Mi jam eksiĝis de SAT. Do, kion fari? Mi turismumis, same kiel aliaj neanoj de SAT. Mi vizitis Budapeŝton, mi vespermanĝis tipe, kaj baldaŭ poste ni translokiĝis al

La 86-a Kongreso de la Universala Esperanto-Asocio

Nia alveno en Kroatio estis iomete eventa, sed la alveno estis tre gastema: belaj knabinoj je la landlimo donacis akvon, kio estis vera manao al soifantaj vojaĝantoj. Ni baldaŭ trovis la Straton Vukovar, kie la kongresejoj estis. La ĉefa estis Teatro Lisinski, kaj la kutima estis Fakultato pri Elektroniko. Ni iomete malfruiĝis, do mi ne sciis, ke mi devis koncertumi la unuan kongrestagon ĝis post mia koncerto okazis! Mi pretigis programeton por la Vespero Internacia, kune kun Koruso de Makedoninoj kaj japanino. Kvankam multas la aferoj citindaj pri tiu ĉi kongreso, mankas spaco por ili ĉiuj. Mi nur aldonas raporton pri la unua asembleo de la nova epoko de ATEO, datumigita la lastan jaron en Tel-Avivo, intervjuon al elstara esperantistino de Izraelo, kiu nun havas aliflankan alrigardon, post la gravaj okazintaĵoj de Novjorko, Afganistano kaj Mezoriento, kaj la prelego de la nova prezidanto de UEA, Renato Korseti, pro ĝia _ laŭ mi _ historia signifo.

Asembleo de ATEO

Mi devas diri, ke antaŭ la asembleo estis budo pri ATEO, kie deĵoris mi mem kune kun samideano de Izraelo, Cvi Zolt, de la naŭa horo ĝis la 12-a je la 24-a de julio. Interese estis, ke la apuda budo estis tiu de Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI), tamen, nia kunesto estis paca kaj amika.

Je la 17:15 estis la asembleo de ATEO. Mi iomete malfruiĝis, kaj kiam mi eniris la ĉambron, mi vidis Vicprezidantinon Claude Nourmont-on kaj Kasiston Dieter Rooke, kiu frontis iel akran anaron, kiu plendis, ke ili pagis en Tel Avivo, sed ankoraŭ ne vidis la promesitan bultenon. Mi estis ege bonvenigita de ili estraranoj, eĉ pli, ĉar mi estas la redaktoro kiu, laŭ ili ĉiuj, promesis tion en Tel Avivo. Mi klopodis memorigi al ili, ke tio, kion mi promesis en Tel Avivo, estis komposti la artikolojn kaj alian materialon, kiujn oni sendos al mi por kompili la magazinon. Neniu el ili sendis ion ajn, kaj pro tio ne estis bulteno antaŭe. Sed Ralph Dumain, nia prezidanto, kiu loĝas en Usono kaj kiu ne povis ĉeesti en nia kunveno, sendis al mi sufiĉe da artikoloj, do mi povis pretigi bulteneton _ vere estas propono pli ol bulteno _ , kiun mi mem presis en mia urbo kaj prenis kun mi al kongreso. Mi kredas, ke mi sukcesis klarigi al ili, ke ni ne estas kapitalisma entrepreno, kiu publikigas magazinon, kiun ni vendas. Ni estas asocio, kiu celas labori por liberpenso kaj ateismo fakta, kaj ne bezonas ni plendon, sed kunlaboron.

Certe estis pritraktitaj aliaj temoj tie, kiujn certe devis noti la sekretarion en akto, kiujn oni legos en la venonta kunveno de ATEO, verŝajne en Brazilo.

Interese estas noti, ke du tagojn antaŭe, en la kunveno de MEL, por kiu mi ne kompilis bultenon antaŭe aŭ dum kongreso, sed nur simpla TutTeraTeksaĵan paĝon, oni publike gratulis min pro mia intereso por la asocio. Certe, muzikistoj estas pli dankemaj ol ateistoj...

Esti Saban Estia intervjuo: intervjuo al izraelanino.

