STATUTO de SAT
Plenumkomitato

SAT
  1. La gvidado de la Asocio estas komisiata por tri jaroj al P.K. En okazo de malkonfido tuja revokeblo —ĝi konsistas el 6-8 membroj loĝantaj en la sama regiono —La pagataj oficistoj de la Asocio povas esti P.K.-anoj, sed ne rajtas voĉdoni pri aferoj koncernantaj sian propran situacion, pli ilia nombro en tiu instanco ne povas superi la proporcion 1:3. —La P.K. elektas inter si prezidanton, kies voĉo estas decida en okazo, se ĉe voĉdono montriĝas egala nombro da por- kaj kontraŭ-voĉoj.
  2. La P.K. estas elektata de la aktiva membraro per referendumo. La baloto okazas laŭ jena procedo: 5 monatojn antaŭ la koncerna Kongreso, P.K. sciigas en la presorgano, ke ĝia mandato finiĝas. La membraro en iu ajn urbo en la mondo, kunveninte laŭregule kaj decidinte pri tio, rajtas proponi sian urbon kiel sidejon de la Asocio. Ĝi sciigas tion al la funkcianta P.K. kaj samtempe sendas la nomojn de la kandidatoj, kiuj estas proponataj de la loka membraro per plimulto de voĉoj. Ci tiu vocdono okazu per balotiloj sendataj al ĉiuj membroj en la koncerna urbo kaj tiuj balotiloj estu konservataj por ebligi la kontrolon. La kandidataj urboj kaj persononj (nedisigeblaj) estu konigitaj en la presorgano almenaŭ du monatojn antau la kongreso kaj diskutataj ce la kongreso. La referendumo findecidas. Nova P.K. ekfunciu post konstato de la rezultato de la referendumo, kiu sekvas la kongreson, sed plej malfrue la 1-a de marto.
La 4-a paĝo de la Statuto de SAT

Al legita artikolo Kajero 53-a ~ Kajeroj Esperanto Hispanio Al legota artikolo
Muziko : La Internacia estas himno de socialismo.
Mi trovis la midiigon en http://www.geocities.com/espmarx/sounds/ Bedaŭrinde, ne estis adreso por permespeti uzi ĝin ĉi tie. Se leganto rekonas la midiigon, bonvolu sciigi al mi la adreson de la midiiginto tiucele.

Kreita de Jesuo de las Heras la dimanĉon 13-an de januaro de 2002.