj io ajn.... Do, se vi ne akceptas trinki Koka-kola vi estas nedemokratia kaj oni havos rajton ataki vian ŝtaton. La ekzemplo estas iom tro banala, sed la pura vero estas tre proksime. Ĉu vi vere kredas ke NATO-militaj estroj entute tiom zorgas pri veraj homaj rajtoj de iu ajn popolo kaj nacio? Mi dubas. Se mi aŭskultus nur NATO-eldiroj kaj paroladoj ja la tuta mondo devus esti feliĉego sub komando kaj protekto de NATO-alianco kaj NATO-estroj. Bedaŭrinde mi juĝas pri la situacio ankaŭ laŭ NATO-agadoj. Ne nur je Jugoslavio...

Niŝ, la 07an de majo 1999, 20:15 h

Ja, bone mi supozis ke en Niŝ estos multe pli interese (danĝere) se la NATO-fortoj ekuzos ankaŭ bulgarian ĉielon. Marde ĉi semajne, dank al la dekstrula plimulto en la bulgara parlamento, NATO ricevis ankaŭ la oficialan permeson por la traflugoj. De tiam ĉiunokte io okazadis ĉi tie. Marde nokte nur unu rapidega traflugo super Niŝ, ie estis elĵetitaj du rakedoj, kaj tuja forflugo de la aviadilo. Plej verŝajne je la aerodromo. Merkrede nokte nova rapida traflugo de kelkaj aviadiloj, elĵetitaj rakedoj kaj bomboj (6-7) je petrol-rezervujoj kaj tuja forflugo. Feliĉe ke la rezervujoj jam estis malplenaj... Kelkaj uj(eg)oj estas plene detruitaj. La fenestroj je proksimaj loĝkonstruaĵoj estis detruitaj ankaŭ. Ĉu pro tio ke la defend-pafado silentis, ĉu pro tio ke tiel estis planite - ĵaŭde, t.e. vendrede frumatene, do ĉi matene, aperis pluraj aviadioj super Niŝ. Ĉirkaŭ la 03a horo vekis min la bruado. Bone mi aŭdis la aviadil-motorojn. Mi atendis iom por ekscii (ekaŭdi) ĉu denove celo estos Niŝ aŭ ili daŭros. Je la unua momento mi ekpensis ke ĉio rapide finiĝos. Sed baldaŭ mi rimarkis ke la motor-bruado restas super la urbo. Ŝajnis ke ili restos. Nun mi atentis kie estos la bomb-celo. (La rulkurteno estis mallevigita, la fenestro malfermita, ekstere kaj do sekve ankaŭ en la ĉambro estis iom tro freŝe por mia gusto. Mi tute ne emis ellitiĝi, anstataŭe mi plibone enŝoviĝis je la varma kovrilo kaj komencis sekvi (aŭskulti) la okazaĵojn.) Nek la supozo ke ili restos nur dudekon da minutoj estis ĝusta. (Se mi ĉi sciis mi verŝajne forirus al la tegmento. De supre oni tamen povas ion vidi. Aparte nun kiam la oriento estas la ĉefa enirejo por Niŝ. Unu el la antaŭaj noktoj mi elkovris ĉi. Almenaŭ pli multe da steloj... aparte se la tuta urbo ne havas elektrikon. Krome, la tutan orientan parton de la ĉielo kaj ĉio je kaj super la orienta parto de la urbo kaj ekster de urbo (je tiu flanko troviĝas nur 1-2 etaĝaj konstruaĵoj). Do, mi restis en la lito. Nur la motor-bruado estis aŭdebla. Dum 10-15 minutojn nenio okazadis. Aspektis kiel ke la aviadiloj esploradis kiel maniere kaj de kie ekataku. Ja ili jam, plejverŝajne ĝuste sciis kion ili devas ataki. Nur ni malsupre scias nenion. (La rakedoj kaj bomboj poste montras la celojn...) La aviadiloj komencis malleviĝadi. La atako komencas. Post iom da tempo ekpafegis la defend-armiloj. Ja tio estis surprizo kaj por mi kaj por la pilotoj. Vere surpriza atako estis. Ne nur ke ili atendis ke la aviadiloj alproksimiĝu al la celo sed la defenduloj je la sama momento ekpafadis de ĉiuj flankoj. Ja mi povis bone aŭdi la pafadon de iu proksima monto, por ili mi jam sciis - kelkfoje ili jam pafadis de tie. Sed nun je la sama momento oni povis aŭdi la pafadon de diversaj ĉirkaŭurbaj lokoj. La aviadiloj tuj leviĝis. Post la unua surprizo ili faris cirklon ( kolektis novan kuraĝon) kaj komencis novan malleviĝon. Ĉi foje ili ne malleviĝis tiom kiom ili planis, do verŝajne okazos novaj krom-damaĝoj. La eksplodoj ekaŭdiĝis. La defendpafado ekpafegis. La aviadiloj ekleviĝis, faris cirklon (super la orienta parto, t.e super mi) kaj denove revenis. Denove malleviĝado.... Kaj tiel ili ludadis ĝis la 04:30 horoj. Ja vera aerbatalo okazadis.

Dum la tago oni povis ekscii pri la rezultoj de la ludo. Estis denove atakitaj la aerodromo kaj petrol-rezervujoj. Entute 26 rakedoj falis. Krom-damaĝoj: proksime de la aerodromo troviĝas vilaĝo Medoŝevac. Du-tri rakedoj falis en la vilaĝo. Pluraj domoj estas plene kaj parte detruitaj. Damaĝo estas granda. Homoj perdis ĉion. Dekon da vunditaj. Du NATO-aviadiloj trafitaj. Pri la aviadiloj oni informis nenion.

Dum la tago, ĉirkaŭ 10-11 horoj nova atako al Niŝ. Mi estis en la vendejo (troviĝanta je 30 metrojn de mia domo, do je la orienta urboparto). La aviadilojn mi aŭdis, post iom da tempo ankaŭ eksplodojn. (Estis nuba ĉielo, nenion mi povis vidi...) Aperis nigra densa flumo. Poste mi eksciis kaj vidis la rezultojn je TV-elsendoj de niŝaj tv-entreprenoj. Estis trafitaj la urba hospitalo (kelkaj hospital-konstruaĵoj estas damaĝitaj: por infanaj malsanoj kaj la naskiĝejo...) kaj kelkaj stratetoj apud centrala merkato. Dekon da mortigitaj, kvindekon da vunditaj... Mi unue pensis ke okazis novaj eraroj.... Sed ŝajnas ke ĉi foje vere ne estis krom-damaĝo jam intenco! Nome se oni deziris detrŭi la proksiman ponton, se temas pri la merkato, oni ja uzus potencaj bomboj. Anstataŭe je la atakoj estis uzitaj tiuj malpermesitaj, kontraŭ homaj bomboj (je unu granda bombo troviĝas multaj malgrandaj bomboj kaj tre akraj kaj tre danĝeraj metaleroj kiuj estas dediĉitaj ĵus por vundigi kaj mortigi la homojn). Ŝajnas ke ĉi atakoj estis kontraŭhomaj.

Oni ĵus anoncis danĝeron de la aeratako en Beogrado. La elektriko du foje malfortiĝis.... eble mi tuj finu.... Ĵus anonciĝas sirenoj ankaŭ en Niŝ. Espereble la atako ne okazos tuj kaj la elektriko ne malaperos...

...do, aspektas ke la atakoj estis revenĝo por la lastnokta defendpafado... Je ĉiu okazo nun vere okazis pura atako al la civilaj celoj. Estas mortigitaj civitanoj je la urbocentra parto de Niŝ. Bomboj falis proksime de la merkato kaj al la hospital-konstruaĵoj. Tiuj apudmerkataj bomboj falis je nur 80-100 metrojn de la trinkvendejo kie ankaŭ mi laboras. (Nia entrepreno havas du vendejojn: mia ĉefa laborloko fakte estas tiu merkata vendejo. Sed momente, jam dum unu monato, mi strong>helpas je tiu alia orientparta vendejo.) La vendejon kaj la kolegon mi povis rimarki je tv-elsendoj dum oni raportis pri la damaĝoj kaj pri la mortigitaj homoj. Dum la tago mi telefonis al li. Li diris: Ja estis terura frapo kaj eksplodo! Feliĉe nenio okazis kun li. Bedaŭrinde ne ĉiuj havis feliĉon hodiaŭ...

Postmorgaŭ estos Venko Tago, la 9an de majo. Ĉu ankaŭ ĉi tie la detruado finiĝos ĝis tiam ni ekscios. Ŝajnas ke la politika solvo proksimiĝas, tial usona administracio rapidas detrui ju pli multe....

La aviadiloj ekbrŭas...