En Zagrebo, dum la kongreso de UEA en julio 2001, mi trovis judinon, kiu loĝas en Izraelo, ESTI, kiu atestis pri ĉiutaga vivo en sia lando.

1 Kio estas via nomo?
Saluton! Mia nomo estas Esti, el Izraelo.

2 Kiam kaj kial vi esperantistiĝis?
Antaŭ 11 jaroj. Mi estis ano de klubo popoldanca, kaj tie mi konis esperantiston, kiu ĉiam skribis leterojn en stranga lingvo, kaj mi demandis kio estas tio?, kaj li diris Esperanto, kaj tiel komencis bona rilato.

3 Kie vi loĝas?
Mi loĝas en Jaffa, kiu estas antikva parto de Tel-Avivo, kiu estas miksita urbo, araba kaj juda, antikva kaj bela.

4 Ĉu estas problemo pro tio, ke ĝi estas juda kaj araba?
Aah, fakte ne estas normala vivo. Homoj estas ĉiam same, ili volas vivi, ili volas ĝui..., sed kompreneble la situacio faras, ke la rilato inter judoj kaj araboj ne agas kiel amikoj, sed estas rilatoj. Ili parolas la hebrean, ĉar malmultaj judoj parolas la araban, laŭ mi.

5 Ĉu vi havas multajn amikojn arabajn?
Multajn amikojn arabajn mi ne havas.

6 Kial ne?
Kial ne? & Do, unue ni havas diversajn lernejojn. Kiam mi estis en lernejo, el 30 lernantoj estis nur 2 araboj. Ili estis amikoj, kompreneble, sed en la normala, ĉiutaga vivo, ni loĝas aparte. Do, mi ne povas diri, ke mi elektis. Mi iras al klubo, kie venas judoj pli ol araboj. Tamen ne, mi ne povas diri, ke mi ne iras tien ĉar estas araboj, ĉar mi iris lerni la araban lingvon en klubo juda-araba en la araba parto. Sed ĉe ni estas homoj, kiuj nomiĝas intifada kaj homoj timas iri tien.

7 Kio estas Intifada?
Tio estas io kompleksa, ĉar estas araboj, kiuj loĝas en teritorio de Izraelo, estas araboj, kiuj loĝas en la arabaj landoj apud ni: Jordanio, Libanujo..., kaj estas aliaj araboj, kiuj estas palestinanoj, kiuj havas propran landon, sed ĝi ne sufiĉas, laŭ ili. Ili volas pli da _ laŭ mi _ nia lando, se tio farus de judoj arabojn. Tio estas la problemo: kiu parto estas la ilia, aŭ nia? Ĉu tuto estas ilia kaj oni ne bezonas, ke judoj estu tie? Kaj estas ekstremuloj, kiuj pensas tiel, kaj estas aliflanke ekstremuloj, kiuj opinias, ke tiu ne estas regiono de araboj, kaj ili ne bezonas esti tie, ĉar ili ne estis tie antaŭe. Mi volas nur diri, ke ĉion, kion mi diras, oni povas trovi certe tiujn, kiuj diras la malon, do oni diras, ke judoj havas pli ol unu ideon, eĉ en unu persono, kaj jen mia ideo.

8 Ĉu vi opinias, ke dialogo povas okazi inter judo kaj arabo?
Kompreneble, kompreneble! Ĝi devas okazi, ne estas alia maniero. Mi ne aŭdis, ke milito solvis problemon. Nur kiam homoj parolas kaj atingas respondon komunan oni trovas solvon. Diskutoj estis, kaj paco estis, kaj denove estas problemoj.

9 Laŭ vi, kio igas arabon mortigi sin por mortigi judojn?
Mi ne povas kompreni tion. Tio estas, laŭ normala paŝo, ke homoj volas vivi, kaj eĉ se oni ne volas, ke aliaj vivu, oni volas vivi mem. Mi povas kompreni, ke vi volas mortigi min, sed mi ne povas kompreni, ke vi volas mortigi vin mem por mortigi min. Mi ne povas klarigi, mi ne scias tion, kion ili pensas. Ili estas ekstremuloj. Mi ne komprenas, ke estu io pli grava ol vivo. Ne estas.

