Pri Prezidanto de VEF

Kun granda surprizo legas mi la leteron, kiu samideano sendis al ni, per kiu li diras, ke la kongresanoj kiuj partoprenis en Requena (pron. rekena) surpriziĝis pri tio, ke vi nek partoprenis nek sendis leteron kiel Prezidanto de VEF.

Mi devas diri, ke mi ne estas Prezidanto, ĉar dum la Kongreso de Lorko, la asembleo elektis novan Prezidanton, kaj tiu Prezidanto estas Aŭgusto Casquero de la Cruz. Dum la kultura semajno esperanta, kiu okazis en Cambrils (pron. kambrils'), Taragono, mi transdonis la libron de protokolo kaj aliajn dokumentojn de nia Federacio al nova Prezidanto Aŭgusto.

Antaŭ du semajnoj mi sendis al la nova Prezidanto aliajn dokumentojn por fari la historion de VEF.

Kiam mi atingis la Prezidantecon, mi havis propran programon: 1-e Datumbazo Lidia, 2-e apogoj al pioniroj, 3-e VEF en Interreto, 4-e ekhavi monon ne kotizinte al la asocio.

Mi reliefigas la sukceson de la datumbazo, kiu ebligas, ke ni faru konkretan politikon pri simpatiantoj kaj lernantoj.

Ankaŭ mi malsukcesis kiam mi proponis al la Asembleo, ke oni apogu pionirojn per stipendioj, sed ĝi rifuzis mian proponon.

Per tio ĉi min surprizas, ke la vefanaro demandis sin, kie estas Prezidanto Johano Antono, ĉar mi ne estas la Prezidanto

Ni ĉiuj apogu la novan Prezidanton.

Johano Antono Cabezos Martínez

Kajero 46 ~ Kajeroj ~ En PDF
Muziko: Studo 20-a, komponita de Fransisko Tarrego en la lasta jarcento.