Niŝ, la 08an de majo 1999, 07:20 h

Tiuj vesperaj aviadiloj kaj postaj kiujn mi aŭdis nur traflugis Niŝ. Tamen, por ĉiu okazo mi preferas malŝaltigi la komputilon, alie mi riskas eblan komputil-damaĝon... Ĉi nokte ĉi tie estis trankvile. Paracin, urbo je 70-80 km norde de Niŝ, estis atakita. Fakte la bomboj estis ĵetitaj ĉirkaŭ la urbo. Ĉi nokte estis atakita Beogrado. La atako komencis kun nova detrŭado de la elektraj instalaĵoj (ja tiuj du elektraj malfortigoj hieraŭ vespere, dum mi skribis...) La tuta Beogrado restis sen elektrika energio. (ĉ. la 23a horo telefonis al mi Renato el Beogrado. Li interesiĝis pri kio okazis en Niŝ. Dum la interparolo mi eksciis ke Beogrado ne havas elektrikon.) Poste dum la nokto NATO-aviadiloj frapis kelkajn ministeriajn konstruaĵojn (ja nenio nova - ĉi jam estis proklamita por militaj celoj de NATO-uloj) kaj...novaj celoj ?... Hotelo Jugoslavio kaj ĉina ambasadejo! Tamen en Niŝ okazis intenca atako je civilaj celoj. Ĉi plej novaj atak-celoj en Beogrado konfirmas mian supozon. Ĉu NATOuloj denove nenion scias?! Ja tio estas ilia kutima maniero. Se okazas io kio ne taŭgas por la publika opinio ili ĉiuj unue diradas ke la informo ne ĝustas. Post iom da tempo ili klarigas ke oni scias nenion (interese sonas ĉi klarigo: la NATO-bazo, kiu fakte donas la komandojn scias nenion pri la atakitaj celoj...), Poste ili akceptas eblecon ke io tia okazis sed ili ne havas detalojn. Kiam ili fine kolektas ĉiujn detalojn ili nur pardonpetas por la krom-damaĝoj kaj eblaj eraroj... Mi tre interesiĝas kiel finiĝos nuna afero kun la ambasado. Ĝis nun: du personoj estis mortigitaj kaj kelkaj vunditaj je tiu ambasad-atako. La kunsido de UN konsilio por sekureco ĵus komencis. /Foje dum krizo kun arestitaj 3 (TRI) usonaj militistoj la usona administracio tre zorgis por ili sorto. Iu el la administraciuloj eĉ eldiris ke Miloŝevic devus estimi la ĵenevan Interkonsenton.... La ĵeneva kaj aliaj Interkonsentoj ankaŭ antaŭvidas neatakado de ambasadejoj... Mi ŝatus denove aŭdi tiun administraciulon kion li nun eldirus.../

Mi tre malĝojas ke la redakcio de Libera Eŭropo radio-elsendoj perdis sendependecon. Nun kiam komencis tre intensivaj interkonsentadoj por trovi la politikajn kaj pacajn solvojn perdiĝis tiu vera duflankeco je la raportado. La redaktoroj nun serĉas nur tiujn homojn en Serbio kiuj pravigas la bombadon de Jugoslavio kaj kiuj simple ripetas tiujn usonaj-NATOajn vidpunktojn por solvo de la krizo Atako de NATO al Jugoslavio.

La plej nova informo, kion demokratiaj informiloj eble ne mencios, apud Lipljan, kosova loko, oni ĉi matene trovis la kadavron de s-ro Agani, albano, la plej proksima kunlaboranto de Ibrahim Rugova. La kvereloj inter alban-kosovaj politikistoj daŭras. La problemo estas ke Ibrahim Rugova estas pli pacema ol la estroj de Liberigita armeo de Kosovo kiuj batalas nur por plene okupi Kosovo kaj forpreni ĝin de Serbio. Ĝuste por ĉi al NATO-estroj multe pli taŭgis la estroj de tiuj Liberigita armeo - nur kun ili NATOuloj povis komenci la atakojn al Jugoslavio.

Eĉ ĉi atako al la ĉina ambasadejo estas konfirmo ke al la NATO tute ne plaĉas solvo ke UN-fortoj venu al Kosovo. Ja ilia plej baza kaj plej grava celo estis ke nur NATO venu je Kosovo kaj ke ĝi estru tie. Pro tio oni daŭre diradas ke la atakado ne haltos ĉar jugoslaviaj ŝtatestroj ne plenigis nek unu NATO postulo. Ja estas demando kial entute la estroj de ajna ŝtato, krom tiuj kiuj jam membras je NATO kompreneble, devus plenigi ajna postulo de NATO-alianco! Tamen, el tiuj kvin postuloj, kvar jam estas akceptitaj! Sed NATOuloj ne deziras scii por ĉi. La kvina postulo estas ke je Kosovo venu NATO-fortoj. Jugoslaviaj estroj bonvenigas nur UN-fortoj. Mi ĵus rememoris pri unu demando sstarigita de la ĵurnalistino de Libera Eŭropo al unu kunparolanto: Kial al la jugoslaviaj ŝtatestroj ne taŭgas NATO-fortoj, jam ili insistas nur je UN-fortoj?.

14:15 h

Ĉi matene mi ne sukcesis sendi la mesaĝojn. Foje mi sukcesos.

Beogrado ne havas elektrikon (Eunet-sistemo), en Niŝ la telefonlinio kun Cent-sistemo ankoraŭ ne funkcias. La sidejo de Cent-sistemo estas je konstruaĵo de niŝa universitato. La merkataj bomboj preskaŭ trafis la universitaton, mankis nur ĉ. 200 metrojn. La konstruaĵo troviĝas je unu flanko/fino de la strato kiu estis rekte trafita hieraŭ. Je alia flanko/fino de la strato troviĝas la trinkvendejo.

Kvar vunditaj personoj mortis. Entute 15 mortigitaj je hieraŭa atako. Hodiaŭ estas Funebra Tago en Niŝ.

Okaze de la ambasadej-atako en Beogrado NATO jam akceptis eblecon ke okazis ia eraro.... Ja tre interesa estas tiu eraro: la konstruaĵo de la ambasadejo estas trafita per kelkaj rakedoj de tri diversaj flankoj. Ĝis nun: 4 mortigitaj, inter ili unu ĉina ĵurnalisto, kaj dekon da vunditaj. Pura hazardo, kiel la NATOuloj diras...

La aer-ataka danĝero daŭras. Nenian bruon ankoraŭ aŭdeblas. Se okazos io nova, mi informos vin.

He, ĵus mi aŭdis informon pri UN-kunsido de la Sekureca konsilio. Je la fina konkludo ne nur ke oni diris ion kontraŭ NATO-agado, eĉ oni povus ekpensi ke fakte Ĉinio estas mem kulpa pro la atako?! Ja kial la ambasadejo troviĝas tie kie falas la bomboj....

Eble mi tamen atentu ke mi ne donadu multajn informojn, aparte ne tiuj kiuj ne taŭgas por la NATO-demokratio. En unu germana ĵurnalo oni menciis ankaŭ eblecon ke oni forigu Jugoslavion el interreto?! Ja la jugoslaviaj uzantoj tro ŝarĝigas la inter-reton kaj tio tre ĝenas al aliaj uzantoj. Jen unu homrajta/demokratia kaŭzo (ja ili zorgegas pri rajtoj de aliaj) pro kiu oni pretas malpermesi uzadon de interreton al la jugoslavianoj. Sed la plej baza zorgo fakte estas ke la mesaĝoj el Jugoslavio ne taŭgas al la NATO-celoj. Ĉi mi aŭdis je intervjuo je Libera Eŭropo. La ĵurnalistino demandis la kunparolanton pri lia opinio pri ĉi ebleco. Estis la sama intervjuo je kiu la ĵurnalistino faris tiun saĝan demandon ja kia diferenco estas inter NATO kaj UN-fortoj. Laŭ la maniero kiel ŝi starigis la demandon mi povis konkludi ke ŝi fakte miras ke entute estas ia diferenco inter tiuj du instancoj. Mi ĵus rememoris, ŝi interparolis kun unu serbia ĵurnalisto kiu laboras en unu sendependa/neŝtata gazeto. La demando pri eventualaj diferencoj ankaŭ lin iom konfuzigis.

El suna kaj momente senbomba Niŝ. 46 vespere: 22:40 h

Sufiĉe aktiva tago estis hodiaŭ. Espereble oni tamen iom ripozos ĉi nokte.

Je la 16:05 nova atako al Niŝ. Ŝajnas ke fine venis vico por detruadi Niŝ-on. La atako daŭris dudekon da minutoj. Ĉefa atakcelo estis unu el la urbaj pontoj. La ponto estas damaĝita. Do, plej verŝajne la NATO-aviadiloj revenos por plene detrui la ponton. Nur se oni intertempe subite ne decidos ĉesigi la bombadon... Krom-domaĝoj: ĉiuj proksimaj fenestroj rompigitaj, unu malnova dometo detruita, unu urba buso damaĝita, unu el la konstruaĵoj de entrepreno Rudo detruita - kelkaj laboristoj vunditaj, je 7 metrojn de tiu konstruaĵo troviĝas greklanda konsulejo - la konstruaĵo damaĝita, du konsulaj aŭtoj damaĝitaj kaj unu aŭ du konsul-laboristoj vunditaj.

La aviadiloj revenas!! Do sekvos novaj atakoj...