10 Tamen estas grava diferenco inter judo kaj arabo. Ĉu ĝi estas kultura, ĉu tiu religia estas pli grava en Izraelo?
Tiu religia estas problemo inter araboj kaj judoj. Se oni sendas sian infanon por eksplodi, por mi tio ne estas religio. Se religio celas, ke homoj vivos pli trankvile, pace, korekte, tio estas por mi religio, ne gravas ĉu Jesuo, Muhama, Dio, ne gravas al mi. Multaj judoj venis el arabaj landoj, kaj ili havas konojn, memoraĵojn de tiu epoko. Do la problemo estas religio, sed ne nur.

11 Pri Esperanto, ĉu estas asocio de Esperanto en via lando, kie estas judoj kaj araboj?
Estas problemo unue, ke ne estas granda Esperanto klubo de izraelanoj judaj, kaj ne estas arabaj. Junuloj ne interesiĝas pri Esperanto, ĉar ili devas lerni kaj poste militservi, kaj poste fari diversajn aferojn. Rigardu, mi estas ĉi tie kaj mi estas la plej juna, sed mi ne estas juna, do...

12 Do Esperanto ne kunligas ambaŭ kulturojn en Izraelo. Ĉu jes?
Ne, bedaŭrinde ankoraŭ ne. Sed rigardu, ĉu ekzistas esperantistoj en Jordanio aŭ Egiptio? Mi neniam vidis. Do, kial esti en Palestino? Ili havas aliajn problemojn. Sed pri religio, ni revenu al tiu temo, knabino juda ne povas facile edziniĝi al knabo. Tamen, mi konas la kazon. Sed male, oni ne povas trovi, ĉar se arabino pensus edziniĝi al judo, oni mortigus ŝin. Alia problemo estas manĝi porkon. Mi ne faras, ĉar mi ne ŝatas, sed se mi manĝus, mia frato ne mortigus min, se mi edziniĝus al arabo, mia patrino plorus kaj mia patro ne plu parolus al mi, sed li ne mortigus min. Tio estas la problemo.

13 Mi aŭdis, ke en Izraelo virinoj ankaŭ iras en la armeon. Ĉu vi iris?
Bedaŭrinde jes, oni iras de 18 ĝis 20 jaraĝo. Nun ni iras pli kaj pli en virajn poziciojn.

14 Ĉu vi devis pafi? Ĉu vi estis en milito?
Ne, ne, ne. Tio estas preskaŭ ne por virinoj. Oni instruas al ni pri pafo, ni ekzercas, ni povas fari ĝin, sed tion ni ne faras en la armeo.

15 Do, kion virinoj kutime faras en la armeo de Izraelo?
Ĉion, kio helpas al soldatoj: ni kuracas, helpas &

16 Ĉu knabinoj patrolas la urbon tiel, kiel mi vidis knabojn fari?
Ankaŭ jes, oni sendas knabinojn, sed ne en la limon, ne en danĝerajn postenojn.

17 Kia estas la etoso en Izraelo dum ĉi tiu jaro? Ĉu estas timo, nervozo?
Malbono estas la vorto. Homoj timas. Antaŭ tio, ke mi venis ĉi tien, mi aŭdis, ke kvankam kutimo estis karnavalo surstrate, multaj homoj iras, dancas kaj tiel plu, sed nun ili ne plu iras surstrate: ili simple timas. Ne estas, ke ili ne vivas, sed ili simple timas. Ili pensas antaŭ tio, ke ili iru al amasloko, ĉar se oni iras al stadiono, granda magazeno aŭ simila.

18 Ĉu vi dirus, ke palestinanoj kaj judoj povas miksi, ĉu miksigi siajn kulturojn?
Miksigi mi ne scias. Kial miksigi? Ni povas preni ĉiujn kulturojn kaj miksi diversajn..., sed mi ne vidas kial...

