Jen nia kovrilo 44-a.

Kajero 44: la kovrilo

Nenio bona pri la milito de Jugoslavio ĉifoje. NATaj fortoj renversis la situacion, sed etnan purigadon ili ne sukcesis malebligi. Nia kamarado Zoran Ciric rakontas al ni la unuan parton de la milito en ĉi tiu numero. Je la maldekstro de la kovrilo oni vidas milicanon teruristan kosovalbanan alpreni emblemon de Usono sur sia milita uniformo.

Kontraŭstaras al tio artikoleto pri la Himno de Esperanto, kiun ni renversis en nia kovrilo, pri tio ke Esperanto estas renverso de milito. Se kamaradoj ne konsentas pri tiuj ideoj verŝitaj de Armando tie, ili estas invitataj reagi artikole.

Se ne kanti, almenaŭ ni ĉiuj povus lerni paroli. Pri tio parolas Isabel Acevedo en ŝia mirinda artikolo Pri la arto paroli

Finfine, ni ankaŭ konsideris kovrila temo tiun artikolon pri Trobadoroj, verkitan de Jean Luc Tortel. Mi esperas, ke vi ĉiuj ĝuos pro sia altkvalito kaj intereso.


Kajeroj ~ PDFª versio (paĝo 1ª)
Kreita de Jesuo de las Heras la
mardon, 5-an de oktobro de 1999 je la 15:43:47a horo