La konsultejo kaj la ponto troviĝas je 100 metrojn de la merkata vendejo. He, fine oni tamen trafos la vendejon... Ĉie ĉirkaŭ oni jam ĵetis bombojn. Fakte se oni detruos ĉiujn niŝajn pontojn ni ne povos atingi la vendejon...

Ĝis venonta mesaĝo, sinceran saluton el Niŝ super kiu la aviadiloj nuntempe nur traflugadas,

Zoran

Niŝ, la 14an de majo 1999, 13:50 h

Ŝajnas ke ankaŭ ĉi nokte okazis ia atako. Oni parolas ke oni denove uzis tiujn kontraŭ-elektrikajn bombojn. Mi aŭdis nenion. Mi dormis. Je la 7a matene elektriko malaperis. Je la 13a elktriko aperis. Du antaŭajn tagojn mi ne havis elektrikan energion.

Ĉio ĉi jam komencas esti tede al mi. La politikistoj interkonsentadas kaj ĉiuj estas kontraŭ la bombardo kaj por tuja haltigo de la bombardo, la usona prezidanto daŭre parolegas pri la kvin neplenigitaj kondiĉoj, NATO-fortoj daŭre bombardas kaj detruas, ĉi tie oni informas pri novaj damaĝoj kaj viktimoj... Ja, preskaŭ nenio novas...ĝenerale.

Praktike...antaŭ du tagoj, por la unua fojo estis atakita ankaŭ la orienta parto de Niŝ. Unu el la bomboj trafis ankaŭ mian straton. Plej suferis la loĝ-parto kiu situas je 1-2 km oriente-sudoriente de mia domo. Kelkaj el tiuj kontraŭ-homaj bomboj falis tie. La domoj (2) kiuj estis rekte trafitaj estis parte detruitaj. Fakte tiuj kontraŭ-homaj bomboj ne estas tiel danĝeraj (fortaj) por konstruaĵoj. Ili detruas konstruaĵoj nur je rekta falo sur konstruaĵo, alie nur damaĝas murojn kaj rompiĝas la fenestraj vitroj. Sed por la homoj kiuj troviĝas proksime la bomboj estas tre danĝeraj. La eksplodo de tiuj bomboj liberiĝas amason de metaleretoj, tre akraj... Tute ne bonas se iu el tiuj eretoj trafas vin... Mortigoj facilas...

La aviadiloj aperis supre. Oni povas aŭdi iliajn motorojn. Mi nur esperas ke elektriko ne malaperos...

Feliĉe ĉi foje, du tagoj antaŭe, nur kelkaj personoj estas vunditaj kaj kelkaj aŭtoj detruitaj. Tiu bombo kiu trafis mian straton falis en la korto, inter du domoj, je 600 m de mia domo. Ĝi plene detruis unu aŭton kaj vundis unu trapasanton...proksimaj vitroj rompiĝis... En la momento de la atako mi estis en la vendejo. Mi vidis nenion. Ĉio okazadis je tute mala direkto... Se mi elirus surstrate eble ja mi povus vidi... sed tioma scivolemulo ja mi ne estis... Krome mi ja sentis ke la afero povus esti pli serioza... Ja estis proksime... La atako komencis kun la regula flugado super la urbo...kiu ĵus nun ankaŭ okazadas... ja la aviadiloj daŭre flugas supre.. kaj de tempo al tempo mi aŭdas iajn eksplodojn, sed sufiĉe malproksimajn..., ...en unu momento ekbruis la defend-pafado. La aviadiloj malleviĝis. La eksplodoj ekis. Iom poste oni povis aŭdi ke du-tri aviadiloj flugis sufiĉe malalte...kaj ili ĝuste elĵetis la bombojn (ju pli malalte ili flugas, des pli precizaj ili estas). Mi aŭdis tri sufiĉe fortajn eksplodojn. Mi tute ne emis supozadi kie ĝuste falis la bombojn. Post 20-30 minutoj la aviadiloj forflugis. Ekstere mi rimarkis ian eksciitecon. Mi elliris la vendejo. La homoj montradis ion kaj rigardis ion je orienta direkto. Mi proksimiĝis al la strato kaj ankaŭ mi ekrigardis je tiu direkto. Mia domo troviĝas ĝuste ĉe mala flanko de la strato, kaj malantaŭ de ĝi oni povis vidi tri densajn nigrajn fumajn fostojn... Poste ni eksciis ke temis pri du aŭtoj kaj unu domo je ĉ. 1 km for... Io okazadis ankaŭ je mia strato. Mi ne povis malproksimiĝi de la vendejo kaj mi restis tie kie mi estis. Sed tie, je ĉ. 600 m, homoj kolektiĝis... Io ja okazis. Kiam ankaŭ kuracistaj veturiloj rapide venis mi certis ke io okazis... Poste mi eksciis pri tiu bombo kiu trafis la aŭton kaj vundis unu trapasanton. Venis ankaŭ policistoj. Ili tuj fermis tutan straton kaj kiam la kuracistoj finis la laboron la policistoj kaj armeanoj komencis purigi la ĉirkaŭaĵon de neeksploditaj bombetoj. Dum la tuta posttagmezo kaj vespero ni aŭdadis eksplodojn... (Ankoraŭ unu karakterizo de tiuj kontraŭ-homaj bomboj: ili konsistas ankaŭ de multaj (100-200) bombetoj (same danĝeraj -malgraŭ la malgrandecon) kiuj ne ĉiuj tuj eksplodas)

Ĉi tiel pasis la milita baptigo de la orienta parto de Niŝ. Nun ankaŭ la loĝantoj de la orienta urboparto povas diri ke ankaŭ ili esti bombarditaj... kvankam ni povus sufiĉe bone vivi ankaŭ sen ĉi sperto...

Je radio-novaĵoj, kiuj ĵus komencis, plej ĉefa novaĵo estas ke dum la nokto ĉe unu kosova vilaĝo, proksime de urbo Prizren, okazis atako je vilaĝanoj - ĉefe albanoj. Plej verŝajne la NATO-pilotoj pensis ke tio estis armeaj-fortoj... Estas mortigitaj pli ol 60 da personoj, ĉ. 80 vunditaj, la atako daŭris ĉ. tri horojn per tiuj kontraŭ-homaj bomboj....

Niŝ, la 16an de majo 1999, 03:20 h

Ja ĝuste: 03:20 frumatene!

La problemoj estas fantaziemaj. Ĵus pro ĉi la problemoj foje estas eĉ interesaj por mi. La plej nova elpensaĵo, kiu daŭras jam plurajn tagojn, estas manko de elektrika energio. Feliĉe ke ankaŭ mi buntas je ideoj kaj mi daŭre sukcesas relative facile solvi novajn problemojn, eĉ per vere simplaj solvoj. Por ĉi elektrika problemo la plej bona solvo estas uzi elektrikon kiam ĝi fluas... (Saĝe, ĉu ne?) Momente la elektrika sistemo funkcias kaj mi uzas la okazon...

Ŝajnas ke denove funkcias nur la rezerva elektrika sistemo. Ankaŭ ĉi nokte oni uzis kontraŭ elektraj bomboj.

Mia urboparto troviĝas survoje de tiu rezerva sistemo kaj ĝis mateno (ĉ. la 7a h) mi certe havos la elektrikon. Tiam venas la laboristoj de la elektro-administrado kiu plej verŝajne unue prizorgos plibezonatajn organizoj kaj institucioj. Se estos sufiĉe da elektrikon, la urboparto ne perdos la elektrikon. Alie, oni devos atendi ĝis plena stabiligo de la elektro-sistemo, kiu daŭros kelkajn horojn. Tiom da tempo oni ĝenerale bezonas por purigi la elektro-vojoj de tiuj anti-elektrikaj bomboj.

Pro la elektro-manko mi enlitiĝis jam je la 20a horo.

La aer-ataka ebleco estis anoncita. Malgraŭ mia optimisteco mi nun tamen estimas la danĝer-anoncado. Ja Niŝ plu ne estas tiel sekura... aliel mi plej verŝajne promenus tra la urbo. (Kutime, je normalaj, elektrikaj kaj aliaj, kondiĉoj mi kutime enlitiĝas ĉ. la 1a horo, se mi havas tempon...) Mi jam kelkfoje promenis tra plene mallumigita (senelektrika) urbo. Eĉ sen poŝ-lampeto... Estis interese. Tiuj kiuj havis okazon foje ie vidi la bildkartojn kiuj montras iun urbon dum nokto povas imagi la aspekton. Vere oni nenion povas vidi dum la nokto!!! Ĉio nigras... Dum tiuj miaj noktaj promenoj mi uzis fakte la lumon de la trapasantaj veturiloj. Sen ajna lumo ja estus eĉ danĝere. Neniu scias de kie povus aperi ia nova truo je la trotuaro... ankaŭ se vi tro rapidus tre facile oni povas malkovri plej diversajn nevideblajn aĵojn kaj homojn... Ĉi lastajn mi ankoraŭ ne spertis... mi ne rapidis tro...mi promenadis. Sen elektriko oni ne havas kialon por ie rapidi. Eĉ tempo ne rapidas kiam mankas la elektriko...