... por paco. Oni nepre cedu... Kion vi cedus por paco?
Mia paŝo por tio estas nur lerni la araban lingvon. Mi ŝatas la muzikon de la araba lingvo. Estas nun ĉe ni modo pri araba muziko en la radio. Estas partio ĉe ni, kiu kredas, ke povas esti paco, kaj poste venis tiuj eksplodoj. Estas paŝoj al paco, kaj poste estas paŝo malantaŭen.

19 Kion vi ŝanĝus en via persona vivo por ke estu paco en via lando? Al kio vi renoncus volonte por ke estu paco? Kio estas la limo cedi?
Vidu, ĉiutage mi ne havas kontakton kun arabo. Do, mi ne povas diri, ke mi povas fari tion, sed kiam mi aŭskultas judon paroli kontraŭ araboj, kiuj ankaŭ parolas kontraŭ Izraelo aŭ kontraŭ izraeloj, mi diras al li, ke se ni daŭrigos tiel, ni ne sukcesos, kaj pri mi, mi diras, ke mi ne povas ŝanĝi la mondon, sed en mia apudeco mi provas fari, ke la homoj pensu antaŭ tio, ke ili faru tion, kion ili diras.

20 Ĉu vi povas imagi, ke vi povas ami arabon?
Ĉu ami? Kial ne? Jes. Por mi ami ne estas problemo. Ĉu daŭrigu kontakton..?, tion mi pensas, ke estas problemo nuntempe, certe. Eble en alia epoko pli trankvila, jes. Sed vidu, vi demandas min, kaj mi ne estas religiema, kvankam mi ankaŭ ne estas ateista. Al mi ne gravas religio. Do, se mi amas, ne gravas al mi de kiu religio li estas.

21 Jen la lasta demando: kiel vi opinias, ke Esperanto ŝanĝis vian vivon?
Oh!, multege. Bedaŭrinde, mi ne povas vojaĝi multe apud mia regiono. Antaŭ dekdu jaroj tute ne eblis vojaĝi al Jordanio, Lebano, Sirio, kaj Egiptio, kvankam estis paco. Tamen, ĝi ne estis _ varma _ paco. Sekve restas al mi nur maro, kaj maro signifas aviadilon.

Al kongreso de Esperanto tiom amasa kiel tiu de Kroatio, ne mankas anekdotoj kaj apartaj travivaĵoj homaj kaj neforgesindaj. Tamen, ja mankas al ni spaco en nia magazino por rakonti pri ili. Mi preferas, ĉi foje, silenti pri ili ĉiuj, kaj cedi tiun spacon al prelego de la nova prezidanto, Renato Korsetti, ĉar li diris kelkajn aferojn, kiujn multaj esperantistoj, inter kiuj mi certe rangas, neniam antaŭe aŭdis. Estu mia omaĝo modesta al projekto de la nova skipo la publikigo de liaj vortoj ĉi tie:

Festparolado de la Prezidanto de UEA

Enkonduko

Ekzamenoj dum la vivo neniam ĉesas, kiel diras itala dirmaniero.

Kiel vi scias, en Zagrebo okazis elekto de la nova estraro de UEA. En la elekta ludo, mi malgajnis, kaj pro tio oni elektis min prezidanto de UEA. Tio ne sonu kiel malkoheraĵo. Efektive en la Esperanto-movado je ĉiuj niveloj elektoj estas kiel tiuj kart-ludoj, en kiuj gajnas tiu, kiu sukcesas malgajni, aplikante tamen ĉiujn regulojn de la normala ludo.

Tamen, nur unu tagon post la elekto mi aŭdis mian amikon Geraldo Mattos, la prezidanton de la Akademio de Esperanto, diri: _ Renato Corsetti estas la prezidanto de UEA sed ne la prezidanto de la esperantistoj! _ Tion tre trafe li diris en kunteksto, en kiu oni devis substreki la liberecon de la movado kaj la fakton, ke ĉiu esperantisto sekvas proprajn vojojn.

