Ordinara renkontiĝo de HALE

Kunvenintoj

La vendredon, 25-an de januaro de 2002 renkontis la estraro de HALE en la Parko Malecón de Mursja, kaj traktis la sekvajn punktojn:

  1. Raporto de la Kasisto.-La kasisto, José María Bernabéu Franco, diras, ke restas 208.46 eŭroj (34 685 pesetoj) en nia konto.
  2. Raporto de la Redaktoro de Kajeroj el la Sudo.- La redaktoro de Kajeroj el la Sudo diras, ke li jus sendis 50 ekzemplerojn de la numero 53-a al anoj de HALE, tiaj, kia tiu, kiun li montras en la kunveno. Aliflanke, li diras, ke oni jam ricevis la viziton de 250 esperantistoj en la elektronika versio de tiu numero, kiu kusas en http://storm.prohosting.com/jesuo/k53.htm kaj http://www.iespana.es/Esperanto/k53.htm dum la lastaj dek tagoj. Rilate al la numero de oktobro de 2001, oni jam vizitis ĝin 760 esperantistoj, kio estas rekorda nombro. Ankaŭ, li tradukis la tutan numeraron en novan sistemon Unikodon, kio ebligas, ke oni povas legi la magazinon en korekta Esperanto (supersignita) eĉ se la leganta komputilo ne havas ilin.
  3. Marteno Bustino Benito
  4. La letero de Marteno.- La prezidanto ricevis leteron de Marteno Bustin' Benito, per kiu li petis la demision de la nuna redaktoro de la bulteno pro ties neaparteno al Sennacia Asocio Tutmonda (SAT). La redaktoro kaj la prezidanto klarigas sufice siajn rifuzajn opiniojn cirilate kadre de la venonta n-ro de la bulteno.
  5. Eksigo de la kasisto.- Pro la fifartaj kaŭzoj (lau lia diro), la kasisto ne plu volas esti en sia posteno. Li decidis eksiĝi de sia posteno kiel kasisto, sed ne de HALE.

    Tial la prezidanto decidis alvoki al balotado generala por anstataui la nunan estraron. Oni faros la oficialan ALVOKON ene de la proksima numero de la Bulteno de HALE.

  6. Komerca propagando. La kamarado sekretario proponis ekkomenci kampanjon por kaj kontraŭ la aperigo en la bultenon de HALE de propagandiloj rilate privatajn firmaojn en Esperanto por akiri monon sufiĉan pro tio, ke nia asocio ekagu favore al Esperanto kaj la malriĉularo, krom la agado de Kajeroj el la Sudo.

Kaj ne havante pli da aferoj por pridiskuto, ni foriris je la 10-a horo vespere de la vendredo, la 25-a de januaro de 2002.

La sekretario,

José Pina Tuells.

Al legita artikolo Kajero 54-a ~ Kajeroj Esperanto Hispanio Al legota artikolo
Muziko : Tio estas orkestrigo pri studo de Fernando Sor, verko 17-a n-ro 3-a.
Kreita de Jesuo de las Heras la vendredon 26-an de aprilo de 2002.