Ĉirkaŭ la 1a horo mi vekiĝis. Ne pro la ajna bruo. Mi simple vekiĝis (ja kutime mi dormas ĉ. 5-6 horoj [de la 1a ĝis la 6a-7a matene, depende de la tag-devoj...]). Ke elektriko intertempe venis mi tuj rimarkis, la radio-horloĝaj numeroj trembrilis. Dum mi jam planadis kion fari mi ŝaltigis la radion (kelkajn noktojn mi tute ne povis aŭskulti ajnan radio-elsendon, pro la elektriko-manko) kaj ordigis la horloĝon. La noktaj planoj jam estis finitaj sed mi ankoraŭ pensadis kiom multe mi povas kredi je tiu nokta elektriko. Dum mi kalkuladis ekstere mi rimarkis ian ekbrilegon. Ĉar pluvas mi ekpensis ke ia fulmo okazis. Sed nenian bruon okazis. Samtempe mi rimarkis ke la radio-horloĝaj numeroj denove trembrilas. Do, dum la momento okazis ankaŭ la elektro-ĉeso. Mi jam ekpensis pri la kontraŭ-elektraj bomboj kiam ekstere okazis nova ekbrilego. Je la sama momento la elektriko malaperis... Nun mi certis ke temis pri la bomboj. Sed ajnan bruon mi povis aŭdi. Ja mi plene komprenis kiel mi ne vekiĝis kiam lastfoje oni forigis la elektrikon antaŭ, jam, tri tagoj... Kaj nun mi uzas la rezervan elektro-sistemon por priskribi ĉion ĉi.

Ankaŭ je radio-novaĵoj preskaŭ nenio novas. RTS informas pri tiu lasta plurnombra mortigo de la civiloj (ĝis nun oni trovis 79 bruligitajn kadavrojn - estis uzita iuj bruligaj kontraŭ-homaj bomboj. La bomboj faras altan temperaturon per kiu ili mortigas la homojn) kaj pri novaj atakoj je diversaj lokoj kaj urboj. Libera Europo elsendas: novaj nesciecojn de NATO-komando en Bruselo; intervjuoj kun la estroj de serbiaj opoziciaj politikaj partioj - kiuj vojaĝadas tra EU; ne mankas ankaŭ la diversaj spertuloj pri la balkana demando kaj iliaj konsiloj kiel solvi krizon; impresoj de albanaj rifuĝintoj estas nepraj, aparte se oni trovas iun kompetetulon - ĉi foje estis unu albana profesoro kiu ankaŭ forlasis Priŝtina... La voĉo de Usono mi tute ne emis serĉi... Se mi aŭskultus nur Libera Europo ja eĉ mi devus esti por daŭra bombardo, detruado kaj mortigo... Se oni daŭre dubas pri daŭrigo de la milito: la ĵurnalistino je la fino aldonis la novaĵon ke brita armeo pretigis novajn kelkajn milojn da paraŝutaj fortoj kiuj lokiĝos je Korzika; je intervjuo kun unu el usonaj balkanaj spertuloj ŝi denove interesiĝis ĉu vere nur per bombardo oni povas ion fari kaj ĉu vere oni ne planas ankaŭ surteraj atakoj...La spertulo respondis ke je komenco la politikistoj ne sciis ke la publika opinio ne estos kontraŭ militaj viktimoj...; brita funkciulo Tony B. vizitis Bulgarion....

Ja, multon interesan oni povas ekscii...

Je ĉiu okazo la rifuĝintoj el Kosovo plej multe suferas. Mi tre dubas ĉu la ĵurnalistino entute povas vere kompreni la sorton kaj vivon de la rifuĝintoj. Por ŝi la plej granda helpo estas ke ŝi nur tralegu la preparitan tekston kaj lerte gvidu la interkonsentojn... Ĉu ŝi donis almenaŭ parton de la salajro por iom pli praktike helpi la suferantojn? Facilas paroli....

En Niŝ daŭre trankvilas. Ŝajnas ke ankoraŭ unu nokto ni ripozos...

La 22an de majo, je la 22a horo, okazis nova aer-atako al la elektro-instalaĵoj apud Niŝ. Tuta urbo restis en mallumo. Je tiu atako oni uzis ordinaraj bomboj. La atakoj al la elektikaj instalaĵoj komencis antaŭ tri semajnoj. De tiam la elektrika situacio ĉi tie ne stabilas. Je la komenco oni uzis tiuj kontraŭ-elektrikaj bomboj (grafitaj retoj) kiuj nur kaŭzis la elektrikan ŝokon je alt-tensiaj elektirikaĵoj. Por reordigi la sistemon post tiaj atakoj oni kutime bezonis po kelkajn horojn. Sed ordinaraj bomboj plene detruas la instalaĵoj. Por denove konstrui ĉion oni bezonas plurajn tagojn, monatojn, eĉ jarojn... La atako ne estis tiel sukcesa, la instalaĵoj estis nur parte damaĝitaj... kaj ni jam havas elektrikon. Sed ĉi ankoraŭ tute ne signifas ke novaj atakoj ne okazos Iuj urbopartoj jam hieraŭ ricevis denove elektrikon. Mia urboparto nur hodiaŭ...

26-05-99, 05:40 h

Laŭ mia radio-horloĝo la elektriko aperis antaŭ ĉ. 3 horojn. Mi ĵus vekiĝis. Ŝajnas ke oni tamen komencis la planatan malŝaltigon... Almenaŭ ĝis oni plene ne detruos tiun apudan elektrik-centran instalaĵon... Je tiu okazo ni devos atendi la plenan rekonstruadon kaj tio tamen daŭros iom pli ol nur kelkaj tagoj...

26-05-99, 14:50 h

Planita aŭ ne planita, je ĉiu okazo mi plu ne havas elektrikon ol mi havas ĝin. Ĉi matene mi ĝuis ĝin nur dum dekon da minutoj... Nun mi rapidas almenaŭ fini mesaĝon... por la sendado mi vidos...

Do, momente iel-tiel ni havos po iom elektrikon. Ja NATO-uloj sufiĉe bone elektas la bomb-celojn. La armeo nek ĉi tiel multe suferos. Ĝi plej verŝajne havas siajn proprajn, sendependajn, energo-fontoj. Sed ordinaraj civitanoj, aparte en la urboj, plej multe estas trafitaj per ĉi elektrik-manko. Ne temas nur pri tio ke ni nun ekz. ne povas uzi elektrikajn lampojn, TV, radio-aparatojn, fridujojn (la nutraĵo damaĝiĝas...), komputilojn... Ĉi rekte trafas unuopulojn. Manko de elektriko tre ĝenas al la industrio. La civitanoj plej praktike ĉi rimarkas je pano-manko. Nome la pano-fabriko Ĵitopek (la plej granda en Niŝ) ankaŭ bezonas elektrikon por la produktado. Ĉar la elektriko mankas oni ne povas pretigi bezonatajn kvantojn da pano. La rezulto: aperis vicojn por pano. Oni devas atendi por aĉeti panon. Pro la elektrika manko la niŝa bier-fabriko ne sukcesas produkti bieron. Ni jam sufiĉe longe ne havas niŝan bieron, plej ŝatata ĉi tie... Eĉ por biero ni havis vicojn. Nun ni (mia firmao) ordigis la aferon kun petrol-aĉetado kaj ni sukcesas iel solvi la bier-manko per zajeĉara biero...

He, lasttempe nur bomboj ne tiom mankas...

Lastnokte la aviadiloj denove provis bombardi Niŝ. La defendpafado estis sufiĉe forta kaj laŭ hodiaŭaj informoj la rakedoj por la elektro-instalaĵoj estis detruitaj...

Ĉi matene, je la 6a horo, oni regule anoncis ĉeson de la danĝero. Je la 8a la sirenoj denove anonciĝis... La danĝero daŭras...

La urbanoj nun tamen iom pli zorgas se aviadiloj ekbruas super la urbo. Bomboj kiuj mortigis dudekon da urbanoj estis sufiĉe serioza admono. Ja la stratoj tamen ne estas tiel sekuraj.

Hieraŭ vespere mi promenis tra la malluma urbo. Ĉar la artefarita lumo tute mankis mi povis ĝui je natura lumo. Estis bela lunbrilo... Tre romantike. Je tiu momento la aviadiloj ne aperis kaj ne malbeligis la etoson... La aviadiloj venis pli poste, dum la nokto...

25-5-99. 20:31 horo

He, interese. Mia urboparto daŭre havas elektrikon. Do, mi uzas la okazon.

Ĉirkaŭ mia domo kaj la vendejo oni ja tamen multe ne rimarkas la militon. Ĉio finiĝas nur je la sirena muziko kun, de tempo al tempo, aviadil-motora akompano. Foje ankaŭ bomboj donas bason.

Eĉ tiu milito tute ne similas je kutimaj militoj. Tute ne ekzistas ia malamika armeo. Nur iaj avidiloj, de tempo al tempo, detruas diversaj objektoj ĉie tra la lando kaj la urbo kaj kelkfoje mortigas la trapasantojn...