Sed ĝuste tion mi volas fari. Mi volas esti la prezidanto de la esperantistoj kaj ne de UEA. Mi ne estas homo por prezidi organizaĵon kaj plenumi ties ritojn sen io plia. Mi volas esti la prezidanto de la esperantistoj, de ĉiuj unuopaj esperantistoj, kiuj batalas kaj laboras por la internacia lingvo, preter kiu ajn asocia limo. Asocioj utilas nur por atingi celojn. Ili ne estas valoro en si mem.

Por atingi tion, mi scias, mi devos multe labori. Kaj same miaj kolegoj en la estraro. Jes, ni estis elektitaj de la komitato laŭ ĉiuj reguloj kaj regularoj, sed la vera elektado komenciĝas nun. Mi volas diri, ke la Esperanto-movado ne multe similas al burokrata organizaĵo aŭ al regula armeo. Ĝi multe pli similas al pirata bando. Oni devas regajni sian rangon ĉiutage denove sur la kampo. La estro estas tiu, kiu unue saltas sur la malamikan ŝipon. Kiam li ne saltas unue, li ne plu estas la estro.

Renato Korseti ekdejxoras kiel prezidanto de UEA Tio validas ankaŭ en la Esperanto-movado. Se oni ne helpas la esperantistojn, oni ne estas ties estro. Jes, oni rajtas paradi en sia uniformo kaj kun siaj titoloj, sed oni ne estas ilia generalo.

Mi pardonpetas pro la multaj armeaj metaforoj, sed efektive nia laboro iel similas al batalo, kvankam por paco kaj interkompreniĝo. La klopodo porti al la mondo Esperanton estas vere granda klopodo, kaj, lasu min diri, ke mi estas konvinkita ke la fronto, por reveni al armeaj metaforoj, nia fronto estas en Tuluo, Kolombio, kaj en la aliaj mil Tuluoj tra la mondo. Tuluo, kies nomon vi eble neniam aŭdis, estas urbeto en Kolombio, kie inter multspecaj malfacilaĵoj (interalie vera milita situacio) lokaj esperantistoj sukcesis krei Esperanto-grupon, aranĝi kurson en la loka universitato, ktp. Kvankam ili apenaŭ aŭdis la nomon de UEA kaj kvankam ili neniam ĉeestis aŭ eĉ imagas, ke ili povos ĉeesti Universalan Kongreson, ili estas niaj generaloj. Ni ĉiuj ceteraj estas nur helpantoj al ili.

Antaŭ iom da tempo en unu el la retaj diskut-listoj Don Harlow, konata usona esperantisto, kaj mi mem alvenis al la jena skema difino de la taskoj de la Esperanto-movado.

Ili estas esence du:

  • -produkti esperantistojn
  • -produkti servojn por la esperantistoj.

Preter la brutaleco de ĉi tiu simpligo, ŝajnas al mi, ke ĝi ne malproksimas de la vero. Kompreneble sub la nocio _ servoj por la esperantistoj _ vi rajtas enkalkuli ĉiuspecan kulturan aktivadon, verkadon de literaturo, organizadon de okazoj, por ke esperantistoj renkontiĝu kaj parolu sian lingvon, ktp.

Persone mi opinias ke la unua tasko, _ produkti esperantistojn _ , estas pli malfacila ol la dua, kiel ĉiuj vi malnovaj movadanoj ja scias. Tial la nova labor-plano de UEA insistas pri ĝi.

Labor-plano

Kiel vi verŝajne jam scias la Komitato de UEA dum ĉi tiu kongreso aprobis novan labor-planon por la unua jardeko de la tria jarmilo.

Vane vi serĉos en ĝi magiajn formulojn, ĉar magiaj formuloj ne ekzistas. Ekzistas nur aktualigo al la nuna tempo de tio, kion la movado nature ĉiam faris.

La labor-plano insistas pri tri prioritatoj:

Certe, nenio nova. Nia kar-memora Lapenna daŭre insistis pri tiuj prioritatoj jam en la kvindekaj jaroj de la pasinta jarcento. Sed nia tasko nun estas aktualigi ilin tiel, ke la nuna mondo povu reagi al ili.

