Viŭelo

Jen la hispana viuxelo

En Hispanio estas tradicio gitara de multe da jarcentoj. Homoj ne aparte instruitaj pri muziko uzis ĝin, dum nobeluloj kaj erudiciuloj uzis la vihuelan (viŭelo, hispanigo de fidula aŭ violo) de la jarcento 12-a al 16-a. En nia literaturo oni referencas la instrumenton de la jarcento 13-a, sed ni havas literaturon por la instrumento de multe pli malfrue. Dum en tuta Eŭropo furoris la uzon de liuto, en Hispanio viŭelo regis, eble pro tio, ke la eŭropa instrumento memorigis la araban ud, kiu fakte estas longokola liuto ludata per plektro.

Viŭelo havis kvin parojn da kordoj, kaj simplan senparan unuan kordon, kiu kantis sole ĉar ĝi estis la plej akuta, kio evidentigas, ke oni ludis la instrumenton per sendependaj fingroj de la dekstra mano, dum tiutempan gitaron oni ludis per la teĥniko de rasgeo, tio estas, ŝovante la dikan kaj la indeksan fingrojn de tiu mano tien-reen laŭ la kvar kordoj, kiujn gitaro havis tiam, kio sufiĉis por akompani kanton. Laŭ popolanoj, nobelulo ludis la gitaron alian, kaj ambaŭ vortoj ankoraŭ sinonimas en kelkaj partoj de nuna Hispanio kaj Sudameriko.

Bedaŭrinde, viŭelo naskiĝis en tempo de milito inter kulturoj, kaj oni ne havis tempon por noti muzikon. La notsistemo estis tablaturo, kaj estas rimarkinde, ke jam Alfonso X la Saĝa, reĝo de Kastiljo, citas la viŭelon en siaj kodeksoj, en kiuj aperas bildoj pri ĝi, sed ne aperas la muzikon de la instrumento mem.

La pecoj por viŭelo, kiuj venis al ni, aperis en la jarcento 16-a, de 1536 al 1576. Estas nur ok libroj: La Maestro, de Ludoviko Milan' (1536), La ses libroj de la Delfino, de Ludoviko Narvaez (1538), la Tri libroj pri muziko en cifero por viŭelo, de Alonso de Mudarra (1546), la Silva da Sirenoj, de Diego Pisador (1552), Orfenika Lira, de Miguel de Fuenĝana (1554), la Deklaracio pri instrumentoj, de Johano Bermudo (1555), kaj La parnaso, de Esteban Daza (1576).

En la 20-a jarcento denove naskiĝis intereso pri viŭelo, kaj estas kelkaj grandaj koncertistoj pri ĝi, kiel Jos Miguel Moreno kaj Ernesto Bitteti, kiuj same elstaras kiel gitaristoj kaj viŭelistoj.

Krom la verkoj de Ludoviko Milan', la peco de mi preferata estas la Variaĵoj (aŭ diferencoj) pri la temo Konservu la bovinojn por mi, de Luis Narvaez, kiun oni aŭdas, se oni legas min en Interreto.

Alonso de Mudarra havas tre interesan Fantazion 10-an, kiu ŝajnigas la harpon je la maniero de Ludoviko , kiu estas vera studo harmonio de viŭelo.


Al legita artikolo Kajero 53-a ~ MEL kurso de muziko ~ Kajeroj Esperanto Hispanio Al legota artikolo
Muziko : Konservu tiujn bovinojn por mi , aro da variajxoj verkitaj de Ludoviko Narvaez en la 16-a jarcento por viuxelo. Midigitaj de mi.
Kreita de Jesuo de las Heras la dimanĉon 13-an de januaro de 2002.