Antaŭ kelkaj tagoj mi trapasis tiun trafitan ponton. Du aŭ tri rakedoj falis proksime. Unu rakedo preskaŭ rekte trafis ĝin. Tiu rakedo forigis unu parton (mankas 1-2 metroj da trotuaro proksime de la maldekstra riverbordo). Je plej proksimaj domoj estas forigitaj partojn de la tegmentoj kaj la fenestro-vitrojn. La fenestrovitroj mankas ankaŭ je la domoj je kelkaj apudaj stratetoj. La rakedo(j) ĉe alia (dekstra riverbordo) maltrafis la ponton. Proksime de tiu flanko de la ponto troviĝas greka konsulejo kaj malantaŭ du entreprenoj. La fenestroj je la greka konsultejo estas forigitaj. Ankaŭ la konstruaĵ-muro estas sufiĉe damaĝita. Ankaŭ la vendejo de la firmao je kiu mi laboras, kiu troviĝas je 300 metroj de la ponto, je tiu greka riverbordo, perdis fenestr-vitroj. La pordo sanas. Laborante je la vendejo mi konatiĝis kun la laboristoj de tiuj pont-proksimaj entreprenoj. Demandate unu el la atestantoj, kiu fakte laboris je la momento de la atako, kiel ĉio aspektis li diris ke ili nur aŭdis bruon, eksplodon kaj amaso da akvo falis sur ili. Ni preskaŭ droniĝis! klarigis la laboristo. Ja unu el la rakedoj trafis riveron. Pro la frapo kaj eksplodo la amaso da akvo leviĝis kaj falis ankaŭ sur la entrepreno kiu troviĝas tuj apude... Ni estis plene malsekaj. Nur kelkaj vunditaj personoj kaj sufiĉe granda damaĝo. Ponton nun uzas nur piedirantoj kaj biciklantoj. Morgaŭ mi laboros je tiu alia vendejo. He, se io nova okazos mi eĉ persone povos vidi...

Foje, en tiu nedanĝera vendejo eniris unu virino por aĉeti unu botelon da suko. Ĝuste je tiu momento ekmuzikis la sirenoj. Ja ili estas tro tedaj. Nek la panon mi povas aĉeti trankvile! diris la virino. Kaj ŝi daŭris al la proksima vendejo por aĉeti ankaŭ panon.

Tagon post tiu bombardo je centra urboparto, proksime de tiu merkato kiam estis mortigitaj dekon da personoj, la vendejon eniris unu viro nigre vestita: Mi bezonas du skatoloj da biero, du skateloj da minerala akvo kaj unu skatolo da vino. Mia onklo estis mortigita hieraŭ... simple diris la homo.

Do, antaŭ la vendejo (tiu nedanĝera), la militon oni preskaŭ ne rimarkas. Nur de tempo al tempo aperas la rememoraĵoj...

La elektriko daŭras. Se oni plene ne detruos la elektrikaĵojn la sistemo iel-tiel funkcios, kvankam la elektro-paŭzoj okazados...

26-5-99: 21:03 h

Aer-ataka danĝero daŭras. Elektriko daŭras. Aviadilojn oni ne aŭdas... Hmm, tamen oni aŭdetas... Ili nur traflugis....

La lasta nokto estis sufiĉe brua ĉi tie. Tridekon da rakedoj falis. La ĉefa celo estis denove nordokcidenta parto de la urbo, laŭ la oficialaj informoj. Eble. Tamen la bruon oni povis aŭdi ĉie... Mi dormis. Por la momento mi vekiĝis. Ĝuste tiam okazis iu sufiĉe forta eksplodo...ĉi foje ankaŭ mia domo sufiĉe ekvibris... (Nun mi ja povas imagi kiel aspektas la tertremoj)... Poste sekvis kelkaj malfortaj...do, nenion grave. La bruadon mi iom aŭdadis kaj denove ekdormis ĉar nenion alion mi povis konkrete fari je tiu momento (krom eble fuĝi...sed mi tute ne ŝatas fuĝadi. Mi de la hundoj ne forkuras, kaj nun nek mi forkuros pro iaj aviadiloj...)

* Oni ĵus povis aŭdi je radio la impresojn de la niŝano en kies dormoĉambron last-nokte venis unu, 4 metrojn longa, rakedo... La rakedo ne eksplodis....

Interesa nokto estis. Kia estos ĉi vespera programo...ni aŭdos.

Hodiaŭ mi laboris en tiu danĝera vendejo. Ĝi troviĝas sufiĉe proksime al tiu jam bombita ponto (daŭras ebleco ke la aviadiloj foje revenu por findetruu la ponton. Pro ĉi la vendejo estas danĝera). Mi jam kelkfoje estis en tiu vendejo post la bombado. Hodiaŭ mi por la unuan fojon restis tie dum kelkaj horoj.

* Oni ĵus informis ke tuta Beogrado perdis elektrikon...

Mi tute ne zorgis pri eblaj novaj atakoj nek mi elpensadis amason de plej diversaj aliaj danĝeroj, kiel kutime oni faras...aparte pesimistoj. Je momentoj kiam mi ne estis okupata mi rimarkadis plej diversajn, multe pli interesaj (almenaŭ por mi) aferojn. Unue kion mi rimarkis estis unu sirena ilo. Fakte mi unue aŭdis ĝin. (Tre bone mi aŭdis ĝin! Tro laŭtaj la sireniloj estas.) Tiu ĉi troviĝas sur unu apud-rivera plur-etaĝa konstruaĵo....

Pri la impresoj el tiu danĝer-vendejo mi skribos pli venontfoje, se intertempe ne okazos io pli interese. Nun mi jam estas iom laca (t.e. dormema). Mi havis bonan laboron hodiaŭ (la tago estis relative varma kaj la bier-ŝatantoj tre soifis...) tial mi baldaŭ havos bonan dormadon...

Nun mi ja povus supozi kiel iu povas tiel firme/forte dormi ke nek la kanonoj povas vekigu tiun. Eble ĉi nokte mi spertiĝos ankaŭ ĉi.

* Oni ĵus informas ke la lastnokta atako al Niŝ estis plej forta. La atako komencis je la 01:40 horo kaj daŭris ĝis la fru-mateno...

Interese... Do, pro ĉi la homoj hodiaŭ paroladis ke ili dum la tuta nokto ne povis dormi. Mi pensis ke ili iom troigis...

Tamen estas pli praktike se oni dormas.

P.s: Mi ĵus rememoris. Por ĉi raportetoj novaj interesuloj el ĉiuj mond-partoj daŭre anonciĝas. Tiuj kiuj ŝatus tralegi ankaŭ antaŭajn raportetojn povas trovi ilin ie je: www.yurope.com/org/eos/.

Sinceran saluton el Niŝ

Zoran

27-5-99: 23:10 h

Lastnokte estis bunta programo! Malgraŭ la laco mi tamen ne ekdormis tuj. Mi aŭskultis meznoktajn radio-novaĵojn (je Radio-Televizio Serbio oni povas ekscii kie okazadis la NATO-atakoj, je Libera Europo oni povas ekscii pri la diplomatiaj kaj aliaj aktivecoj ĉirkaŭ Kosovo). La spektaklo komencis ĉ. 00:30 h. Unue oni povis aŭdi aviadilojn. Ili fakte ne estas tiom bruaj ĉar ili ĉiam flugas sufiĉe alte. (Pro la bruo pli suferas tiuj kiuj loĝas proksime de la aerodromoj, kie la aviadiloj komencas kaj finas siajn batalajn kaj aliajn flugojn.) Dum mi kalkulis ĉu la aviadiloj trankvile daŭros plu aŭ ili restos ĉi tie ... ekbruis la defend-pafado. Tio signifis ke la aviadiloj pretiĝas atakon. La defend-pafado okazas ĉefe nur kiam la aviadiloj ne estas trankvilaj... kiel ĉi foje. Baldaŭ sekvis eksplodoj, etaj kaj egaj. Ja, lastnokte okazis kelkaj (mi nombris 4) eksplodegoj, ja okazis novaj tertremoj. Ne estis agrable. Malgraŭ la bruon aspektis al mi ke la eksplodoj tamen ne estas tiel proksimaj. Sed mi ne certis. Dum la tago oni konfirmis mian supozon. La atakoj eĉ ne okazis je la nordokcidenta urboparto. Bomb-celoj estis ĉirkaŭ la urbo (kelkaj pontoj kaj subpasejoj ankaŭ je aŭtovojoj Beogrado-Niŝ-Skopje kaj Beogrado-Niŝ-Sofio). Ja kia bruo kaj tertremo estus se la bomboj falis ie en la urbo?! La atako finis post dudekon da minutoj. Mi tamen pensas ke unu el la celoj estis ankaŭ la centraj elektrikaj instalaĵoj (je 3-4 km oriente de mia domo). Forta defend-pafado estis aŭdebla, unu-du eksplodoj kaj traflugo de aviadilo... sed ŝajnas ke la atako ne sukcesis, t.e. la defendo sukcesis, la elektriko ne malaperis... La spektaklo finiĝis.

