Responde al Jakvo

Mi respondas al kelkaj aferoj de la letero de nia kamarado, citante ilin kursive kaj ruĝe.

Saluton, Jakvo!

Dankon pro via mesaĝo. Tiu via ne estas la sola reago, tamen ĝi ja estas la plej civiliza.

Snajpero. Ne vere plaĉas al mi la diro de la prezidanto de HALE, kdo Martinez, kiu pro malĝusta elekto de vortoj, ŝajnigas ke Snajpero estus naziisto (paĝo 4).

Nu, ĉu la agoj de Snajpero similas al tiuj de naziistoj, aŭ ĉu sama ago estas fia nur se ne farita de amiko nia? Tiu malpuriga afero de Snajpero ja estas eklezia vortumado, kvazaŭ Sankta Paŭlo verkis ĝin...

[...] tiun frazon de k-do laboristo. Mi povas konsenti ke Snajpero prefere unue sendus leteron al Hale anstataŭ al Laŭte!, sed ja mi konas lin kaj liajn emociojn kaj mi plene komprenas lin.

Ĉu oni devas permesi al Snajpero tion, kion oni ne devas fari? Ĉu li estas infaneto aŭ handikapita? Ĉu li jam sufiĉe kreskis, por postuli, ke li respondecu pri siaj propraj agoj?

Pri la rajtoj de redaktoroj. Interesa estas la reago de la redaktanto Jesuo. Ĝis kia grado ni redakatantoj estas liberaj? En Liberecana Ligilo mi postulis plenan liberecon, ĉiuj scias tion, sed [...]

Laŭ mi, ĉiugrada libereco. Respondeca redaktoro difinas siajn proprajn limigojn. Mi jam difinis ilin formale en la paĝo dua. Funde, mi ne havas limon por redakti la revuon. Jen la problemo: memdiritaj maldekstruloj defendas cenzuron kaj silentigon de opinioj pro tio, ke la opinianto apartenas al alia politika partio. Tio, laŭ mi, estas bedaŭrinda.

[...] aliflanke mi scias al kiu publiko mi laboras. Mi malfermis la paĝojn de Liberecana Ligilo al ĉiu radikal-socialismaj ideoj kaj pensoj. Evidentas ke homoj, kiuj volas propagandi aŭ disvastigi reakciajn ideojn por ne paroli pri ekstremdekstrajn ideojn, ne trovas forumo en Liberecana Ligilo.

Laŭ mi, ĉiuj devas pensi per si mem. Mi diris en la paĝo 3-a de la numero 48-a, ke mi ne havas ideologion. Ideologio ne estas utila, kaj neniam estos. Pensoj povas helpi solvi problemojn. Ideologioj kreas problemojn.

La diverseco inter Kajeroj el la Sudo kaj  Liberecana Ligilo evidentas, ĉar Kajeroj estas la informilo de Hale, laborista asocio kun membroj kun diversaj ideologioj irante inter liberecanoj tra komunistoj ĝis social-demokrata.

Jes, sed neniuj ideologioj tiaj limigos la revuon Kajeroj el la Sudo dum mi estos redaktoro.

Hale estas daŭre pro la Gotenburga konvencio ligita al SAT. Laŭ mia kompreno la idearo de SAT reflektiĝos ankaŭ en la LEA-oj. Do la ligiteco kun SAT iom montras la vojon laŭ kiu HALE konstruiĝis. Mi komprenas ke HALE defendas certan ideologion, sed tiu ne malpermesas ke la redaktanto de la gazeto rajtas, por kompari ideojn, aperigi ideon tute aliflanke ol la propra ideologio. La problemo komprenble estas ke vi povas ricevi akran kritikon de konvinkitaj membroj, bonaj kamaradoj. Mi, pro tio, ne komprenas la reagojn de la prezidanto de HALE al Snajpero.

Mi tute ne obĵetas al kritikoj, sed Snajpero ne kritikis, li nur atakis akre kaj maldece. Oni ne sendas iun ajn al fek', sed pruviĝas, ke oni eraris. Sed tion ja faris Snajpero.

La frazo: Ĉiuj ideologioj estas bonaj, sed homaj estoj perfidas ilin estas por mi eklezia salivo.

Vi pravas. Mi diris, ke Mi male opinias, ke pro tio, ke oni estas homaj, oni kreas bonajn ideologiojn, kiujn trouloj aĉigas, kaj finfine ideologioj korsetigas ties kernajn bonajn ideojn, senvalorigante la tutan ideologion. Pro tio mi aŭdas ĉies ideojn, kaj publikigas tiujn, kiuj mi konsideras, ke utilas aŭ valoras. Mi ne kredas, ke tio estas eklezia aŭ kontraŭeklezia. Mi opinias, ke tio estas pensiga kaj eble reagiga, se ne defia.

Evidentas ke la idearo de faŝismo neniam rajtas ricevi subtenon. Neniu formo de ekstremismo estas subtenenda, krom ekstrema propagando por humanismo.

Neniel ni subtenis aŭ subtenas la idearon de faŝismo. Tamen, mi defendas la rajton de ĉiu -eĉ de faŝisto- diri sian opinion. Fari male estas fari faŝisme, laŭ mi.

Fine,ĝis nun mi kiel redaktanto de Liberecana Ligilo neniam ricevis tekston, kiun mi ne povis aperigi, sed mi scias kiam iam venos la momento, ke mi certe ne forĵetas la tekston, sed unue petas klarigojn al la verkisto kaj se eblas aperiĝos la tekston kiel mi ricevis ĝin, sen fortranĉoj, sen ŝanĝoj. Iu ajn formo de cenzurado estas al mi fremda eĉ kiam mi ricevus leteron kiel la snajperan, sed mi certe prenus kontakton kun li kaj eble ni solvus la problemon sen bruo al la ekstera mondo.

Tia estas mia sinteno. Sed se mi ne publikigas finfine artikolon, tio neniam estos pro la politika sinteno de la verkinto. Mi ankaŭ estas malpura, kaj mi ŝatus esti tiusence lepra, por infekti tiun viruson de toleremo al ĉiu ajn.

Ĉu la franca, sveda aŭ belga realo estas malsamaj al la hispana, mi pridubas. Kontentigi ĉiun [...]

Fakte mi troe simpligis tiun frazon, kara kolego. Sed mi ne kuraĝis diri publike, ke la celoj de tiuj magazinoj estas fremdaj al mi, ĉar mi klopodas por ke Kajeroj el la Sudo estu kleriga kaj pensiga, kion ne evidentas pri tiuj aliaj magazinoj satidaj. Mi vidas ne multe pli ol umbilikismo.

Jesuo

Kajero 49 | Kajeroj
Muziko: Studo 5-a, de italo Maŭro Ĝuljani.
Kreita de Jesuo de las Heras la mardon, 30-an de januaro de 2001.


la mardon, 30-an de januaro de 2001.