La milito de Serbio.

Novaĵoj el la milito

  1. USONO ofertas 5 milionoj da dolaroj ŝanĝe de serbaj gvidantoj
  2. Serboj forlasas Kosovon, timante reprezaliojn
Atenton! Morgaux mi povus sercxi vin

USONO ofertas 5 milionoj da dolaroj ŝanĝe de serbaj gvidantoj

La 24-an de junio Usono ofertis premion de 5 000 000 dolaroj al ĉiuj, kiuj donu informon ebligantan kapti Prezidanton Slobodan Miloseviĉ kaj aliajn personojn kulpigitajn pri militokrimoj en Kosovo.

Aliflanke, Jugoslava Parlamento aprobis proponon de la registaro por fini la militan estaton. Jugoslava Ĉefministro, Momir Bulatovic, profitis la okazon por peti, ke Jugoslavio denove estu akceptita kiel membron de Unuiĝintaj Nacioj.

Serboj forlasas Kosovon, timante reprezaliojn

Atako al Jugoslavio. Al kiu profitas) Preĝejo de Benitaj Caroj de Urosevac eksilentis hieraŭ. Ties pastro estis ferminta la pordojn kaj forlasinta la urbon kune kun la 90% de ties preĝejanaro la 23-an de junio. Kiam la restantaj serboj provis malfermi la pordojn pezajn, ili vidis, ke ili ne plu povis eniri. La moskeo urba kuŝas 20 metroj for, kaj tion oni povus konsideri vera simbolo pri paca kunvivo, se imamo Adem Hoxha estus parolinta eĉ unufoje al ortodoksaj preĝistoj dum 18-a jaroj.

Nun estas krimoj en Kosovo, fare de albanoj kosovaj. Britaj militistoj plendas, ke ili ne povas garantii, ke ne okazos pluajn murdojn. Kial ili militis, tiam? La Porlibera Kosova Armeo nun diras, ke ciganoj mortigas kaj rabas serbojn -ĉu same ili tion faris pri albanoj antaŭe? Interesa demando por la Internacia Tribunalo pri Militaj Krimoj en Kosovo...

Kajeroj ~ Kajero 43 | Kajeroj ~ En PDF (paĝo 30ª)
Kreita de Jesuo de las Heras la
Mardon, la 13-an de julio de 1999 je la 16:39:59 horo.