Redaktore, sendepende, libere, eĉ liberecane...

Serioze mi asertas...

Oni legis al mi strangan artikolon verkitan de nia iama respondeculo pri libroservo en magazino Laŭte. Laŭ tiu artikolo, mi estas perfidanto al laborista kaŭzo, HALE estas aro da malbonaj esperantistoj, kaj ĉiu leganto nia estas imperiisto hispana. Oni sendas nin ĉiujn al fek', finfine.

Mi sendis lakonan reagon al la redaktoro de tiu magazino, kaj ne plu dediĉis mian atenton al tiu infana afereto, sed kelkaj kamaradoj atentigis min pri tiu afero en la lasta kunveno de HALE, kaj mi nun opinias, ke oni devas diri ion ĉi tie pri tiu bedaŭrindaĵo.

Libereco pri penso kaj preso..., pro vi mortis multaj homoj. Kion oni faras pri vi nun?

La motivo por ĉagreno estis la publikigo ĉe niaj paĝoj de artikolo verkita de falangisto Fernando Letamandía pri La provizordungaj per-entreprenoj. Strangaĵo estas, ke Snajpero, la reaganto, ne atakis la ideojn enhavatajn de tiu artikolo, sed la artikoliston mem, ĉar li apartenas -verŝajne- al Falangiista Partio. Kelkaj aliaj kamaradoj pli ĝentile atentigis nin pri tio, ke en laborista magazino oni ne devas permesi, ke tiuj fiuloj kunlabori, eĉ verke.

Tio estus longa debato, sed mi nur referencas vin al tiuj vortoj, kiuj legeblas en nia antaŭa paĝo, kiuj koncize proklamas la filozofion eldonan de nia magazino: ni ne korespondos pri nepetitaj artikoloj, sed tamen ni klopodos publikigi ĉiun artikolon kies enhavo estas interesa kaj ne mistraktas iun ajn personon. Tio povas ŝajni tro restriktiva, ĉar ĝi lasas en paperkesto artikolojn tiaj, kiaj tiu de Snajpero kaj ties adekvatajn reagojn. Sed aliflanke tio asertas tian liberecon pri penso kaj preso, kia ne oftas en malkleraj etosoj. Eble S-ro Fernando Letamendía estas falangiisto, kaj eble falangiismo estas tiel fia, kiel oni ŝajnas kredi ene kaj malene de Hispanio, sed mi volonte preferas kontraŭstari tiajn homojn argumente ol perforte, racie ol bate.

Mi ne scias, ĉu konvenas al laborista ideologio aŭ ne, ke ĉiu povas publikigi sian opinion ĉe ni aŭ ne. Vere, mi ne havas ideologion. Mi preferas havi ideojn. Kaj vere ĉiu ideologio entenas kelkajn bonegajn ideojn, eĉ se tro ofte pakumatajn per perfortanta rubaĵo. Kelkaj eĉ diras, ke ĉiuj ideologioj estas bonaj, sed homaj estoj perfidas ilin. Mi male opinias, ke pro tio, ke oni estas homaj, oni kreas bonajn ideologiojn, kiujn trouloj aĉigas, kaj finfine ideologioj korsetigas ties kernajn bonajn ideojn, senvalorigante la tutan ideologion. Pro tio mi aŭdas ĉies ideojn, kaj publikigas tiujn, kiuj mi konsideras, ke utilas aŭ valoras.

Aliflanke, ĉi tiu magazino estas bulteno de laborista asocio, kiu ankaŭ fieras nomi sin kleriga. Povas ne konveni al ĝiaj celoj aŭ sinteno la laboro de ĉi-tiu redaktoro. Mi, sekve, metas mian oficon je ĝia dispono. Kiel dirite en numero 32, bona redaktado postulas kompletan sendependecon. Mi ne scias fari alimaniere. Oni sugestis, ke mi serĉu modelon en aliaj esperantaj laboristaj magazinoj, kiel SAT-Amikaro, SLEA-informilo, aŭ Liberecana Ligilo, sed mi opinias, ke la franca, sveda aŭ belga realo estas malsama al tiu de Hispanio.

Do, tion , kion mi povas oferti al haleanaro, enhavas la dek punktoj de mi senditaj al redaktoro de Laŭte, kaj kiun mi publikigas en sekvantaj paĝoj.

Amike, sed kamaradece,

Jesuo

s
Al legita artikolo Kajero 48 ~ PDF (paĝo 3ª) ~ Kajeroj ~ PDF (paĝo 3ª) Esperanto Hispanio Al legota artikolo
Muziko: Cuba, komponita de Isaac Albéniz, kadre de sia Sŭito Hispanio.