Redaktore:
Esperanto kaj mondo.

Saluton, samideanoj La lastan aprilon ni kongresumis en Lorko unuafoje. Multaj esperantistoj sendis mesaĝojn sukcesdezirantajn al ni. Bone, mi ne scias, kion diri pri la sukceso de la kongreso. Vera sukceso ja estas, ke la kongreso okazis! Ni ne estis multaj, sed ni faris multe da bruo. Ni diskutis, ni prelegis, kaj ankaŭ ne mankis, kiu volis pugnobati...

La prelego matena temis pri Civila malobeemo kaj Esperanto, kaj kvankam ni ne povas oferti ĝin nun pro manko da spaco, ni prezentos ĝin al vi en venonta numero de nia revuo.

Pri la temoj diskutitaj dum la kongreso informas la Prezidanto en la dorso de tiu ĉi paĝo.

Vi vidos, ke ĉi numero de Kajeroj el la Sudo prezentas grandan spacon pri la Milito de Jugoslavio. Zoran Ciric estas vendisto, kiu loĝas en Niŝ, serba urbo dure punita dum la milito. Li informis nin per Interreto, kaj mi opinias, ke utilas ege siaj opinioj, por ke la samideanoj kiuj ne havas tiun elektronikan rimedon ankaŭ povas havi duan opinion pri tiu sensenca milito..., kvankam nun kelkaj okcidentaj artikolistoj ekas kompreni ĝiajn ekonomiajn kialojn.

Ankaŭ ni inkluzivas informon pri Juna Amiko, kaj kelkajn artikolojn pri fruktdonema verksoifo, pri naciismo -el sennacia vidpunkto, kompreneble- kaj atipikaj artikoloj pri apolitikismo kaj krimulismo.

Mi esperas, ke vi ĝuos tiun numeron, kaj ke vi kontribuu por la venonta numero de Kajeroj el la Sudo.

La redaktoro


Kajeroj ~ Kajero 43 | Kajeroj ~ En PDF (paĝo 3ª)
Kreita de Jesuo de las Heras la mardon, la 13-an de julio de 1999 je la 16:39:59 horo.