Edukado

Rido se fikcia..., bedaŭrinde la afero realas

Reguloj, por ke via infano iĝu krimulo

  1. Dekomence, donu al via infano ĉion, kion li aŭ ŝi volas. Tiel li aŭ ŝi kreskos pensante, ke la mondo ŝuldas ĉion al li aŭ ŝi.
  2. Kiam li diras fivortojn, ridu. Tio pensigos al li aŭ ŝi, ke li aŭ ŝi estas amuza.
  3. Ne instruu al li aŭ ŝi pri religio aŭ moralo. Atendu ĝis kiam li aŭ ŝi estos dekokjaraĝa, kaj tiam lasu lin aŭ ŝin elekti.
  4. Permesu al li aŭ ŝi legi ion ajn presitan, kiun trafu lian aŭ ŝian manon, kaj ankaŭ iun ajn filmon aŭ televidan programon, inkluzive de pornografio. Zorgu, ke ĉio ĉe manĝotablo estu purigita kaj senmikroba, sed permesu al la menso de via infano engluti iun ajn putraĵon.
  5. Kolekti el la planko ĉion, kion li aŭ ŝi lasas tie, kie li aŭ ŝi pasas: tornistron, ĉemizojn, pantalonon..., kaj faru ĉion anstataŭ li aŭ ŝi, tiel, ke lia aŭ ŝia respondeco estu afero de ceteraj personoj.
  6. Evitu uzon de vortoj eraro kaj kulpo. Tio kondiĉigos lin aŭ ŝin konsideri poste, kiam oni enkarcerigos lin aŭ ŝin pro rabo, ke societo estas kontraŭ li aŭ ŝi, kiu estas simple persekutita kaj marĝenigita.
  7. Kverelu kutime presence de viaj infanoj. Tiel, ili ne miros, ke familio disiĝos.
  8. Donu al via infano tiom da mono, kiom li aŭ ŝi volos. Kial li aŭ ŝi devas lukti tiel dure kiel vi mem faris?
  9. Malsatigu ĉiun kapricon kaj dezirojn de via infano. Neo povas kaŭzi doloran malsukcesigon al li aŭ ŝi.
  10. Defendu vian infanon ĉiam kontraŭ najbaroj, polico, Sociaj Servoj, aŭ juĝistoj. Ĉiuj antaŭjuĝas vian infanon.
  11. Instruu lin aŭ ŝin kiel mensogi kaj nei evidenton. Kio okazas estas, ke oni volas kulpigi vian infanon.
  12. Kiam li aŭ ŝi eniras seriozan problemon, senkulpigu lin aŭ ŝin dirante, ke mi neniam sukcesis instrui lin (aŭ ŝin).
  13. Portu lin aŭ ŝin al eminenta psikiatro: li aŭ ŝi trovos certe ian ajn malsanon mensan. Tial vi trankviliĝos, trovante, ke vi nenion jam povas fari.
  14. Pretigu vin por vivo plenplena de ĉagreno. Vi certe havos ĝin.

Anonima manuskripto
trovita en juĝejo

Kajeroj ~ Kajero 43 | Kajeroj ~ En PDF (paĝo 30ª)
Kreita de Jesuo de las Heras la mardon, la 13-an de julio de 1999 je la 16:39:59 horo.