Informado

Mi estas konvinkita, ke la mesaĝo, kiun Zamenhof volis transdoni al la mondo, estas enhave ankoraŭ tute aktuala. En neniu alia loko en la mondo, kiel en Zagrebo, kiu mem spertis militon nur hieraŭ, tiu mesaĝo estas valida. En neniu alia loko kiel en la najbaraj balkanaj landoj, kie oni spertas militojn kaj sekvojn de milito en ĉi tiu sama momento, tiu mesaĝo estas valida kaj valora.

Tiu mesaĝo esence diras: Homoj ĉesu batali inter si pro naciaj malsamecoj. Ili provu kompreni kaj ami unu la alian. Ili faru tion surbaze de egaleco inter ĉiuj nacioj, kulturoj, lingvoj. Por atingi tiun bazon de egaleco, la internacia neŭtrala lingvo Esperanto estas necesa.

Mi certas, ke ĉiu el vi konas tiun mesaĝon kaj kredas je ĝi. Iam oni nomis ĝin interna ideo. Nomu ĝin laŭ via plaĉo, tio ne malhelpos ĝin ekzisti.

Tiu, laŭ mi, estas la ĉefa valoro, la baza mesaĝo, kiun la Esperanto-komunumo havas por la mondo. Se iu ne estas konvinkita pri tio, tiu demandu sin, kiucele esti esperantisto.

Aliflanke, tiu ideo devas esti prezentata al la nuna mondo en maniero, kiun ĝi povas nun kompreni. Ne estas ke la mondo ne plu esperas pri paco kaj egaleco. Simple ŝanĝiĝis la maniero paroli pri ili. Ne plu aktualas mistikaj kaj romantikaj prezentoj. Finfine pasis pli ol cent jaroj, kaj la maniero komuniki ŝanĝiĝis. Eble vi devas nun nomi la internan ideon, Lingvaj Homaj Rajtoj. Se vi pensas, ke tio necesas, faru tion.

La labor-plano diras, ke estas tasko de ni ĉiuj, de niaj organizaĵoj, doni al la mesaĝo de Zamenhof nun kompreneblan veston kaj prezenti ĝin al la mondo. Ni laboras por la mondo ne por ni mem. Ni laboras por plibonigi la mondon, ne por amuzi nin mem. Se ni sukcesas ankaŭ amuziĝi dum nia laboro des pli bone! Alivorte, nia movado devas reiĝi movado parolanta al la mondo.

Neniu povas promesi al vi, ke nur per tio la fina venko proksimos. Sed, se ni ĉiuj sukcesos pri ĉi tiu prioritato, almenaŭ ni larĝigos nian _ niĉon _ en la mondo, ni vastigos nian komunumon, kaj tio estas jam parta venko.

Instruado

Ĉi tiu punkto ankaŭ estas mem-evidenta. Ni devas instrui nian lingvon al homoj, al multaj homoj.

Ni mem devas fari tion, ĉar ni ne povas esperi, ke en la nuna momento registaroj aŭ aliaj homoj, kiuj estas pagataj por instrui lingvojn aŭ por atingi internacian interkompreniĝon, faros tion. Tio, aliflanke, estas la destino de ĉiuj NeRegistaraj Organizaĵoj, de ĉiuj civitanaj movadoj tra la mondo. Ĉar la homoj, kiuj devus, ne faras, jen laboras senpage miloj da volontuloj por savi la planedon el ekologia katastrofo, por manĝigi malsatantojn en difinitaj lokoj, por kuraci vunditojn, ktp.

Ofte oni diras, ke en Esperantujo estas tro da komencantoj. Mi rediros al vi ion, kion mi aŭdis de unu el la antaŭaj ĝeneralaj direktoroj de UEA, Victor Sadler: _ La problemo ne estas, ke ni havas tro da komencantoj, sed ke ni havas maltro da komencantoj _ .

