Imitinde, ekz. (sed ne nur) ĉe ago-tago

Robert Kaminski lavis memortabulon per varmeta akvo kaj iomete da
detergrento por ke forlavi pulvon kaj forbruligajxojn

Lokaj esperantistoj el la urbo Lodz, Pollando pruvis per sia agado, ke samideanoj devus senti sin devigita zorgi pri ofte forgesataj ZEOj (Zamenhofaj aŭ Esperantaj objektoj).

La 16-an de septembro je ĉeesto de invititaj ĵurnalistoj ili purigis bronzan tabulon kun bareliefo de Ludoviko Zamenhof pendantan ĉe la strato nomita pri la iniciatinto de nia lingvo. Purigitaj estis ankaŭ ĉiuj strataj tabuletoj laŭlonge de lia strato. Tiu ĉi agado okazis dum la 81-a datreveno de dono al la unua strato en Pollando nomon de L. Zamenhof kaj estis samtempe bona okazo por propagandi per flugfolioj la ideon de internacia lingvo kaj rememori al loĝantaro pri ekzisto de E-movado en la urbo.

La evento, malgraŭ ke sen iu granda impeto, fruktis per intervjuoj en du lokaj brodkastejoj, raporto en loka televidilo kaj lokaj gazetoj kaj anonco de pli granda artikolo en la gazeto. Esperantistoj el Lodz pere sia agado volus ankaŭ alvoki fondintoj de ĉiuj tabuloj kaj monumentoj al zorgado pri ili. Ili ankaŭ insiste persvadas al samideanoj el tuta Esperantujo imitadon.

En nomo de lodzaj esperantistoj
Aleksander Kaminski
esperant@ikki.com.pl
estrarano de Pola Esperanto Asocio Filio en Lodz
ul. Próchnika 1,
PL 94-108 Lodzo,
Pollando
fonto: ret-info


Al legita artikolo Kajero 48 ~ PDF (paĝo 7ª) ~ Kajeroj Al legota artikolo
Muziko: La espero, komponita de F. de Menil laŭ vortoj de L. Zamenhof. Aranĝita de Dimitar Terziev kaj orĥestrigita de mi.