Informoj de la prezidanto

Estimataj Samideanoj!

Denove la salutvortoj de la Prezidanto kaj kun la demando Kiel apogi grupojn de la Esperanto Movado?

Nek UEA nek SAT nek la Hispana Federacio de Esperanto trovis la solvon, ili studis tre bone la kialojn sed ili ne trovis la solvon.

HALE laboras en tiu ĉi vojo, ĉar ni scias ke se la grupoj de Esperanto mortas, mortos la Nacia Federacio, kaj poste la Internacia Organizaĵo de la movado Esperanto, kaj kiam tio okazos, mortos la Esperanto kiel organizaĵo, kiel soci-inteligenco kaj tio signifas ke Esperanto kiel ideo, kiel utopio ankaŭ mortos.

La projecto de Hale nomiĝas “la suno de Hispanio”, kaj ni volas, legantaro, ke vi partoprenos kun ideoj, kun via koro. La projekto estas tre kompleta ĉar ni volas apogi grupojn de Esperanto replenigi la grupojn de esperantistaro. Ne interesas la kialoj de nia situacio, nek interesas mirinda dokumento, nur interesas la solvo.

Pravas tiuj, kiuj diras ke la solvo venas post la analizo de la situacio. Laŭ tiu ĉi sistemo vi povas analizi la situacion sed ne volas granda analizado de la situacio, ni volas la solvojn de la grava problemo.

Pravas tiuj, kiu diras ke la grupoj estas modelo de la pasintaj du jarcentoj, sed ni devas defini la novaj aspektojn de la grupojn.

Pravas tiuj, kiuj diras ke Interreto estas nova vojo de la homaro al Esperanto, sed ili forgesas ke Interreto estas virtuala kaj pro tio ĉi ĝi ne estas la sola vojo.

Pravas tiuj, kiuj diras ke ekzistas multaj viroj kaj virinoj kiuj parolas Esperanton, sed ili ne estas en la organizaĵo, sed ili ne diras kiom da ili estas.

Ni prenas la urbon Mursjo kiel objeto de studoj. En Mursjo urbo ni estas ok samideanoj, kaj ni ĉiuj apartenas a la organizaĵo, ni kelkaj apartenas a la Federacio, aliaj al SAT, aliaj al UEA. Ne estas ni en la organizaĵo, kiu lernis Esperanton sed ne utiligas Esperanton.

Esperantista estas la persono kiu parolas Esperanton, sed esperantista ne estas la persono, kiu lernis Esperanto sed ne parolas gin.

Sed ne estas la problemo tia, nia problemo estas serĉi solvojn por niaj grupoj, por apogi ilin.

Gis baldaŭ.

Johano Antono
Cabezos Martínez

Redaktore ~ Kajero 51 | Kajeroj ~ Naciismo...
Muziko: Serenata, de Franz Schubert, laŭ versio de Federiio Noad enkomputiligita de mi mem.

Kreita de Jesuo de las Heras la vendredon,
17-an de aŭgusto de 2001.