28-05-99, 15:20 h

Nek ĉi matene mi sukcesis forsendi la pretitajn mesaĝojn. Mi provados daŭre. Intertempe, mi uzas la okazon...

Ĉirkaŭ Beogrado atakoj al la elektrikaj instalaĵoj sukcesis. La damaĝo estas granda kaj facile povus okazi ke Beogrado eĉ dum kelkaj tagoj ne havos elektrikon. Nek hodiaŭ ili tie havas elektrikon.

...Ĵus okazis du eksplodoj kaj oni povis aŭdi aviadilon... (Do, du aviadilaj rakedoj ie falis kaj detruis ion) Fakte ja la aer-ataka danĝero estas anoncita jam je la 10:30 horo. Ke mi tion forgesis, estas alia afero...

Krom Beogrado, plej suferis denove Aleksinac, la urbeto je 30 km norde de Niŝ. La urbocentro estas denove trafita, kelkaj domoj estas plene detruitaj. Ĝis nun estas trovitaj 3 mortigitaj personoj... Ankaŭ multaj aliaj lokoj kaj urboj daŭre estas bomb-celoj. Pli detale pri ĉio ie je: www.cento.co.yu (angle kaj serbe).

Ĉi nokte kaj dum la tago, krom tiuj du antaŭ kelkminutajn rakedoj..., ....ĵus traflugadas unu aviadilo super... Ŝajnas iom pli malalte - la aviadil-motora bruo estas tre bone aŭdebla kaj forta. Alie mi apenaŭ, kiam ili flugas sufiĉe alte, povas aŭdi aviadilan bruon pro la urba (trapaso de la veturiloj, radio muzikas, birdoj kantas en la korto...) bruo. La aviadilo traflugis...ĉi foje.

Do, dum la lasta nokto kaj hodiaŭa tago, ĝis nun, estis trankvile en Niŝ, malgraŭ la aer-ataka danĝero.

19:55 h

Mi ĵus eksciis pli pri hodiaŭaj, aparte posttagmezaj, okazaĵoj je niŝa TV-novajelsendo.

Ja tiuj aviadiloj, kiujn mi aŭdis dum mi skribis parton de ĉi mesaĝo... Ĉu ĝuste ili estis, mi ne certas, sed povus esti... nome proksimume je tiu tempo kiam mi aŭdis la superflugoj, okazis novaj atakoj ĉirkaŭ Niŝ. Unu ponto ĉe Leskovac, urbeto je 40 km sude de Niŝ (por aviadiloj kiuj uzas rapidecojn de ĉ. 1000 kaj pli da km/h tia distanco estas ja nenio), estis atakita per 4 rakedoj. Du rakedoj trafis la ponton, mortigis tri personojn (28 jaraĝulon, lian patrinon kaj unu, ankoraŭ nekonatan, viron), kiuj ĝuste je tiu momento troviĝis tie, kaj detruis la ponton. (Ĉu eble tiuj du eksplodoj kiuj mi aŭdis skribante la mesaĝon?!) Je la tempo kiam mi denove aŭdis la superflugon estis atakitaj fervoja kaj aŭtovoja pontoj je direkto Niŝ-Pirot, t.e. Beogrado-Niŝ-Sofio.... La pontoj ne estas plene detruitaj ĉi foje...sed ja oni ne estas uzeblaj momente... Do, nun mi praktike povas nenie vojaĝi per la trajno... La ligo kun Bulgario estis la nura ebleco ĝis ĉi posttagmezo...

Ŝajnas ke NATO rapidas je detruado ĉar baldaŭ oni tamen eble sukcesos fari ian politikan interkonsenton kaj poste oni ne rajtos bombardi pli...

Tamen, por ĉiu okazo, oni malpermesis al RTS uzi Eutelsat, t.e. RTS plu ne povas uzi la sateliton por siaj elsendoj... Ja je demokratio ĉiu havas rajton je sia opinio...

Antaŭtagmeze, laborante je tiu danĝera vendejo mi aŭdis unu sufiĉe fortan frapon kaj aviadilon poste...(ja estas for la tempoj kiam oni unue aŭdas la aviadilojn kaj nur poste oni povas esperi je iu frapo...nun oni unue mortigas kaj poste aŭdeblas...) Je tiu sama novaĵ-elsendo de NTV (Niŝa Televizio), ĵus menciita supre, oni montris la densan fumo-foston super la nordokcidenta parto de la urbo. (Mi nek tion sukcesis vidi, kvankam mi troviĝis pli proksime...). La rakedoj fakte trafis la apudan vilaĝon (je 4-5 km nordokcidente de Niŝ), ili damaĝis plej proksimajn domojn kaj vundis tri infanojn.

31-5-99: 21:40 h

Ja mi jam foje menciis ke ĉi milito (temas fakte nur pri la bombardo kaj raketado) estas sufiĉe sperto-dona.

Hodiaŭ matene mi kolektis novan sperton. Ĉi foje, por la unuan fojon, mi praktike vidis kiel aspektas unu el la eblaj ekologiaj katastrofoj...

Dum la tuta antaŭa nokto, dum la tuta hieraŭa tago kaj dum la lasta nokto oni povis aŭdadi la aviadilojn kaj, de tempo al tempo, eksplodojn. La damaĝado, detruado kaj mortigado daŭras. Nova, pli serioza atako al Niŝ okazis last-nokte, ĉ. 00:30. Mi finis la sendadon de la finitaj mesaĝoj kaj komencis pretadi por enlitiĝo kam aperis la aviadiloj. Sekvis ankaŭ eksplodoj. Okazis 4 sufiĉe fortaj eksplodoj de kiuj ankaŭ mia domo ekvibris. La fenestrojn mi jam delonge ne fermas, por ĉiu okazo, kaj la vitroj daŭre bonfartas. Post la dua eksplodo la elektriko malaperis. Do, la apudaj (je 3-4 km for oriente de mi) elektrikaj instalalaĵoj denove estis la celo.

...Matene kiam mi ekrigardis orienten mi rimarkis grandan tre densan kaj tre nigran fuman nubon irantan al mi! Mi tuj foriris al la tegmento por esplori la aferon. Hmm, tute ne agrabla situacio estis. Imagu: vi povas nenion fari; nur stari kaj rigardi; la grandega nigra nubo proksimiĝas al vi... (Ĉu vi foje spertiĝis kiel aspektas se al vi proksimiĝas grandega potenca ŝipego kaj vi tute havas nenian eblecon fari ion ajn, nek malproksimiĝi...?) Mi neniam spertiĝis ĉi, sed sur la tegmento mi havis ĝuste tian senton...) Se vere unu el la transformatoro estis trafita kaj bruligita...la nubo plej verŝajne estis toksa. Oni jam foje parolis pri ebleco ke, se iu transformatora konstruaĵo estos atakata, la transformatora oleo plej facile povus ekbruligi kaj tio estus ja tre danĝere ĉar tiu minerala oleo, uzata por malvarmigi la transformatorojn, estas toksa => do ankaŭ la bruligo, t.e. la fumo estus sufiĉe danĝera. Ĝuste tia unu grandega nubo staris antaŭ mi... Tre minace ĝi aspektis... Je malproksimeco mi rimarkis voston, t.e. foston de la nubo per kiu ĝi estis ligita al la tero, ĝuste tie kie troviĝas tiuj grandaj kaj gravaj elektro-instalaĵaj transformatoroj. Tie ja ĝi fontas... Je tiu momento mi ja tre bone komprenis kiel aspektas kaj kio fakte je praktiko estas iu ekologia katastrofo! Mi sekvis ĉu tiu nubo proksimiĝas kaj ĉu ĝi eble ne malleviĝas. La tuta orienta ĉielo estis kovrita per tiu nubo. Malgraŭ tute sennuba (mi pensas je tiuj naturaj nuboj) ĉielo, la sunon oni ne povis vidi. Sed multe pli danĝera estus se la nubo malleviĝus...sufiĉe granda parto de la urbo estus plene kovrita per la nubo.. oni plej verŝajne ne povus normale spiri... Do, la eko-katastrofo okazis. La nubo tamen ne malleviĝis...sed la aero estas certe sufiĉe malpurigita.... Rigardante la nubon mi ankaŭ plene komprenis kion, almenaŭ proksimume (tie estis multe pli teruraj kaj pli grandaj nuboj), spertiĝis la loĝantoj en Novi Sad kaj en Panĉevo kiam la aviadiloj de NATO bruligis la petrol-fabrikojn. Ankaŭ Beogrado estis danĝerita de la panĉeva bruligo. La situacio tie ja estis vere kritika! Oni plurfoje informis la loĝantaron ke ili, por ĉiu okazo pretigu malsekajn naztukojn, se oni ne havas ajnan gasmaskon, por povi almenaŭ parte purigi la enspiran aeron. Kiam fine tiuj (ne-niŝaj) fumnuboj malaperis, post kelkaj tagoj oni informis pri sufiĉe acidaj pluvoj, ankaŭ en Rumanio!

