Parolas la Prezidanto.
Parolas la Prezidanto Jen grava loko de Lorko, nia unua kongresurbo!

Saluton, haleanoj!

Dum la pasinta monato de aprilo HALE kongresumis. Ĝi estis la unua kongreso: dum unu tago haleanoj parolis Esperanton, promenis en Esperanto, diskutis en Esperanto. Dum la mateno ni vizitis la urbon kaj, mi, kiel profesoro pri Historio, ĉiĉeronis pri la artaĵoj de Lorko, kaj montris kaj klarigis pri ties monumentoj.

Poste, dum la vespero, HALE malfermis la unuan kongreson kaj la plej grava afero pridiskutita estis la Milito en Jugoslavio. La plej parto de haleanoj opiniis, ke ekzistas esperantistoj en Jugoslavio, kaj same en Kosovo. Esperantisto diris, ke li havas amikojn en Serbio kaj en Kosovo. Mi kondamnas la bombadon en Jugoslavio kaj mi ankaŭ kondamnas la elirigon el Kosovo de ties civitanoj.

Alia opinio estis tre konciza, tre klara, tre rekta: li diris, ke li kondamnas la agadon de NATO sur Jugoslavio farite per mono pagita de niaj impoŝtoj, do la sola solvo por iomete senkulpigi al ni mem estas publike rifuzi nian apogon al niaj politikistoj, kiuj perfidis nin, kaj ke >tio estas milito sen deklaro. Ni parolis, ni diskutis pri la bombado, kaj finfine ni fermis la kongreson.

La sperto diris, ke:

  1. La venonta kongreso de HALE devas daŭri du tagojn.
  2. La granda diskutado devas daŭri nur du horojn.

La venontan jaron ni havos la Duan Kongreson de HALE en alia parto de Hispanio. Ĉar la plej granda parto de HALE loĝas ĉirkaŭ la Mediteraneo, ni devas kongresumi en alia parto de la lando, kie nia asocio ne estas tiel forta, por plifortigi ĝin tie. Aliflanke, la taskoj antaŭ kaj por tiu kongreso dua estas jenaj:

  1. Plibonigi HALE.
  2. Planado de varbado pri HALE.
  3. Kunlaboro de HALE kun aliaj asocioj neesperantistaj.
  4. Organizi altnivelan kurson de Esperanto por haleanoj.

Mi esperas, ke la temo de la venonta kongreso de HALE estos halea temo, kaj la temo de la dua tago estos pri la movado aŭ socialaj aferoj.

En ĉi numero aperas polemiko pri HALE. Ni finu tiun polemikon per ĉi numero de Kajeroj el la Sudo. Tamen, nia volo estas, ke ĉiu problemo de HALE devas aperi en la revuo, por ke ĉiu ano konas pri la afero.

Johano Antono

Kajeroj ~ Kajero 43 | Kajeroj ~ En PDF (paĝo XXª)
Kreita de Jesuo de las Heras la mardon, la 13-an de julio de 1999 je la 16:39:59 horo.