Kino

Ĉu ignoro, pedanteco aŭ insulto?

Gladiator.

La finfina filmo pri romianoj ŝajnas nur moko. Mi neniam vidis filmon pri tiu temo, kie ne estis eĉ unu via romana. Generalo Maksimo Meridio loĝas en Emerita Aŭgusta, Hispania Ulterior. Kiam li preskaŭ mortas pro la ŝoko vidi sian familion murdaĉitan, kaptas lin preterpasantaj muslimoj! Nu, muslimoj ne aperis en la Iberia Duoninsulo ĝis 500 jaroj poste (fakte ne estis muslimoj ĝis 300 jaroj poste).

Mi iris en kinejon ĉefe por ĝui historiajn pejzaĝojn kaj etoson, sed mi trovis nur ridindigan karikaturon pri pli bona filmo, La disfalo de la Romia Imperio, farata de Samuel Bronston en 1964. Tie ni povas vidi nebrilan Stifen Bojd ludante Livius, deinfanaĝan amikon de Imperiestro Komodo, ludita de Kristofer Plumer, kaj decan Sofian Loren, ludante Lucilan, filino de Imperiestro Marko Aŭreljo, la imperiestro filozofa.

Imperiestro Marko Aŭreljo salutas la armeon

Ambaŭ filmoj montras, ke kino ĉiam mensogas. Ne nur Maksimo Meridio (pleja tagmezo) ne ekzistis, sed Gaius Martelus Livius (gaja martelo de vivo) ankaŭ estas elpensaĵo. Laŭ ambaŭ filmoj, Marcus Aŭreljus estis mortigita rekte de Komodus (Gladiator) aŭ de ties kapitanoj (La disfalo...), sed post mallonga tempo (ĉirkaŭ jaro) la bonulo glavmortigis la novan imperiestron en holivuda defio. Historio diras aliel: Markus Aŭrelius regis dum 19 jaroj (de 161 ĝis 180), sed Komodo (komforta) regis de tiu ĉi jaro ĝis 192, je kies lasta tago luktisto (ne gladiatoro) stranglis lin. Sed jam en la jaro 177-a Marko Aŭreljo estis nominta lin kun-imperiestron, kaj tio kontraŭdiras la startpunkton de ambaŭ filmoj.

Pli fidinda Komodo (Christopher Plummer)

Post Komodo, la nova imperiestro estis Publius Helvius Pertinax (obstina), sed soldatoj mortigis lin tri monatojn poste, kaj baldaŭ la Imperio estis sub intercivitana milito. Do, oni povas konsideri, ke post Marko Aŭreljo (kadro de oro) vere komencis la disfalo de la Romia Imperio, kiel la titolo de nia dua filmo konsiderata diras. Fakte, tio estas preskaŭ la sola vero en tiu filmo. Kial oni mensogas tiom abunde kaj ofte en kino? Bone, tion jam respondis antaŭ multajLucilla parolas al Livio. jaroj direktoro John Huston (ĝon hjustn): kino estas negoco, ne arto. Se filmo gajnas monon, tio estas bona filmo, se ĝi ne gajnas monon, ĝi ne estas bona filmo. Kaj pri la afero restas nenio pli. (John Huston: Je malfermata libro)

Danĝero estas, ke la publiko kredas tiujn orajn mensogojn. Tio estas la necesa kondiĉo, por ke Holivudo reskribas historion.

Kajero 46 ~ Kajeroj ~ En PDF
Muziko: Temo variata, komponita de Fernando Sor la lastan jarcenton.