Eo instruado en Publika bazlernejo de Aguidahoué, Lokossa

Antaŭ du jaroj mi senpage organizis feriajn kursojn en la bazlernejo Aguidahoué por helpi la lernantojn plialtigi sian studnivelon en la sekvanta jaro. Pro la intereso de la infanoj kaj instruistoj al la internacia lingvo, la Direktoro de la bazlernejo invitis min pri la enkonduko kaj la instruado de la lingvo en la tiea lernejo por la tutaj lernejaj jaroj.

Kursanoj

Mi sabate gvidas la kurson de la 15a ĝis 18a horo posttagmeze laŭ la etoso de la kurso. Ni elektis la sabaton por ne malpermesi sekvi la normalan programon de la infanoj. Tamen, kvankam mi ne estas instruisto de la tiea lernejo, mi volonte vojaĝas el Lokossa al Aguidahoué per taksio-motorciklo pri la gvidkurso. Je mia granda surprizo, ĉiuj infanoj volonte respektas la rendevuon kaj revenas al la kurso. Sed pro la studnivelo de la infanoj, mi instruas la kurson per cseh­metodo. Tiuj infanoj bone kantas, interparolas kaj konas la nomojn de la diversaj korpoj kaj fruktoj esperante. Kompare al aliaj bazlernejoj en Benino, tiuj infanoj ŝajnus bone agi pli ol la aliaj infanoj en Esperanto kvankam la infanoj de Aguidahoué ĵus faris plenan kursjaron. Por kuraĝigi la infanojn, mi disdonas al ili biksvitojn /kukojn por pli allogi ilin al la lingvo. Ili tre libervole lernas la lingvon kaj ekkorespondas esperante kun la lernejo «Hendrik Conscience» en Oostende (Belgio).

La instruisto kaj sia klaso de Esperanto

Surprize kaj okulfrape, Agnès Geelen (Belgio) kaj Gabriel Corsetti (Italio) vizitis kaj festis kun la infanoj en la bazlernejo la 1an de januaro 2002. La venontan marton, tiuj infanoj akceptos la viziton de Rachel kaj David (gefranculoj) en la sama bazlernejo kadre de Esperanto.

Pro la Eoinstruado en la sola ĉi tiea bazlernejo en Aguidahoué, la kampovilaĝanoj multe interesas pri la lingvo kaj kreis «Agrikulturisto-klubon» en la vilaĝo.

Esperantistetoj

Pli rideta, tiuj kampvilaĝanoj forlasas iomete al iomete la studadon de la denaska lingvo «kotafon» je la profito de la internacia lingvo en Aguidahoué. La interesiĝantoj pri la infanoj povus sendi al ili salutvortojn aŭ kartvortojn por kuraĝigi ilin en la bazlernejo Aguidahoué.

Pliajn detalojn, bonvolu turni vin al:
François HOUNSOUNOU
BP 226 Lokossa-Mono
Rép du Bénin.
eobazlernejo-instruado@caramail.com
hounfranc@yahoo.fr


Al legita artikolo Kajero 54-a ~ Kajeroj Esperanto Hispanio Al legota artikolo
Muziko : Studo, de Fernando Sor.
Kreita de Jesuo de las Heras la vendredon 26-an de aprilo de 2002.