Kio okazos ĉi tie ja ni spertiĝos... Feliĉe la Naturo denove venkis! /Ĝis kiam la Naturo daŭre sukcesos venkadi ni (la tuta mondo), bedaŭrinde eble eĉ ekscios se oni ne faros ion pli saĝe intertempe...mi ne pensas nur pri ĉi bombardo, mi ja pensas pri ĉiuj nenaturaj, pli ĝuste, kontraŭ-naturaj agadoj de la homaro....ĉiutagaj!!!/ La fum-nubo, ĉ. la deka horo, tamen malaperis. Dum la tuta tago oni povis senti je aero ian nekutiman guston kaj odoron....

01-06-99, 06:50 h

La nokto estis trankvila... Sed ne ĉie estis. Pluraj lokoj ankaŭ ĉi nokte tre suferis... Novaj du transformatoroj estis trafitaj ĉe Beogrado... (nun mi, jam kiel spertulo, povas diri ke tio ja estas vere danĝera afero. Ne nur ke la elektriko nun mankas al la preskaŭ tuta urbo kaj parte ankaŭ al Vojvodino, sed se ankaŭ bruligo sekvis la atakojn, kio plej verŝajne okazis... do aperis novaj du minacaj fumoj...Novaj atakoj ankaŭ al la Naturo...! Ĝis kiam la Naturo toleros nin homojn...ni ĉiuj foje eble ekscios. Mi mem tute ne ŝatus ian tian sperton!!!)

La sirenoj ĵus anoncis regulan matenan ĉeson de la aer-ataka danĝero. Do, komencas nova tute ordinara tago. Baldaŭ oni denove anoncos novajn aer-atakajn eblecojn, la politikistoj rakontas ke ĉi semajno devus esti decida por politika solvo de la kosova krizo, ja oni supozas ke ĝis fino de ĉi monato (junio) oni devus ordigi ĉion kaj ke oni devus je ĉiu okazo eviti ke ĉio ĉi ne daŭros ĝis la vintro... alie ĉio ĉi povus tiam eble fini nur je printempo venontjare.... He...mi iom troigis... ili ĝis nun menciis nur la vintron, mi erare aldonis tiun printempan eblecon...

Ĝis iam

Zoran

1-6-99: 21:37 h

En Niŝ daŭre trankvilas (de hieraŭ), Niŝ daŭre havas elektrikon...jam la duan tagon. /Ja sufiĉe bonaj kialoj por novaj atakoj./ Ĉar la elektriko fluas mi uzas okazon por skribi ion kvankam preskaŭ nenion novan okazis en Niŝ. Tamen, je ĉi situacio, la fakto ke mi daŭre havas elektrikon estas novaĵo. (En Beogrado ili havas nek elektrikon nek akvon... La akvo-fabriko ankaŭ bezonas elektrikon por la funkciado... La elektrikaj instalaĵoj estas tre damaĝitaj kaj beogradanoj havos sufiĉe da problemoj dum almenaŭ kelkaj tagoj...eble eĉ plu!)

Homo hodiaŭ menciis ke li aŭdis ke por ĉi nokto oni planas atakoj al niŝaj elektro-instalaĵoj... Se eĉ la atakoj okazos, mi esperas ke la defendaj fortoj sukcesos defendi la elektrikaĵoj. Alie ankaŭ ni dum iu certa tempo ne havos elektrikon. Mi esperas ke ĉi ne okazos, sed neniu scias, verŝajne nek NATOuloj scias kio okazos ĉi nokte....

Por ke mi evitu eventualan bombardon kaj eventualan elektrikan malŝaltigon mi tuj finas... por ĉiu okazo. Poste, eble, mi ne havos okazon...

4-6-99: 22:35 h

Mi ĵus revenis de la tegmento. Ĉi foje, tute ne temis pri la aviadiloj. Supre mi simple iom rigardis la veter-ŝanĝado. Post la sufiĉe sufoka tago, posttagmeze de nord-oriento aperis densaj pluv-nuboj. Ja ili aspektis serioze. Ĝin mi rimarkis jam je la frua posttagmezo, sed nur kiam malaperis la taglumo (do, vespere) oni povis rimarki ankaŭ fulm-lumadon. Reventinte hejmen mi tuj foriris je la tegmento por iom spektadi la naturan spektaklon. Estis interese. La strat-lumojn daŭre oni ne ŝaltigas dum noktoj (la homoj jam plene alkutimiĝis al ĉi situacio, tiom ke eĉ estus iom nekutime nun se la strataj lumoj funkcius.Krome, ĉi tiel pli belas...) kaj oni povis plene ĝui la spektaklon. Tre klare oni povis vidi fulmojn... nur la bruo (tondrado) plene mankis, aŭ ĝi simple estis neaŭdebla. Ĉiu okaze la prezentaĵo tre memorigis min je kosmaj lumaĵoj... Eble ĝuste pro tiu son-manko. En la kosmo regas la silenteco...(Ĉu vi foje spektis ilin je iu scienc-populara TV-elsendaĵo aŭ je iu scienc-fikcia filmo? Ĝuste tiel aspektis...) Sed pri ankoraŭ ion mi pensadis rigardante tiujn ĉielajn okazaĵojn. Nome, ĉu la metereologiaj armiloj jam pretas, t.e. ĉu oni jam kapablas rekte influi la veterajn okazaĵojn milit-cele? Pri ĉi mi unue ekpensis kiam oni anoncis pri la fortaj ŝtormoj akompanitaj per hajlegoj je kelkaj lokoj. Krome, antaŭ unu-du semajnoj, oni povis rimarki vere neordinaran ĉiel-lumado super nia regiono (orienta Serbio). La klarigo por ĉi lumado estas ke oni (NATO-aviadiloj) detruas la nubojn (ĉar ili tre ĝenas je plipreciza bombardado). Oni vere povis rimarki ian similan, sed pli ruĝecan, ĉiel-lumadon dum du vesperoj...

Ja kolektado de novaj spertoj daŭras....

6-6-99: Ĉu la lasta tago? 06-06-99, 17:13 h

En Kumanovo, Makedonio, ĵus daŭras interkonsentado pri paca solvo de la kosova krizo, t.e. la reprezentantoj de UN kaj de Jugoslavio interkonsentadas pri la manieroj ŝanĝi jugoslaviaj policiaj kaj armeaj fortoj por UN-fortoj. La subskribo de tiu kontrakto signifos ankaŭ haltigon de NATO-bombardo. Oni atendas ke baldaŭ, eble jam ĉi vespere, oni finu la interkonsentadon...

Intertempe.

En Niŝ la suno brilas, la temperaturo altas kaj la vento komencis blovegi. Pretiĝas la veter-ŝanĝo, la pluvegoj eblos... Nur, ĉi foje mi ne okupiĝos pri la meteorologiaĵoj.

Ke halto de la bombardo pretiĝas ja oni povis jam rimarki. Antaŭ du tagoj la serba parlamento akceptis la proponitan pac-kontrakton. NATO tuj limigis siajn atakojn nur al armeaj celoj, almenaŭ je ne-kosova parto de Jugoslavio. Je Kosovo la bombardo daŭras je pluraj lokoj, aparte ĉe la jugoslav-albana landlimo... La unuan esperon, post la parlamenta decido, ĉ. 00:35 h, la aviadiloj tri foje traflugis Niŝ, sen ajna bombardo... Hieraŭ estis rompita son-muro (teknika esprimo...) /La rompado de son-muroj per aviadiloj (kiuj kapablas je rapidecoj pli grandaj ol la rapideco de la sono -kiu rememoras la studadon de fiziko povas kompreni pri kio temas) super urboj en la mondo, ankaŭ ĉi tie, estas malpermesata. La bruo de tia rompado timas homojn kaj povas fari damaĝon al la konstruaĵoj, aparte je fenestroj.../ ŝatata ludo de NATO-pilotoj super jugoslaviaj urboj dum lastaj du monatoj. Hodiaŭ, ĉ. 10:30 h unu rompo de la muro kaj ĉ. 11:30 du sinsekvaj frapoj. Al mi pli aspektis al la frapo de du rakedoj ol al novaj mur-rompoj... Ŝajnas ke Niŝ plu ne estos atakata per bomboj. Tiuj bruaj ludoj ankoraŭ iom daŭros, eble ankaŭ post veno de UN fortoj je Kosovo... sed la afero trankviliĝas... Mi ne ŝatas paroli antaŭe... la plej certa afero estas finita afero... la supozoj neniam certas.... Tamen, ĉi foje, se ne okazos iuj neantaŭviditaj okazaĵoj, mi eble jam nun povus anonci finon de bombardo, almenaŭ je Niŝ... Elektrikon ni en Niŝ jam dum kelkaj tagoj senĉese havas. La ponto restis nur damaĝita (la aliaj tri restis trankvilaj)... Nur tiu nordokcidenta parto de la urbo plej suferis. Inter aliaj fabrikoj kaj entreprenoj, la tabak-fabriko plej multe suferis. La cigared-produktado estas preskaŭ plene haltigita kaj la cigared-manko regas ĉi tie jam dum tri-kvar semajnoj. La fumantoj tre suferas ne povante tiel facile atingi siajn porciojn da nikotinaĵon...