Tiuj, kiuj en ĉi tiuj tagoj iris tra Zagrebo, povis persone konstati ke ĉi tie estas amaso da komencantoj en la angla kaj amaso da _ eternaj komencantoj _ en la germana. Pro tio ni povas konkludi ke la angla kaj la germana lingvoj estas utilaj en Zagrebo. Se estus same multe da komencantoj pri Esperanto, certe la situacio de Esperanto estus pli bona.

Ĉiukaze la ĵus aprobita labor-plano reemfazas la interkonsenton inter UEA kaj ILEI, la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, por pliefikigi instruadon kaj pliampleksigi ĝin.

Tamen, ĉefe ni devas konvinkiĝi, ke instruantoj de Esperanto faras socie utilan laboron. Ni ne devas honti pro la _ mokoj de l _ homoj _ , pro la mokoj de tiuj, kiuj instruas aŭ volas lerni _ utilajn _ lingvojn.

Ni laboras por paco kaj egaleco inter ĉiuj landoj, grandaj aŭ malgrandaj. Tiuj, kiuj devus honti, estas la _ komercistoj de la angla aŭ de aliaj mondaj lingvoj _ , kiuj celas personan gajnon per vendado de siaj samlandanoj al la venkintoj, al la fortuloj.

Utiligado

Gbeglo Koffi kaj Gary MIckle rigardadas la prezidanton dum ke li prelegas. Kial vi lernas Esperanton? Ĝi estas tute senutila! Tion, ĉiu el ni aŭdis plurajn fojojn dum sia vivo.

Nu, ankaŭ nun tute senutila ĝi ne estas. En mia kazo ĝi utilis por trovi edzinon, por legi librojn de fremdaj landoj neniam renkonteblajn en la normala nacilingva lego-oferto, por diskuti pri lingvaj temoj kun eksterlandaj kolegoj, ktp. Kaj ĉiu el vi povas aldoni siajn ekzemplojn. Ĉiu el vi scias, ke Esperanto estas utila.

Tamen la kritikantoj aludas al io alia. Ĝenerale ili volas diri, ke Esperanto eble estas utila por persona plikleriĝo sed, ke ĝi certe ne estas utila por praktikaj viv-bezonoj.

Efektive multo restas por fari en ĉi tiu kampo.

Certe legado de beletro estas utiligado. Kontaktado pere de la Jarlibro de UEA kaj gastado ĉe fremdaj familioj pere de la Pasporta Servo de TEJO estas utiligado.

Interŝanĝo de internaciaj spertoj pere de la fakaj asocioj estas utiligado. Feriado en Esperantujo estas utiligado.

Tamen, mankas ankoraŭ multo por ke Esperanto iĝu vere utila lingvo. Ekonomiaj agadoj, ekzemple, estas ankoraŭ en sia komenca stadio. Kiam la komerco de ĉinaj bicikloj tra la mondo okazos grandparte en Esperanto, tiam ni estos en signife pli bona pozicio.

Mi ne povas ne memorigi vin pri la ideoj de nia malagasa samideano Henriel Fidilalao, kiu antaŭvidas tutan programon de kunlaborado inter la Nordo kaj la Sudo de la mondo pere de Esperanto por doni al multaj junaj esperantistoj en Afriko konkretan ŝancon por plibonigi sian vivon per simplaj teĥnikaj rimedoj. Eble ni devas provi meti tiujn ideojn en la praktikon.

Ĉi-rilate lasu min mencii la esencan rolon de la asocioj, fakaj aŭ ĝeneralaj, de ĉiuj specoj. Ilia devizo _ per Esperanto _ estas la plej bona garantio por igi Esperanton vera lingvo. Ni apogu ilin ĉiumaniere.

Mi petas vin konsideri, ke la tempo de la _ asocia patriotismo _ estas definitive for. Ni ne bezonas konkurenci inter ni. Nia plej granda deziro devas esti, ke SAT, Sennacieca Asocio Tutmonda, havu cent mil membrojn. Kaj la samo validas por IKUE, la katolika asocio, aŭ por la faka asocio de biciklistoj. Se ili prosperos, ni ĉiuj estos prosperaj.

Kaj nur kiam la per-esperantistoj atingos siajn celojn, tiam ankaŭ la por-esperantistoj estos atingintaj sian celon igi Esperanton vera lingvo.

Konkludo

Prezidanto Korseti prelegas Mi estas tre timigata pro la grandeco de la tasko, kiu atendas nin ĉiujn. Persone mi ricevis amason da gratuloj kaj samtempe da memorigoj pri aferoj, kiuj espereble ŝanĝiĝos. Mi ne scias, ĉu la nova estraro sukcesos respondi al viaj pravaj postuloj. Mi ne bezonas sciencajn esplorojn por scii tion, kion vi deziras. Mi tiom multe parolis kun vi dum ĉi tiu kongreso kaj tra la jaroj, ke mi konas tion, kion vi volas.

Esence vi volas:

  • -ke Esperanto restu Esperanto;
  • -ke ni disvastigu ĝin, ke niaj asocioj helpu per siaj rimedoj kaj fortoj la disvastigantojn;
  • -ke ni afable kaj laŭeble malmultekoste servu la esperantistan komunumon.
La unua demando, _ ke Esperanto restu Esperanto _ kaj, ke la 16 reguloj eventuale iĝu 15 sed ne 160, ne apartenas al ĉi tiu parolado, sed ĝi estas klara.

La dua demando, _ ke ni disvastigu ĝin _ , tute apartenas al ĉi tiu parolado kaj al la labor-plano, pri kiu mi ĝis nun parolis. Vi povas esti certaj, ke ĝi ricevos atenton. Cetere, se Zamenhof ne estus havinta similan personan labor-planon en la jaro 1887-a, ni ne estus ĉi tie hodiaŭ. Memoru nur pri la fama _ doto de Klara _ , kiu estis komplete foruzita por informado kaj instruado (la unua lernolibreto sendita al miloj da homoj). Mi estus tre kontenta, se hodiaŭ multaj el ni kapablus almenaŭ parte sekvi la ekzemplon de Klara kaj Ludoviko tiurilate.

Ankaŭ la tria demando estas en si mem evidenta. La tria prioritato de la labor-plano rilatas al ĝi. Tamen ĝi povos realiĝi pli efike, se la komunumo kreskos ankaŭ kvante, kaj tial la servo-petoj kaj la servo-ofertoj trovus pli favorajn kondiĉojn ol ili trovas nun.

Vi eble volas ankoraŭ kvaran aferon. Tiun aferon volas ĉefe la homoj, kiuj ne estas ĉi tie, kiuj neniel iam ajn povos esti ĉi tie. Vi volas, ke ni venku la ekonomiajn, sociajn, politikajn barojn, kiu tenas grandajn partojn de nia komunumo ekster kontakto kun la cetera komunumo. Realigi tion, evidente, estas io ankoraŭ pli malfacila ol la punktoj, pri kiuj ni parolis antaŭe. Sed ankaŭ tiudirekte jam ekzistas se ne ideoj almenaŭ deziroj.

Viaj petoj estas al mi klaraj sed same klaraj estas la _ obstinaj baroj _ en la vojo de la realigado.

Nur per via helpo ni povos sukcesi.

Renato Korseti
Jen nia zagreba dancejo. :-)

Al legxita artikoloAl Tablaturo ~ Al SAT. ~ Al legota artikolo

Kajero 52 | Kajeroj | Esperanto Hispanio

Ateo | Intervjuo al Esti |
Festparolado: Enkonduko ~ Informado ~ Instruado ~ Utiligado ~ Konkludo

Muziko: Fama Malrapido (adaĝo) en sol minora, de itala komponisto de la 17-a jarcento Tommaso Albinoni, midigita de Pierre Schwob (pjeg' ŝŭob') kaj publikigita je http://www.ClassicalArchives.com.

Jam vidita de homoj.

Dokumento kreita de Jesuo de las Heras la 11-an de novembro de 2001.