La aviadilojn oni ne aŭdas, la sirenoj silentas, la aer-ataka danĝero ne estis anoncita...ankoraŭ unu trankvila nokto estos, homoj povos senzorge dormi...

7-6-99: 05:43 horo

Oni ne sukcesis interkonsenti pri ĉiuj punktoj en Kumanovo. Tamen NATO daŭre ĉefrolas. Ankaŭ en Kumanovo ili daŭre insistas pri kompleta foriro de policiaj kaj armeaj ŝtataj fortoj de Kosovo, inkluzive limsoldatojn kaj regulaj policaj (pac-tempaj/ordinaraj) fortoj. La dua punkto kie oni ne sukcesis plene interkonsenti: senkontrola reveno de la albanaj rifuĝintoj. La jugoslaviaj reprezentantoj ne povas akcepti ĉi ĉar certe inter veraj rifuĝintoj oni intencas enĵeti amason da Liber-armiaj soldatoj...dum ĉi nokto nova provo de Liber-armiaj por perforte (perarmile) eniri kosovan teritorion el Albanio okazis. La limsoldatoj ne permesis eniron. Nun oni atendas la rezolucion de UN. Intertempe NATO daŭros la bombardon ĉar iliaj postuloj daŭre ne estas akceptitaj plene...

Niŝ, iom post iom, vekiĝas. Nova tago komencas. Pluvos hodiaŭ.

9-6-99: Ĉu fino? 09-06-99, 22:43 h

Ŝajnas ke bombardo baldaŭ (jam morgaŭ) haltos. Niŝa Radio-televida entrepreno (TV 5) ĵus elsendis la informon ke la kontrakto inter jugoslaviaj kaj NATO/UN fortoj estas subskribita en Kumanovo. Baldaŭ ankaŭ praktike ni ekscios. Ekstere ĵus komencis pistola kaj pafila pafado... Je la unua momento mi ekpensis ke oni pafas (festas) pro la plej novan venkon de jugoslavia rugbea (Ĉu vere oni ne havas alian vorton por ĉi sporto kies mond-konkuro ĵus okazadas en Egiptio?!) teamo. Sed estis strange al mi ke oni festas tiun venkon, ja ankoraŭ ne estas mond-ĉampiona maĉo... Ekstere estas kvazaŭ milito... Fakte oni ĉi tiel tute ne pafadis dum daŭris NATO atakoj. Nur bomboj faladis... nun ekstere okazadas strataj pafadoj... La radio-raportisto ĵus konfirmis ke la pafado okazas ĝuste pro la subskribo de tiu milita kontrakto, kio devus signifi ankaŭ haltigon de la bombardo. Se ĉi veras... ja la afero bonas. Tamen, mi mem ne ŝatas tro ĝojiĝi anticipe. Tro mi ne kredas al la politikistoj ĝis mi ankaŭ praktike ne vidas realigon de la promesoj kaj eldiroj. Krome, la okazaĵoj tute ne estas por ajna festado! Fakte haltigo de la bombardo bonas, sed la kosova krizo tute ne devis okazi. RTS verŝajne komencos informadi pri la sukcesa defendo kaj eĉ venko je ĉi konflikto... Ekstere eĉ tiuj kontraŭ aviadilaj armiloj estas aŭdeblaj. (Nur avidiloj mankas...) Do, ni vidos kiel la aferoj aspektos de morgaŭ. Intertempe la homoj esperas ke relative rapide sekvos politikaj kaj ekonomiaj ŝanĝoj...

Do, fino! 11-06-99, 22:30 h

Pro la troa laboro (kelkajn kamionoj da biero ni disvendis ankaŭ ĉi semajne - pro kio ni laboris dum la tutaj tagoj (tamen nur la laboro multas, la salajr-mono ne tiom)) mi ne sukcesis sekvi la okazaĵ-informadon. Mi ankoraŭ interesiĝas kiu komencis tiun festadon de la venko? Kaj ne nur mi. Aspektas ke pli multo estis kontraŭ tiu paf-festado. Preskaŭ ĉiuj aĉetantoj komentis la festadon kaj kelkaj eĉ estis tro koleraj pro tio. Ja la afero tute ne estis por la festado.

Ĉiu okaze. La bombardo haltis. Nun oni politike daŭrigos la laboron. Kiel aspektos ni vidos...

12-6-99: 07:30 h

He, ĉi nokte okazis nova kurado por Berlino! Ĉiuj estis surprizita per subita apero de rusaj fortoj je Kosovo. Aparte la NATO-uloj...ja ili neniam ion scias... Ĉi foje ili vere sciis nenion... Vere tiu usona administracio estas tro ambicia. Je ĉio ili ŝatas kaj deziras esti la unuaj... Sed ne ĉiam eblas... Ĉi matene oni informas ke usona administracio akceptas klarigon ke temas pri la eraro... Do, la politika solvado komencas... Sed pri ĉi tiaj kaj estontaj politikaj okazaĵoj kosovaj vi povos ekscii pere de via-landaj kaj aliaj informiloj.

Per ĉi mi finas la milit-informadon. Nun en Niŝ homoj plene revenos al siaj ĉiutagaj devoj kaj zorgoj. Ĉiuj servoj kaj entreprenoj rapide revenos al kutimaj labor-tempoj kaj labor-manieroj. Ankaŭ rekonstruado komencos (kvankam mi lasus unu-du ruinoj por esti monumentoj pri la NATO-bombardo) kaj espereble ankaŭ politikaj kaj ekonomiaj ŝanĝoj fine ekos kaj okazos. La sirenoj plu ne muzikas, la aviadiloj (almenaŭ ne bomb-cele) plu ne flugas /kvankam la bombard-minacoj restas - ja se oni ne kondukos sin bone tuj oni reuzos demokratiajn rimedojn por realigi demokration ĉi tie.../, la vesper-mesaĝoj plu ne aperos... Nun oni devas alkutimiĝi al la paco. Oni bezonos iom da tempo por vere certiĝi ke ĉio finiĝis, ke oni povas estonte trankvile iri trans la pontoj... Ĉu vi scias kiel oni trapasadis la stratojn en Beogrado? Oni unue rigardas maldekstren, dekstren kaj supren.

Mi esperas ke vi (r)estas pli-malpli kontenta pri la informado. Esperante ke mi ne havos novan okazon por la vesper-mesaĝoj mi salutas vin ĉiujn kaj dankas por via pacienco.

Plej sinceran saluton el Niŝ, Serbio, Jugoslavio, Europo.

13-6-99, vespere:

Foje mi menciis ankaŭ la fantaziecon de la problemoj. Jen ankoraŭ unu ekzemplo. Mi nur nun sukcesas forsendi la lastajn mesaĝojn ĉar antaŭ kelkaj tagoj aperis nova problemeto (por tempomanko mi bezonis pli da tempo por solvi ĝin). Nome la komputilo ne povis elteni la varmegon, eksteran kaj internan. Mi devis ŝanĝi la komputil-ventolilon kiu prizorgas la komputil-procesoron. Nun, kun pli grandan kaj pli fortan ventolilon, la sistemo funkcias...

Mi ne ĝenos pli al vi.

Ĝis

Reagoj

X-From_: kongreso@svn.com.br Mon Jun 14 00:52:40 1999

Bonvolu arigi, sistemigi kaj ordigi la tutan mesaĝaron de vi senditan kaj publikigu ĝin per libro. Certe viaj impresoj kaj kuraĝo estos bone interesaj al ĉiuj, speciale al tiuj kiuj ne havis la oportunon legi ĉiutage viajn mesaĝojn dum la bombardado. Amike via!

Mi estas duoble feliĉa. Unue ĉar finiĝis tiu hirtiga bombardado. Due ĉar vi, Zoran, mia heroo dum tiu okazaĵo, eliris vivanta el tiu situacio!

Josenilton kongreso@svn.com.br

From: Francesco Amerio

Kara Zoran, Gekaraj aliaj,

MI, NI, devas danki vin pro via 72-taga pacienco.

Mi petas vin saluti ĉiujn geamikoj, kaj substreki kiel multaj (eble la plej multo) el ni absolute malaprobis tiun ĉi frenezaĵon.

Nun tamen, eble, ni povos ion alian aranĝi por Serbio: antaŭ kelkaj semajnoj, dum la unuaj milit-tagoj, mi mesaĝis kun vi pri la ebleco aranĝi labor-brigadon en Serbio dum tiu-ĉi somero. Ĉu laŭ vi ĝi estas ebla?? Kion opinias la aliaj??

Ĉu Serbejo pretas tion aranĝi kaj kunordigi??

Ĝis baldaŭ!

Francesco Amerio

Kajeroj ~ Kajero 43 | Kajeroj ~ En PDF (paĝo 13ª)
Kreita de Jesuo de las Heras la mardon, la 13-an de julio de 1999 je la 16:39:59 horo.